Sanigxoj de sinusito

 

Saniĝo je fruntala kaj makzela sinuso

Sinjoro W. B. (49), Meschede (Germanio )

Dum pli ol 20 jaroj mi suferis de kronika pusigxo de la fruntala kaj makzela sinusoj. Gargaroj por purigo kaj operacio de la makzela sinuso en 1968 kaj operacio de la naza septo kun forigo de la ekstremajxoj de la konkoj en 1977 donis nur mallonga plibonigxon. Krome mi devis ofte denove lasi forigi postkreskintajn polipojn. Kiam mi purigis la nazon, tiam elvenis buloj da sango kaj puso. Nazosangado kaj kapdoloroj ofte estis miaj akompanantoj. Spiri tra la nazo estis preskaux neebla, dum malseka vetero mi fartis plej bone. Mi akceptis kiel neeviteblan malbonon, preni sendolorigajn tablojdojn jam antaux la dejxoro.

Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en auxgusto 1985 mi ne plu havas kapdolorojn, ne plu aperis nazosangado kaj mi povas denove spiri tra la nazo. Ankaux la polipoj ne plu aperis. Cxe la kuracista postekzameno mi ricevis konfirmon, ke la nazo, fruntala kaj makzelaj sinusoj estas sanaj.

Saniĝo je fruntala sinuso

Sinjoro H. R. (68), Wegberg (Germanio )

Ekde 1952 mi havis tre ofte kapdolorojn kaj malagrablan premosenton en la fruntoregiono kaj nazkataron. La nazo estis libera preskaux neniam. Cxar medikamentaj terapioj helpis nur malmulte, mi ricevis aldone ofte gargarojn, kiuj estis tre doloraj. Gxis 1986 mi ricevis cxiun duan jaron gargaron en la fruntalaj sinusoj. Mia kuracisto parolis pri kronika pusigxo de la fruntalaj sinusoj kaj opiniis, ke mi devas vivi kun tio. Kelkfoje mi estis libera dum duona jaro, sed la perturboj cxiam denove revenis.

Ekde mia enkonduko en Amikaro Bruno Gröning en novembro 1987 mi ne plu havis perturbojn. Mi povas denove bone spiri tra la nazo. La kronika pusigxo de la fruntala sinuso malaperis. Mi ne plu bezonas medikamentojn kaj gargarojn.

Saniĝo je fruntala sinuso

Sinjoro L. N. (32), Kerkrade (Nederlando )

Ekde 1986 mi suferis laux la diagnozo de mia familia kuracisto de kronika inflamo de la fruntala sinuso. Nokte mi povis ofte malfacile spiri, la nazo estis obstrukcata kaj somere kaj vintre. En la regiono de la frunto ofte aperis obtuzaj doloroj. Penicilinaj terapioj, svedaj herboj, nazosprajoj kaj akupunkturo donis al mi nur mallongan mildigxon, sen rezulto de longtempa foresto de la perturboj.

En aprilo 1990 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Post cxirkaux unu monato subite estis dum du tagoj elfluoj el miaj okuloj kaj nazo. La tuta evento estis sen doloroj, post tio mia nazo estis libera kaj ekde junio 1990 mi povas denove libere traspiri tage kaj nokte.

Saniĝo je fruntala sinuso

K.S. pri la filino S. (14), Eupen (Belgio )

Ekde la kvara vivojaro mia filino suferis kvin gxis ok foje en la jaro de pusigxoj de la fruntala sinuso. Konstantaj frapantaj kapdoloroj super la okuloj turmentis sxin. Nokte sxi vekigxis post cxirkaux cxiu duona horo. La infankuracisto pre-skribis plurajn medikamentojn (nazosprajo, antibiotiko, Bisolvon por inhali), kiujn sxi plej ofte devis preni dum unu semajno. Post 3 gxis 4 tagoj la muko solvigxis, la doloroj malfortigxis, sed post kelkaj semajnoj tio komencigxis denove.

En auxgusto 1991 mi eklernis kun mia filino pri la instruo de Bruno Gröning. En la unuaj tagoj poste elvenis el la nazo pusa muko kaj sango. La kapdoloroj kaj la inflamoj de la okuloj estis tuj malaperintaj. Tiel sxi ricevis la sanigxon. Nokte sxi denove tradormas. Ne plu aperis pusigxo de la fruntala sinuso.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning