Sanigxoj de vertigxo & misekvilibro

Saniĝo je perturboj de la ekvilibro post apopleksio

Sinjorino H. C. (64), Frankfurt (Germanio )

Ekde apopleksio en decembro 1989 mi havis tre grandajn perturbojn de la ekvilibro. Mi havis maldekstremon kaj konstante pusxigxis kontraux pordokadroj. Dum la irado mi devis koncentrite rigardi al miaj piedoj, alikaze mi vertigxis. Kiam mi volis survoje rigardi ion, mi devis halti por tio. Iri sur sxtuparoj mi povis nur kiel eta infano. Sur la strato estis pli facile per bastono por la sekureco.

Dum mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en septembro 1994 mi spertis spontanan sanigxon. Ekde tiam la perturboj de la ekvilibro estas plene malaperintaj. Ankaux la bastonon mi ne plu uzas.

Saniĝo je morbo de Menière (vertigxo, nauxzo, vomo)

Sinjoro T. Sch. (71), Schmallenberg (Germanio )

25 jarojn mi vivis kun vertigxoatakoj, turnvertigxo, nauxzo, vomo, sxvitatakoj, timsentoj. La kuracistoj diagnozis morbon de Menière, malsano de la ekvilibra organo. La malsano estigxis en la evoluo cxiam pli malbona. Medikamentoj kaj infuzajxaj terapioj donis nur mallongan plibonigxon. Ekde 1991 estis tiel malbone, ke la atakoj kelkfoje aperis ecx trifoje en la tago.

En majo 1994 mi lasis min enkonduki en la instruon de Bruno Gröning. Mi tuj sentis plibonigxon kaj post mallonga tempo la atakoj tute malaperis. Mi ne plu bezonas medikamentojn kaj estas tre dankema pri la liberigxo de turmento, kiun mi suferis dum jardekoj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning