Sanigxoj de ulcero de stomako & duodeno

Saniĝo je stomaka kaj duodena ulceroj

Sinjorino R. J. (31), Kolonjo (Germanio )

Ekde mia 16a vivojaro turmentis min plej ofte kaj tage kaj nokte stomakaj doloroj, kiujn kauxzis cxiam revenantaj duodenaj ulceroj kaj gastritoj. Duonjare mi iris al spegulumado de la stomako, kiu plej ofte denove montris la menciitajn rezultojn. Plursemajnaj rulkuracadoj donis mildigxon, sed la ulceroj reaperis en strecxo, cxe dormomanko kaj post mangxado de grasaj, acidohavaj aux gasigaj mangxoj. Por redukti la stomakan acidon dum la lastaj 5-6 jaroj mi ricevis fortajn kontrauxilojn, komence Tagamet, al kiu mi reagis alergie, poste Zantic, kio kauxzis harperdon, sed ne donis sanigxon. Pro tio mi plue suferis de stomakaj doloroj, kiuj pere de medikamentoj estis mildigitaj. Krome mi havis ofte pirozon.

En majo 1988 mi venis al Amikaro Bruno Gröning. Jam post kelkaj semajnoj mi povis rezigni pri la tablojdoj, cxar mi jam fartis ege pli bone kaj ekde septembro 1988 mi estas plene sendolora. Mi povas denove mangxi kaj trinki cxion kiel cxiu alia. Tio restis gxis hodiaux.

Saniĝo je stomaka kaj duodena ulceroj

Sinjoro F. D. (41), Meschede (Germanio )

Ekde mia 16a vivojaro mi havis preskaux cxiam stomakajn dolorojn, plej forte en auxtuno kaj printempo. La kuracistoj konstatis kronikajn stomakan kaj duodenan ulcerojn. Pere de sendoloriloj kaj stomakotablojdoj mi eltenis de unu tago gxis la sekva. Nokte mi ofte vekigxis pro doloroj. Dum mia unua restado en malsanulejo en agxo de 20 jaroj mi devis fari rulkuracadon, sed kiu ne donis sanigxon. En la sekva tago mi prenis gxis 50 tablojdojn (Kompensan) per unu fojo, nur por sperti mildigxon. Cxar la medikamentoj ne donis dauxran sanigxon, post pluraj malsanulejaj restadoj oni konsilis al mi forigon de la plej granda parto de la stomako. Mi provis ankorauxfoje sen operacio, sed cxio restis sama.

En oktobro 1988, post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, mi sentis fortan tikletadon. Estis, kvazaux mi starus sub dusxo, kaj ke la akvo forlavus miajn dolorojn. Ekde tiu momento mi ne plu havas dolorojn. Cxe rentgena ekzameno oni ne plu konstatis ulceron. Gxis hodiaux ne plu aperis nova. Post jardekoj mi nun estas plene sendolora.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning