Sanigxoj de neregula korbatado

 

Saniĝo je rapida korbatado

Sinjorino A. K. (46), Stuttgart (Germanio )

Ekde auxtuno 1988 mi cxiunokte vekigxis, ofte plurfoje, kun panika timo kaj rapida korbatado. Tiam pasis 1 gxis 2 horoj, gxis mi denove povis ekdormi. La homeopatiaj tablojdoj, kiujn mia kuracistino preskribis al mi, ne helpis.

Jam unu semajnon post mia enkonduko en la instruon en januaro 1989 cxi tiuj perturboj plene malaperis, mi tradormas sen interrompoj.

Saniĝo je rapida korbatado kaj „-stumblado“

Sinjorino C. L. (56) Braunschweig (Germanio )

En 1984 mi ricevis perturbojn de la korritmo en formo de stumblado, ia duobla batado kaj rapida korbatado. Komence tio aperis cxiun duan gxis trian semajnon, dauxris gxis 10 minutojn kaj akompane aperis timosentoj. Tiam mi havis pulsan frekvencon de gxis 180 batoj minute. Mi ricevis medikamentojn, komence Beloc, poste Elthon kaj Dignover. Pro la preno de la medikamentoj la perturboj ne dauxris ege longe, sed anstatauxe ili aperis cxiam pli ofte. Mia familia kuracisto diris al mi: „Tiurilate oni povas fari nenion, vi devas vivi kun tio.“

Ekde kiam mi lige kun la instruo de Bruno Gröning akceptas la sanigan kurenton, ne plu aperis perturboj. La rapida korbatado kaj -stumblado estas malaperintaj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning