Sanigxoj de hiperkeratozo

Saniĝo je damaĝon cxe la piedoj

Sinjoro J. B. (51), Bielefeld (Germanio )

En 1968 mi ricevis kalodikigxon cxe ambaux piedtenaroj. Ili estis tre doloraj. Dum pasis la jaroj la dikajxoj farigxis cxiam pli dikaj, gxis 3 cm diametre. Pluraj dermatologoj diagnozis: Dornveruko kaj kalodikajxo. Kuracadon cxiuj malakceptis. La stato konstante malplibonigxis. En 1980 mi iris al kliniko kaj estis kuracita per elektrosondiloj. Sen sukceso. Ecx estigxis malpli bone. La piedplando inflamigxis, sangis kaj doloris pli ol antauxe. Dufoje mi lasis eloperacii la bulajxojn. Sed cxiufoje post mallonga tempo kreskis novaj proliferajxoj. Laux medicina maniero mi ne ricevis dauxran helpon. Cxiujn 7 gxis 10 tagojn mi mem glatigis la dikajxojn per rabotilo. Ne eblis al mi iri pli longajn distancojn pro la konstantaj doloroj.

Du monatojn post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en septembro 1992 mi konstatis, ke estigxis malpli da kalo kaj ke malpliigxis la doloro. Ekde la fino de 1993 ne plu aperis dikajxoj. Ekde tiam mi povas denove migri plurajn horojn sen doloro kaj perturboj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning