Saniĝo je bronĥa astmo

Lily Agbetsiafa (58-jara), Akro (Ganao, Afriko)

Lily Agbetsiafa (58), Accra (Ghana, Afrika)Mia suferado komenciĝis, kiam mi estis pli-malpli 23-jara. La kuracisto diagnozis kronikan astmon. Tio akompanis min dum pli ol 30 jaroj. Kiam pasis tempo, la atakoj pli kaj pli malboniĝis. Ili venis fojon post fojo, foje du- ĝis trifoje tage, kaj estis kelkfoje tre fortaj. En tiuj momentoj estis tre malfacile al mi spiri kaj entute ricevi aeron. Neniam pasis pli ol semajno sen tiuj atakoj. Mia edzo ofte prenis min en hospitalon. Aparte nokte mia stato estis ne malofte kriza; mi ofte kredis, ke mi sufokiĝos.

Ĉiam ŝprucigilo apude

Inhalŝprucigilo konstante akompanis min – tage ĝi troviĝis en mia poŝo, nokte ĝi estis havebla sub mia kapkuseno. Ĝi estis aldonaĵo al la tablojdoj, kiujn mi devis preni, nepra helpilo dum atakoj. Mi provis ankaŭ per nia tradicia plantmedicino, sed tio donis malmulte aŭ neniom da helpo. Dum tiuj jaroj mi estis profesie laboranta en oficejo. La diagnozo de la kuracistoj estis alergia kaj ankaŭ nealergia bronĥa astmo. Ekzemple, mi reagis al forte odoraj parfumoj, polvo kaj kuirejaj gasoj. Eĉ malvarmaj trinkaĵoj povis ekigi atakon.

Konvinko, ke ĝi estas nesanigebla

Neniu el la multaj kuracistoj, neniu el la multnombraj terapioj provitaj ĉe mi, nenio povis helpi min dum longa tempo. Nia familia kuracisto, privata praktikisto sed ligita al la instrua hospitalo de nia urbo, estis alirebla por mi dudek kvar horojn tage. Ĉar kaj en mia hejmlando Ganao kaj en mia familio astmo estas rigardata nesanigebla malsano, mi akceptis tion; krome mia patro kaj miaj du pliaĝaj fratinoj suferis ĝin ĝismorte.

Subitege finiĝis

En junio 2002 mia edzo alportis hejmen al mi enkondukan libron en la instruon de Bruno Gröning kaj rakontis pri la multaj „mirakloj“ atingitaj en la vivo de multaj homoj per tiu instruo, kaj ke ankaŭ mi povos saniĝi. Do mi estis enkondukita en julio 2002 en la komunumon de Akro, kaj mi sekvis la instruon tre entuziasme, kaj regule faris Einstellen kun mia edzo. Mi estis konvinkita, ke ankaŭ mi estos sanigita iun tagon. Legado de la sukcesraportoj tre kuraĝigis min. Post lasta severega atako la 12-an de decembro 2004, mi sentis la postan matenon, la 13-an de decembro, ke mi nun estas libera. Ĝis hodiaŭ mi neniam plu spertis atakon, mi bezonas nek inhalŝprucigilojn nek medikamentojn. Mi povas nun fari ĉion, ekzemple, mi povas grimpi sur altajn ŝtuparojn, resti en la kuirejo kun kuirejaj odoroj, flari fort-odorajn parfumojn, ktp.

Kuracista komentaro:

Bronĥa astmo estas kronika, inflama malsaniĝo de la spirvojoj, ĉe kiu ĝi atake mallarĝigas la bronĥojn kaj obstaklas elspiradon kaj rezultigas spirproblemojn. Kiel ĉi-kaze, en 80% de la kazoj ĉe plenkreskuloj formiĝas mikso de alergia kaj nealergia astmo, kiu estas konvencie traktata per kortizono kaj bronĥo-plilarĝigaj medikamentoj, kiel sympathomimetika, theophyllin, anticholinergika. Tio kontribuis al mildiĝo ĉe s-ino Agbetsiafa, sed neniam venis saniĝo. Post tia historio de suferado de pli ol 35 jaroj en la severec-grado priskribita, neniu saniĝo estus atendebla. Tial la saniĝo de s-ino Agbetsiafa estas komprenebla nur en ligo kun akcepto de Heilstrom laŭ la instruo de Bruno Gröning. El konvencia medicina vidpunkto tio ne estas klarigebla.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning