Sanigxoj de malalta sangopremo

 

Saniĝo je malalta sangopremo, perturboj de la sangocirkulado

Sinjorino J. D. (39), Oberhausen (Germanio )

Ekde antaux cxirkaux 20 jaroj mi suferis de koncentrigxo-perturboj, havis obtuzan senton en la kapo kaj ofte mi vertigxis. Kiel kauxzon la kuracisto konstatis tro malaltan sangopremon, kiu ofte estis cxe 70/40 mm Hg. Mi prenis medikamentojn, faris akupunkturon kaj multe sportis. Cxio cxi ne helpis aux donis nur mallongan mildigxon. Kiam iutage en butiko mi svenis, mi ne plu kuragxis iri al pli grandaj homamasigxoj.

En somero 1995 mi trovis la vojon al Amikaro Bruno Gröning cxe foiro. Mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning kaj mi ecx forgesis plue preni la tablojdojn por la sangopremo. Cxe la sekvaj kontroloj cxe la kuracisto li konstatis normalajn valorojn de la sangopremo (110/90). Ne plu aperis perturboj, la sangopremo restis normala.

Saniĝo je malalta sangopremo, perturboj de la sangocirkulado

Sinjorino N. D. (49), sudslava Frankfurt (Germanio )

Multajn jarojn mi havis perturbojn de la trasangado, kiuj estis rimarkeblaj kiel sensentemo precipe en la brakoj. Antaux cxio nokte mi havis malvarmegajn kaj sensentajn brakojn kaj piedojn. Pro tio mi ofte vekigxis kaj matene mi estis laca kaj duonsvena.

Post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning krom multaj aliaj perturboj malaperis ankaux la sensentemo kaj la sento de malvarmeco en la brakoj kaj piedoj kaj mi povas denove belege tradormi.

Saniĝo je malalta sangopremo, perturboj de la sangocirkulado

Sinjorino B. K. (28), Nordenham (Germanio )

Dum kvar jaroj mi cxiam denove suferis de tro malalta sangopremo (90/50) cxe varmega kaj malseka vetero kaj dum mia laboro en la forcejoj kun altaj temperaturoj kaj alta humido. Malgraux preno de medikamentoj por altigo de la sangopremo (ekzemple Pholedrin-longo) kaj mildigxo de la perturboj (vertigxo, kapturnigxo, forta korbatado kaj rapida korbatado gxis sveno) cxe longaj varmegaj periodoj la simptomoj kauxzis nekapablon por labori.

Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en majo 1991 kaj la regula akcepto de la saniga kurento mi ne plu havas perturbojn. La valoroj de mia sangopremo estas nun cxe 135/90 kaj mi povas bone gxui la someron. La medikamentojn mi ne plu bezonas.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning