Saniĝo je lumba iskiatalgio (dorsodoloroj en la regiono de la lumba vertebraro kun elradiado en la gambojn)
Sinjorino L. R. (66), Berlin (Germanio )
Ekde 1980 mi ricevis post regulaj interspacoj subite fortajn, borantajn dolorojn en la lumba regiono. Tiam haltis mia spiro. La venigita kuracisto cxiufoje donis al mi injekton en la doloran regionon, kiu post duona horo efikis kaj tiam mi estis sendolora. Sed en aprilo 1991 el la doloroj farigxis paralizo. Ortopediisto ekzamenis min kaj diagnozis: lumba iskiatalgio kun parezo. Mi sidis en rulsegxo kaj nun povis fari nenion. Ecx dormado en la nokto eblis nur dum kvar horoj. La kuracado per diversaj injektoj kaj kuracgimnastiko ne efikis. Ankaux la sxangxo de la kuracisto ne estis solvo. Mi estis senespera.
Pere de televida elsendo mi atentigxis en 1992 pri Amikaro Bruno Gröning. Tri semajnojn post la enkonduko mi sentis, ke okazis io en mia korpo. Estis kvazaux miraklo, cxiuj doloroj kaj ankaux la paralizo subite estis kvazaux forblovitaj. Ekde tiam mi ne plu bezonas la lambastonojn. Nun mi povas denove iri kiel antauxe, suprenigxi sur sxtuparoj kaj fari cxion, kio gxojigas min. Mi estas plena de dankemo pro la granda sanigxo.