Saniĝo je damaĝojn multjara, kun oftaj akutaj atakoj

Sinjorino C. S. (77), Oldenburg (Germanio )

En aprilo 1980 aperis la unuan fojon fortaj konvulsiosimilaj doloroj en la supra ventro kaj vomo. Post ses semajnoj en malsanulejo la kuracistoj diagnozis akutan inflamon de la pankreato. Poste mi devis vivi laux strikta dieto, t. e. mangxi nur malgrasan mangxajxon, neniajn krudajn fruktojn kaj eviti laktukojn, cxerizojn, kukon, kafon kaj alion. Tamen en la sama jaro aperis denove du gravaj akutaj atakoj, cxiufoje kun sekvo de kvinsemajna restado en mal-sanulejo. La kuracistoj parolis pri kronika pankreatito kun akutaj atakoj. Kvankam mi sekvis la dieton, la doloro kaj vomo plu aperis 5-6 foje en la jaro. Cxiufoje mi perdis gxis 5 kg. En la lastaj jaroj mi nutris min per kuirita kokajxo, terpomoj, mikspano, milda marmelado kaj kuiritaj piroj.

En decembro 1989 mi eksciis pri la instruo de Bruno Gröning. Je la jarfino ankoraux unufoje aperis la doloro, kiu ripetigxis en la posta jaro kaj ekde tiam gxi neniam plu reaperis. Ekde somero 1990 mi estas sanigxinta. Mi povas denove mangxi tion, kio bongustas al mi, ecx torton, kremon, glaciajxon kaj cxokoladon. Tio ne estis imagebla antauxe.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning