Saniĝo je inflamo de la stomaka mukozo (gastrito)
Sinjorino E. G. (64), Heidelberg (Germanio )
Dum multaj jaroj mi havis stomakajn dolorojn dum incitigxo kaj post peza, grasoricxa nutrajxo. Mi ege volonte sxatis mangxi salamon, sed jam post unu tran-cxajxo mi ricevis doloron. Preskaux cxe cxiu mangxo mi ricevis stomakajn kramfojn kaj senton kvazaux estus sxtono en la ventro. Al la konvulsiaj doloroj aldonigxis cxiam tuj pirozo, antaux cxio post kafo kaj dolcxigitaj mangxajxoj. Internisto diagnozis inflamon de la stomaka mukozo. Mi prenis dum tiuj jaroj alterne Gelusil-Lac kaj Riopan, kaj kiam tio ne helpis, estis preskribita al mi Sostril.
7 monatoj post mia enkonduko en junio 1990 mi mangxis la unuan fojon kukon, trinkis kafon, kaj okazis nenio. Ekde tiam mi vere elprovis cxion, kion mi antauxe evitis. Ekde tiam mi povas mangxi cxion sen doloroj. Ecx la salamon mia korpo akceptas.