Saniĝo je kronikaj dorsdoloroj, alergioj, migreno, genudoloroj ambaŭflankaj, lakkansprono ambaŭflanka

Horst-Hubertus Krug (65-jara), Kostanz (Germanio)

Horst-Hubertus Krug (65-jara), Kostanz (Germanio)

La unuan fojon mi, 13-jara, estis traktata de ortopediisto pro fortaj dorsdoloroj. Ene de unu jaro mi plialtiĝis je proksimume 20 cm. La vertebroj de la kolo, brusto, kaj lumbo montris grandajn misformojn kun ekstreme dolorigaj rezultoj.

Dorsdoloroj

Fakkuracistoj konstatis plursegmentan spondilozon (erodon de intervertebraj diskoj kaj vertebroj) de la kolvertebroj, sed ankaŭ de la brust- kaj lumbaj vertebroj. 16-jara mi iris al la lernejo apoge de lambastonoj kaj aŭskultis instruadon starante ĉe la muro. Kiam mi estis 18-jara, la simptomoj pliboniĝis, ĉar kelkaj vertebroj kunkreskis. Tamen mi ne povis sidi kun vertikala korpo sur la planko. Ekkuŝi horizontale ne eblis. Sur la biciklo kaj en la aŭto mi ne povis rigardi malantaŭen, ĉar mi ne povis turni la kapon. Min helpis aldonaj speguloj, kiujn mi alfiksis. Ofte mi havis akutajn dorsdolorojn. Voltaren-ungvento kaj tablojdoj (diclofanac) kaj kontraŭdoloraj substancoj daŭre akompanis min survoje. Kun paso de la jaroj la ŝarĝoj plimalboniĝis. Ofte mi povis pro la dorsdoloroj dormi nur malmultajn horojn.

Alergioj

En 1968, proksimume kiam mi estis 21-jara, aldoniĝis alergioj al diversaj nutraĵoj, dolĉaĵoj, biero, solviloj en farboj kaj lakoj. La reagoj estis ekŝvitado, interrompoj de la sangocirkulado, preskaŭ ĝis svenado, naŭzosento. Mi devis rezigni pri farbado. Iĝis malfacile manĝi en restoracioj. MI bezonis jare 50 ĝis 60 tablojdojn de celestamine kaj ĉiun okan semajnon pakon da fenistil.

Migreno

En tiu sama jaro, 1968, mi eksuferis migrenon, kun fortaj kapdoloroj kaj troa sentivo al lumo . Etis pulsanta, pika doloro ambaŭflanke super la tempioj. En 1991 pliŝarĝis min okulmigreno kun manko de vidpovo kaj dum semajnoj ĉiutagaj atakoj de tiu stato. Tiuj severaj migrenatakoj kun la pertruboj de vidpovo poste okazis en periodoj ĉiun duan jaron. La migrenaj kapdoloroj venis pli ofte, ofte dum pluraj sinsekvaj tagoj.

Genudoloroj

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj sentiĝis doloroj en ambaŭ genuoj. Rentgenesploro montris, ke temas pri artrozo. La doloroj venis ĉe turniĝoj, grimpado sur ŝtuparoj kaj marŝado. Mi akiris resaltemajn marŝbastonojn, kiujn mi ĉiam uzis dum migradoj kaj promenoj. Sen miaj bastonoj mi povis post 20 minutoj ne plu stari.

Kalkanspronoj

Ekde 2006 mi havis en la ŝuoj kalkankusenetojn rekomenditajn de la familia kuracisto. Sur ambaŭ piedoj malrapide formiĝis doloraj kalkanspronoj. Neniun ŝuon plu mi povis surmeti. La ŝugrando oscilis inter 41,5 kaj 43,5. Plej ofte mi portis sandalojn, de kiuj mi fortranĉis la malantaŭajn rimenojn.

Spontana saniĝo

En marto 2010 mi partoprenis en sessemajna eksperimento kiel testato. Tie mi ekparolis kun alia partoprenanto. Ni diskutis pri tio, kian rolon malsano ludas en nia vivo; dume mi menciais fidon je Dio. Tio motivis lin doni al mi tre mallongan enkondukon en la instruon de Bruno Gröning. Gravis fido je Dio, fordono de la malsano, ne kroĉado al ĝi, neniam diri „mi havas ...“ sed „ mi havis ...“ kaj malfermi la manojn por ricevi la donacon. Mi ekkuŝis sur la liton, longe etendis miajn brakojn apud mia korpo, turnis la polmojn supren, kaj pensis: „Efeltive mi povas fari nenion falsan.“ Kun la deziro saniĝi en lam koro mi tuj ekdormis. Post neinterrompata dormo mi vekiĝis la postan matenon kun la penso: „Mi estas sana.“

Mi ekstaris kaj unue ekkuŝis horizontale surplanke. Tio okazis senprobleme. Ĉiuj doloroj kaj obstakloj estis malaperintaj. En decembro 2010 estis mallonga Regelung. Estis la doloroj, kiujn mi havis 16-jara. Post kelkaj horoj ili malaperis. Ekde tiam mi restas libera je ĉiuj dorsproblemoj. Ekde tiu mateno mi havas ankaŭ neniun migrenon plu krom mallonga Regelung en januaro 2011.

Dum la unuaj tagoj de la eksperimento mi donacis miajn marmeladon kaj jogurton al aliaj partoprenantoj. Jam la tagon post la mallonga enkonduko mi sentis apetiton je marmelado. Ĝi bongustis al mi, kaj mi toleris ĝin, same la jogurton. Ekde tiam mi povas senprobleme konsumi ĉiujn nutraĵojn. Uzi farbojn kaj solvilojn ne plu estas problemo. Mi povas sen limoj manĝi en restoracio. Ankaŭ por mia partnerino kuirado eiĝis nun facila afero. La reagoj konataj dum multaj jaroj ne revenis.

Ekde tiu mateno ankaŭ la genudoloroj malaperis. Mi povas nun eĉ ludi tablotenison, ĉe kiu oni devas rapide moviĝi. Ankaŭ longaj promenoj kaj igradoj eblas sen doloroj, eĉ sen migrobastono. Post la enkonduko mi ne plu atentis miajn piedojn, ĝis mi konstatis, ke ŝugrando 41,5 ree konvenas sendolore. La kalkanspronoj malaperis. MI povas sendolore marŝi kaj sportumi.

Estis mia feliĉo, ke la enkonduko estis tiel mallonga. SE tiutempe mi sciintus pli pri Bruno Gröning kaj lia instruo, mi estus alirinta per la rezonopovo kaj ne povintus tiel facile malfermi mian koron por ricevi la Heilstrom. Pro ĉiuj saniĝj mi estas ĉiutage dankema. MI sentis min nova homo. Mia vivo permanente ŝanĝiĝis.

Kuracista komentaro:

Ĉe s-ro Krug eetis ekde la junaĝo problemoj de la spino. En la ekzistanta fakkuracista dokumentaro oni priskribis plursegmentan spondilozon de la kolvertebraro, sed ankaŭ de la brust- kaj lumbaj vertebroj. La malsano kaŭzita de multnivela erodo kaj rigidiĝo de la spino donis normale nenian bonan prognozon, aparte pro la longa periodo. Krome estis dum periodo de 45 jaroj migrenatakoj kaj alergiaj reagoj al diversaj nutraĵoj kaj solviloj ekde 1977. S-ro Krug raportis pri genudoloroj kaŭzitaj de erodo dum pli ol du jardekoj, kaj kronikaj doloroj pro ambaŭflankaj kalkanspronoj ekde 2006.
Normale el kuracista vidpunkto, pripensante pri la artroze kaŭzitaj problemoj de ambaŭ genuartikoj, kaj la kronika doloraro de ambaŭflankaj kalkanspronoj, kaj ankaŭ la perturboj kaj limigoj pro la degeneraj ŝanĝiĝoj de la spino, oni atendus pligrandiĝon de la problemoj en posta tempo.
La spontana kaj daŭra malapero de ĉiuj tiuj kronikaj malsanoj de multaj jardekoj mallonge post ligo al la instruo de Bruno Gröning estas el medicina vidpunkto neklarigebla.
D-ro M. K., kuracisto

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning