Sanigxoj de diabeto

 

Saniĝo je damaĝon kun bezono de tablojdoj

Sinjorino I. B. (75), Hamburg (Germanio )

Mia familia kuracisto konstatis sukeran valoron de 213 mg/dl. Kvankam mi prenis medikamentojn (Euglucon, 2 tablojdojn) kaj vivis diete, la valoro plialtigxis dum la tempo al 250 gxis 350 mg/dl. Mi sentis min laca kaj elcxerpita. La domlaboron mi ne plu povis plenumi sola.

Tri monatojn post mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning, estis en aprilo 1994, mi subite sentis min ege libera. Denova ekzameno cxe la familia kuracisto montris la rezulton de 119 mg/dl. Ekde tiu tago mi ne plu prenas medikamentojn, la ekstrema soifo kaj la seka busxo estas malaperintaj. Pluaj kontroloj cxe la familia kuracisto montris, ke la valoroj restis bonaj ankaux sen strikta dieto, tiel ke mi ne plu bezonas tablojdojn. Mi sentas min fresxa, vigla kaj mi estas sana. La domlaboron mi denove faras sola.

Saniĝo je damaĝon kun bezono de insulino

Sinjorino E. M. (65), Ulm (Germanio )

En junio 1990 mia familia kuracisto konstatis cxe mi sukervaloron de 401 mg/dl. Li preskribis al mi Euglucon N, sed baldaux mi jam devis preni 2, poste 3 tablojdojn cxiutage por havi duone normalajn valorojn. Ekde somero 1991 mi bezonis krome ecx insulinon. Mi devis cxiutage injekti gxis 14 unuojn, krome mi prenis 3 tablojdojn de Euglucon kaj 3 tablojdojn de Glucobay.

En 1994 mi venis al Amikaro Bruno Gröning, ekde tiam tio plibonigxis. Cxiam denove mi povis redukti la insulinon, cxar subite mi havis bonajn valorojn kaj cxiam denove tro malaltan sukernivelon. Ekde la mezo de marto 1995 mi ne plu bezonas insulinon. Nuntempe (1997) mi vivas sen strikta dieto - mi rezignas nur pri sukero - kaj prenas ankoraux nur duonan tablojdon de Euglucon kaj duonan de Glucobay.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning