Sanigxoj de inflamo de hepato

Saniĝo je kronika inflamo de la hepato (hepatito)

Sinjoro L. N. (32), Kerkrade (Nederlando )

Komence de 1979 mi ricevis hepatiton kauxze de infektita injektilo dum konsumado de drogacxoj. Sekvis pluraj restadoj en malsanulejoj, sed ili ne donis mildigxon aux sanigxon. Intertempe mi estis ekde februaro 1980 100 % nekapabla je laboro kaj ricevis pension. Mi estis konstante laca, incitita kaj sentis min malforta. Hepatospecialisto diagnozis NON A NON B hepatiton. Ventrospegulumado kun elpreno de histo rezultigis kronikan agresan (aktivan) hepatiton de la grado II. Oni diris, ke tio ne estas sanigebla. La specialisto finis la gxis tiaman kuracadon kaj preskribis al mi Prednison-kuracadon por 2 jaroj. Sed cxar post 1 jaro ne okazis plibonigxo, mi decidis forjxeti cxiujn medikamentojn. En oktobro 1985 denovaj ekzamenoj rezultigis la sekvajn valorojn: GOT: 240U/L, GPT: 540 U/L (normala estas valoro sub 20 U/L). Alternativaj kuracmetodoj kiel akupunkturo, kuracherboj ktp. same ne helpis. Pro senforteco mi ne povis labori tri horojn.

Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning je la paska dimancxo 1990 mi sentis konstante pli da forto, kiu krome kun la tempo restis pli longa, tiel ke mi povas denove labori. En somero 1991 postekzameno montris, ke miaj hepataj valoroj estas normalaj. Mi estas denove plene laborkapabla la tutan tagon.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning