Saniĝo je harperdo en la tuta supra kapregiono
Sinjorino I. K. (39), Oldenburg (Germanio )
Ekde cxirkaux komence de 1989 mi suferis de ekstreme seka kaj jukanta kaphauxto. Mi devis min konstante grati kaj apenaux povis elteni tion. Cxe pluraj partoj de la kapo estis rugxaj lokoj, eligantaj fluidajxon, sed ili ne sanigxis, kvankam mi uzis nur bebosxampuon. Mia familia kuracisto preskribis al mi rimedon por trankviligo, sed kiu helpis nur 2 horojn. La rimedo krome lacigis kaj mi cxesis preni gxin. La stato farigxis pli grava. Sur la supro de mia kapo perdigxis la haroj, kion mi povis akcepti nur malvolonte. Krome la hauxto de la tuta supra parto de la korpo, precipe cxe la dorso, farigxis cxiam pli seka. La dermatologo ne sciis, kion fari kaj preskribis al mi kortizonhavan ungventon (Triamcinolon), sed tio nur iomete mildigis la jukadon.
Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en septembro 1990 en la sekva semajno mi tute ne plu pensis pri miaj sxargxoj - mi vere forgesis ilin! Post cxi tiu semajno mi rigardis mian kaphauxton kaj vidis, ke la lokoj ne plu eligis fluidajxon. La hauxto ne plu jukis, ecx ne sur la dorso. Ene de kelkaj semajnoj la rugxaj lokoj tute malaperis. La hauxto estas sana, roza kaj elasta. La haroj denove kreskis.