Sanigxoj de inflamo de okuloj

Saniĝo je konjunktivito cxe manko de larmfluajxo (keratokonjunktivito ‘sicca’)

Sinjorino G. S. (53), Sauerland (Germanio )

Ekde cx. 1989 miaj okuloj estis sekaj kaj jukis kaj plej ofte estis rugxigxintaj pro mia konstanta frotado. Mia okulkuracistino konstatis mankon de larmfluajxo. Mia patrino havis similajn perturbojn. Mi ricevis gutojn (artefaritajn larmojn), ili mildigis la perturbojn.

En januaro 1991 mi estis prenita al enkonduko en la instruon de Bruno Gröning. Tri monatojn poste subite miaj okuloj larmis kaj la jukemo estis mal-aperinta. Ekde tiam neniam plu aperis perturboj cxe la okuloj.

Saniĝo je inflamo de la korneo (keratito), kornea ulcero

Sinjoro F. D. (50), Parizo (Francio )

Dum skiferioj aperis kornea ulcero cxe mia maldekstra okulo. La okulglobo estis ege rugxigxinta. Min turmentis konstanta, dolora pikado en tiu okulo, kiu sencxese larmis. Mi estis nepova por legi aux senprotekte rigardi al la lumo.

Pere de la akceptado de la saniga kurento post tri tagoj aperis signifa plibonigxo. Naux tagojn poste la sanigxoprocezo estis finevoluinta. Pro cxi tiu rapida sanigxo mi ne bezonis medikamentojn.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning