Sanigxoj de inflamo de rektumo

Saniĝo je inflamo de la rektumo (divertikulito)

Sinjorino Ch. F. (52), Kolonjo (Germanio )

Jam kiel juna virino mi suferis ofte de mallakso. Post sxangxo de la nutrado al plenvalora nutrajxo en la jaro 1980 mi povis rezigni pri laksigiloj, sed mi plue havis senton de superplena stomako kaj cxiam pli ofte intestajn gasojn. En marto 1989 mi ricevis fortajn dolorojn en la subventro. Kelkfoje mi havis sangon en la ekskremento. Pere de intesta spegulumado oni konstatis divertikuliton (inflamo de septaj sakformaj kavajxoj de la rektumo). En la sekva tempo mi konstante havis dolorojn en la subventro. Pro tio mia cxiutaga laboro estis por mi tre malfacila.

En oktobro 1989 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Post tio mi fartis pli kaj pli bone. Ekde aprilo mi estas tute sen perturboj, la subventraj doloroj ne plu aperis, la digestado estas tute en ordo, kvankam mi denove mangxas normalan nutrajxon.

Saniĝo je inflamo de la rektumo (divertikulito)

Sinjoro M. D. (68), Innsbruck (Auxstrio )

En 1981 aperis cxe mi brulantaj ventrodoloroj kaj sango en la ekskremento. Oni konstatis cxe mi divertikuliton kaj konsilis operacion kiel sole eblan helpon. Tiam mi ne plu konsultis kuraciston, evitis alkoholajxon kaj grasajn mangxajxojn kaj mi prenis homeopatiajn medikamentojn, ekzemple Silicea, gutojn de potentilo (Potentílla erécta) kaj Aloo D3. Sed la doloroj en la intesto restis dum cxiuj jaroj.

En majo 1992 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning kaj tuj mi eksentis la sanigan kurenton. En la nokto mi subite devis rapide iri al la necesejo. Estis kvazaux akvofalego. Elvenis ankaux multe da bulforma sango. Post tio mi sentis min sendolora, cxio estis ege malpeza. Cxe la postkontrolo oni ne plu konstatis divertikuliton. Mi volonte elkore dankas al nia Di-Sinjoro pro tiu cxi sanigxo.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning