Sanigxoj de neregula sangocirkulado (arterioj)

Saniĝo je perturboj de la sangofluo en la gamboj kun doloroj dum irado

Sinjoro A. L. (68), Paderborn (Germanio )

En 1985 subite aperis perturboj de la sangofluo en la gamboj. La kuracisto preskribis al mi tablojdojn, kiujn mi ne eltenis, ili sxargxis mian stomakon. Pro tio mi ne plu prenis medikamentojn. Post mi estis unu horon sur la gamboj, mi devis sidigxi, cxar mi ne plu eltenis la dolorojn. Post 5 gxis 10 minutoj da sidado mi denove fartis bone. Longajn promendadojn mi ne povis fari.

En aprilo 1991 mi eksciis pri Bruno Gröning kaj la akceptado de la saniga kurento. Unu monaton poste mi ne plu havis dolorojn. Ekde tiam mi povas sen perturboj iri multajn kilometrojn. En majo 1991 mi migris en 12 feriotagoj 168 km.

Saniĝo je perturboj de la sangofluo en la gamboj kun doloroj dum irado

Sinjorino R.R. (70), Saarbrücken (Germanio )

En la maldekstra femuro mi havis pli ol kvar jarojn perturbon de sangofluo. Post cxirkaux 200 m da piedirado aperis sensentemo kaj sento de rigido. Nur post plurminuta masagxado mi povis dauxrigi mian vojon. Por mildigi la perturbojn mi prenis cxiutage Herz-ASS-tablojdon, sed ili ne donis signifan plibonigxon.

Duonan jaron post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en julio 1991, la perturboj estis malaperintaj. Hodiaux mi kapablas iri duonan horon seninterrompe. Kun mallongaj interrompoj mi jam ecx sukcesis du horojn sen sento de perturboj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning