Sanigxoj de tonsilito

Saniĝo je kronikaj inflamoj de la tonsilo (tonsilito)

Sinjorino C. D. (23), Münster (Germanio )

En agxo de cxirkaux 14 jaroj mi ricevis cxiam pli ofte afekciojn kaj inflamojn de la tonsiloj, ofte kun puso, kelkfoje ankaux kun febro. En la lastaj jaroj tio farigxis kronika, preskaux cxiutage mi lekis tablojdojn kontraux gorgxaj doloroj (ankaux antibiotikojn), gargaris per kontrauxinflamaj solvajxoj ktp. Diversaj kuracistoj konsilis al mi lasi forigi la tonsilojn, cxar inflamaj tonsiloj povas serioze damagxi la korpon per la konstanta eligo de venenoj. Tion mi malakceptis. Preskaux cxiam mi havis dolorojn.

Cxirkaux kvar gxis kvin monatojn post la enkonduko ne plu necesis preni tablojdojn kontraux koldoloroj aux aliajn medikamentojn. Nun mi estas sendolora, la tonsiloj estas liberaj de puso.

Saniĝo je kronikaj inflamoj de la tonsilo (tonsilito)

Sinjoro H. J. (24), Bremen (Germanio )

Ekde mia 15a vivojaro mi havis dufoje en la jaro en vintro tonsiliton kun fortaj glutperturboj kaj febro. La kuracisto preskribis al mi penicilinon.

En vintro 1990, unu jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, mi ne havis tonsiliton la unuan fojon post multaj jaroj. Ekde tiu tempo mi estas libera de tiu sxargxo.

Saniĝo je kronikaj inflamoj de la tonsilo (tonsilito)

Sinjorino A. S. (22), Oldenburg (Germanio )

Jam kiel infano kaj ankaux poste mi havis ofte en printempo kaj en auxtuno sxvelintajn, pusajn tonsilojn, lige kun glutperturboj kaj alta febro. La kuracisto preskribis al mi penicilinon por 10 gxis 14 tagoj. Sed la tonsilitoj aperis cxiam denove.

Ekde la regula akceptado de la saniga kurento en oktobro 1989 mi havis ankoraux nur trifoje tonsiliton gxis septembro 1990. Ekde tiam ne plu aperis inflamoj kaj tio restis gxis hodiaux.

Saniĝo je kronikaj inflamoj de la tonsilo (tonsilito)

K. S. pri la filino S. (14), Eupen (Belgio )

Ekde sia infanagxo mia filino suferis cxiujare du-tri-foje de angino kun febro kaj fortaj glutdoloroj. Pere de antibiotikaj donoj la perturboj malaperis post cxirkaux unu semajno, sed post kelkaj monatoj la angino denove reaperis. Pro la oftaj donoj de antibiotikoj aperis micetozaj infektoj en la busxo kaj en la subventro, kiuj estis kuracataj per solvajxo kaj pudro.

Ekde auxgusto 1991 mia filino regule akceptis la sanigan kurenton. En la jaro 1992 ankoraux unufoje montrigxis koldoloroj kaj febro. Ekde tiam sxi neniam plu havis anginon.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning