Sanigxoj de pieda tinio

Saniĝo je pieda micetozo

Sinjorino G. K. (19), Kolonjo (Germanio )

Ekde komence de 1988 estigxis sur miaj piedoj forte jukantaj blazetoj inter la piedfingroj, kiuj sxvelis post tusxo per akvo kaj krevis. Komence mi provis regi tion per propra helpo kaj ungvento. Sed kiam mi iris al kuracisto, li parolis pri micetozo kaj preskribis al mi ungventojn, kiujn mi aplikis cxirkaux unu monaton. Ili haltigis la simptomojn, sed sen vera sanigxo. Tri monatojn poste tio denove komencigxis. Nun ecx pli ol antauxe. La hauxto inter la piedfingroj solvigxis. Ekde tiam mi iris nur en sxtrumpoj, cxar mi havis panikan timon, ke iu povus vidi miajn piedojn.

De amikino mi auxdis pri la instruo de Bruno Gröning. Baldaux post la enkonduko en julio 1989 jam formigxis krusto sur la atakitaj lokoj. Kvar tagojn poste cxio estis sanigxinta kaj post unu jaro kaj duono mi povis denove foriri por nagxi.

Saniĝo je pieda micetozo

Sinjoro W. H. (39), Lüneburg (Germanio )

Inter 1966 kaj 1969 mi estis en malsanulejo pro paroniio, tiukaze mi infektigxis je micetozo. Tio restis plurajn jarojn kaj ofte estis tiel grave, ke oni vidis la krudan karnon kaj estigxis blazoj sur la pieda tenaro. Neniu ungvento helpis al mi. Mi vivis kun miaj perturboj.

Unu jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en auxgusto 1987, la micetozo estis malaperinta kaj ne plu reaperis.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning