Sanigxoj de inflamo de nazo

 

Saniĝo je malfacila spirado per la nazo

Sinjoro W.A. (55), Kolonjo (Germanio )

En mia junula agxo mi boksis kaj plurfoje ricevis batojn kontraux la nazon. Ekde tiam mi preskaux ne plu ricevis aeron per la dekstra nazotruo pro dekstraflanka kurbigxo de la naza septo - kiu estis palpebla - kaj pro tio mi devis spiri cxiam tra la busxo. Tiu stato estis dum 40 jaroj. Operacio ne donis plibonigxon. Por plifaciligi la spiradon tra la nazo mi prenis mentolgutojn.

Jam bone tri semajnojn post mia enkonduko en januaro 1990 mi subite sentis, ke mi denove ricevis aeron tra la dekstra nazotruo, je la komenco malpli, sed poste cxiam pli. Hodiaux mi povas denove tute normale spiri tra la nazo. La kurbigxo de la naza septo ne plu estas palpebla.

Saniĝo je kronike obstrukca nazo

Sinjoro E. M. (74), Wegberg (Germanio )

Dum cxirkaux 15 jaroj mi konstante havis obstrukcitan nazon, devis spiri tra la nazo kaj pro tio suferis de seka gorgxo. La kuracisto konstatis cxe mi kronikan riniton. Dufoje en la semajno mi inhalis per saleja salo kaj cxiutage gargaris per salakvo. La mildigxo de la perturboj cxiufoje dauxris nur 2 gxis 3 horojn.

En la tago post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en novembro 1990, mi jam ricevis la sanigxon. Ekde tiam mia nazo estas tute libera kaj mi povas tute normale traspiri.

Saniĝo je kronike obstrukca nazo

Sinjorino M.-L. G. (48), Eupen (Belgio )

Dum 23 jaroj mi suferis de kronika obstrukco de la nazo. Tiurilate mi estis kuraciste prizorgata dum pluraj jaroj. Oni forigis de mi la tonsilojn, perforte malfermis la nazovojojn, mi ricevis radiadojn. Fine oni klasifikis min kronika kazo. Sen nazogutoj kaj -sprajoj mi ne plu povis libere spiri, ne dormi kaj ecx la flarosento malaperis.

En junio 1990 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Ekde oktobro 1990 mi spertis senteblajn mildigxojn. Mi prenis malpli da gutoj kaj tamen la nazo estis pli ofte kaj pli longe libera. Ekde novembro 1990 mi povas denove libere spiri. Mi ne plu bezonas medikamentojn.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning