Sanigxoj de inflamo de stomaka mukozo

Saniĝo je inflamo de la stomaka mukozo (gastrito)

Sinjorino E. G. (64), Heidelberg (Germanio )

Dum multaj jaroj mi havis stomakajn dolorojn dum incitigxo kaj post peza, grasoricxa nutrajxo. Mi ege volonte sxatis mangxi salamon, sed jam post unu tran-cxajxo mi ricevis doloron. Preskaux cxe cxiu mangxo mi ricevis stomakajn kramfojn kaj senton kvazaux estus sxtono en la ventro. Al la konvulsiaj doloroj aldonigxis cxiam tuj pirozo, antaux cxio post kafo kaj dolcxigitaj mangxajxoj. Internisto diagnozis inflamon de la stomaka mukozo. Mi prenis dum tiuj jaroj alterne Gelusil-Lac kaj Riopan, kaj kiam tio ne helpis, estis preskribita al mi Sostril.

7 monatoj post mia enkonduko en junio 1990 mi mangxis la unuan fojon kukon, trinkis kafon, kaj okazis nenio. Ekde tiam mi vere elprovis cxion, kion mi antauxe evitis. Ekde tiam mi povas mangxi cxion sen doloroj. Ecx la salamon mia korpo akceptas.

Saniĝo je inflamo de la stomaka mukozo (gastrito)

Sinjorino K. H. (48), Bremen (Germanio )

Dum 15 jaroj mi suferis de gastrito. Mi povis mangxi nur malmulte, tamen mi havis senton de superplena stomako, blankan plakon sur la lango, bruladon cxe la stomaka elirejo kaj mi sentis min tre malforta. Cxi tiuj perturboj pli-fortigxis en printempo kaj auxtuno. Dolcxajn kaj acidajn mangxojn, grason, alkoholajxon, kafon kaj cepojn mi tute ne povis elteni. Tablojdoj kaj gutoj donis nur mildigxon, sed ne sanigxon.

Mallonge post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning mi subite havis apetiton al kafo. Mi cedis kaj gxi estis konvena al mi. Post kelkaj semajnoj mi provis cxiujn aliajn neelteneblajn mangxojn kaj ankaux ili ne plu kauxzis perturbojn. Ekde antaux kvar jaroj mi estas plene senperturba.

Saniĝo je inflamo de la stomaka mukozo (gastrito)

Sinjorino N. G. (53), Dillenburg (Germanio )

Ekde mia 20a vivojaro mi havis stomakajn perturbojn, kiuj plifortigxis pro cxagreno kaj strecxo. Mangxajxoj kiaj dolcxajxoj, kafo, kuko, grasa viando kaj legumenacoj kauxzis acidan rukton, pirozon, senton de superplena stomako, kaj stomakajn perturbojn lige kun nauxzo. Tiam mi sentis min dum pluraj tagoj mizera kaj malforta. Mi devis konservi striktan dieton. La kuracadoj cxe naturkuracisto donis nur mallongan mildigxon.

Ekde januaro 1990 mi estas en Amikaro Bruno Gröning. Ekde marto 1991 mi estas libera de cxiuj stomakaj perturboj kaj povas denove mangxi cxion.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning