Sanigxoj de fojnokataro

Healing from bronchial asthma and grass pollen allergy

Werner Kirmer (59), Hoyerswerda (Germany)

I was burdened with bronchitis since childhood. My military service, to which I was called despite the fact that the bronchitis hadn’t healed, was “ended” after only 14 days. I spent it, so to speak, in the sick bay. After six months I was finally withdrawn from service. The diagnosis was “bronchial asthma”. Toward the end of the seventies it was determined that, in addition to the asthma, I also suffered from a grass pollen allergy.

Legi pli...

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjoro M. H. (29), Bremen (Germanio )

Antaux 12 jaroj mi subite ricevis fojnokataron. La perturboj (jukado en la kolo kaj cxe la okuloj, fluanta nazo, ternatakoj) aperis je varmaj tagoj inter majo kaj auxgusto kaj dum pasis la jaroj ili konstante pligravigxis. Mi ricevis tablojdojn, kiuj helpis por po unu tago.

Dek jarojn post la ekapero de la polenalergio mi auxskultis enkondukan prelegon en la instruon de Bruno Gröning. Je tre varma somera vespero mi iris al la komunumokunveno. Mi forgesis preni tablojdon kaj la simptomoj estis fortaj. Dum la kunvenoj la perturboj mirinde malplifortigxis gxis ili tute malaperis. Ekde tiam ne plu aperis fojnokataro. Mi estas tre dankema pri cxi tiu sanigxo.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjorino A. P. (47), Stuttgart (Germanio )

Proksimume kvin jarojn mi suferis antaux cxio en marto kaj aprilo de jukantaj, larmantaj okuloj, kiuj estis rugxaj kaj sxvelintaj, la nazo konstante fluis kaj mi devis ofte terni. Cxar la bronkoj estis plenaj de muko, nokte mi ofte ne povis dormi pro la spirperturboj.

En oktobro 1989 mi partoprenis enkondukon. Ekde marto 1990 mi estas plene liberigita de cxi tiu sxargxo.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjorino R. B. (36), Olpe (Germanio )

En mia 13a vivojaro aperis la unuan fojon simptomoj de fojnokataro, kiuj montrigxis tuj ekde kiam aperis la unuaj floroj sekvamaniere: forta ternado (30 foje unu post la alia), alterne obstrukca kaj fluanta nazo, sxvelintaj okuloj kaj tuso. La diagnozo fojnokataro estis konfirmita de la familia kuracisto. La kuracado per tablojdoj, nazosprajo, okulgutoj kaj injektoj ne donis signifan plibonigxon. Posta terapio per propra sango donis etan plibonigxon de la perturboj, sed ne sanigxon.

En majo 1990, tri monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, mi ne plu rimarkis fojnokatarajn simptomojn, kvankam jam estis la floradotempo. Dum la tuta somero 1990 mi spertis tempon sen fojnokataron. Tio restis ankaux en la jaro 1991. Ekde tiam mi estas plene sanigxinta de cxi tiu multjara sxargxo.

Saniĝo je fojnokataro (polenozo)

Sinjorino T. B. (36), Ingolstadt (Germanio )

En agxo de 16 jaroj mi ricevis fojnokataron kaj preskaux cxiutage post la ellitigxo mi havis tedajn ternatakojn kaj la nazo fluis la tutan antauxtagmezon. La kuracistoj konstatis alergion kontraux dompolvo-akaroj, florpolenoj kaj sximfungoj. Mi prenis okulgutojn kaj nazosprajojn kaj forveturis por malsensivigo. Cxi cxio helpis nenion, tio cxiam pligravigxis.

Post la enkonduko en novembro 1993 ene de unu jaro la perturboj farigxis konstante pli bonaj kaj ekde tiam mi estas tute liberigita.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning