Sanigxoj de alopecio (perdo de haroj)

Saniĝo je plena perdo de la tuta kaphararo

Sinjorino S. K. (31), Munkeno (Germanio )

Ekde mia infana agxo mi suferis harperdon. Kun la plialtigxanta agxo tio kontinue pligravigxis. Subite aperanta, plurhore gxis plurtage restanta malagrabla jukemo estis konstanta akompanajxo. En agxo de 28 jaroj mi tute ne plu havis harojn - kaj tion kiel juna sinjorino. Mi devis porti perukon. Senespere mi faris cxion eblan por ricevi sanigxon. Diversaj kuracistaj ekzamenoj, ankaux en kvar universitataj hauxtklinikoj, ne donis sukceson. Kauxzon oni ne povis konstati. Multaj terapioj cxe diversaj naturkuracistoj kaj elpreno de la amalgam-obturajxoj, eligo de hidrargo, vitamin- kaj mineralpreparajxoj restis sensukcesaj. Sessemajna kuracado per kortizono igis malaperi la jukemon kaj poste kreskis la haroj. Sed post la cxeso de la tablojdoprenado ene de du semajnoj mi denove perdis cxiujn harojn.

Rekte post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en novembro 1993 la jukemo cxesis. La haroj malrapide denove kreskis. En novembro 1994 mi povis demeti mian perukon kaj tio restis gxis hodiaux. Mia gxojo pri tio estas nepriskribebla.

Saniĝo je maldensigxo de la tuta kaphararo

Sinjorino H. K. (63), Kolonjo (Germanio )

Ekde mia 50a vivojaro mi konstante suferis de harperdo. La hararo sur mia kapo farigxis pli kaj pli maldensa. Miaj kuracistoj supozis, ke tion kauxzus la klimaktero kaj preskribis al mi tinkturon por enfroti en la kaphauxton, sed kiu ne helpis.

Post mia enkonduko en aprilo 1991 mi cxiutage agordigxis al la saniga kurento kaj simple forgesis la harperdon. Ekde tiam gxi ne plu aperis. Nun mi denove havas plenan, densan hararon.

Saniĝo je harperdo en la tuta supra kapregiono

Sinjorino I. K. (39), Oldenburg (Germanio )

Ekde cxirkaux komence de 1989 mi suferis de ekstreme seka kaj jukanta kaphauxto. Mi devis min konstante grati kaj apenaux povis elteni tion. Cxe pluraj partoj de la kapo estis rugxaj lokoj, eligantaj fluidajxon, sed ili ne sanigxis, kvankam mi uzis nur bebosxampuon. Mia familia kuracisto preskribis al mi rimedon por trankviligo, sed kiu helpis nur 2 horojn. La rimedo krome lacigis kaj mi cxesis preni gxin. La stato farigxis pli grava. Sur la supro de mia kapo perdigxis la haroj, kion mi povis akcepti nur malvolonte. Krome la hauxto de la tuta supra parto de la korpo, precipe cxe la dorso, farigxis cxiam pli seka. La dermatologo ne sciis, kion fari kaj preskribis al mi kortizonhavan ungventon (Triamcinolon), sed tio nur iomete mildigis la jukadon.

Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en septembro 1990 en la sekva semajno mi tute ne plu pensis pri miaj sxargxoj - mi vere forgesis ilin! Post cxi tiu semajno mi rigardis mian kaphauxton kaj vidis, ke la lokoj ne plu eligis fluidajxon. La hauxto ne plu jukis, ecx ne sur la dorso. Ene de kelkaj semajnoj la rugxaj lokoj tute malaperis. La hauxto estas sana, roza kaj elasta. La haroj denove kreskis.

Saniĝo je harperdo en loko de cm de diametro

Sinjorino M. J (43), Eupen (Belgio )

Pro hormonperturbo ekde 1973 meze sur la kapo mi perdis harojn, en areo de cxirkaux 5 cm de diametro. Speciala sxampuo kaj medikamentoj ne helpis.

Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en oktobro 1991 ne plu aperis harperdo. La haroj ecx denove kreskis, tiel ke la kalvaj lokoj nun estas malaperintaj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning