Sanigxoj de enurezo

Healing from urinary incontinence

Maria Vobel (64), Treuchtlingen (Germany)

I had suffered from weakness of the bladder since an operation in the lower abdomen in 1980. At first I kept having bladder inflammation. As time went on I developed a lasting weakness of the bladder. I felt strong pressure in my bladder so that I had to urinate 20 to 25 times a day. When running fast, coughing, or when I had to jump, urine would run out uncontrollably. Sometimes I would have to change my underwear several times a day, even though I used inserts.

Legi pli...

Saniĝo je urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino M. D. (61), Ingolstadt (Germanio )

Ekde mia 14a vivojaro mi suferis de vezika malforteco. Trifoje en la tago mi devis sxangxi la kalsoneton. Pansajxoj kaj vato helpis nur malmulte. Oftege mi devis iri al necesejo. Kiam mi volis viziti iun, tio estis ege mal-agrabla, cxar dauxre mi perdis urinon. Pro tio mi estis plurfoje cxe kuracisto. En 1977 oni elprenis de mi la uteron kaj samtempe oni provis forigi la vezikan malfortecon. La stato restis sen sxangxo. En novembro 1990 mia kuracisto konsilis novan operacion.

En julio 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Post tri monatoj mi estis liberigita de la multjara malforteco de la veziko. Ekde tiam mi neniam plu sentis ion tian.

Saniĝo je urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino G. W. (63), Wiesbaden (Germanio )

En 1987 komencigxis mia vezika sufero, kiu montrigxis per premo super la veziko, kun iomete da ventrodoloroj. Kiam mi devis iri al necesejo, tiam venis nur kelkaj gutoj, sed kiam mi forlasis la domon, mi ne plu povis reteni la akvon. Cxiam mi portis enmetajxojn, pli poste mi kunportis rezervan enmetajxon. Ankaux nokte mi devis gxis kvar foje iri al necesejo. Laux la ekzamenoj de la kuracisto oni konstatis strecxo-inkontinencon de 2a grado.

Cxe mia enkonduko en novembro 1990 mi komence ne povis kredi, ke ankaux mi povos ricevi helpon. Sed post kelkaj tagoj mi sentis jam signifan plibonigxon kaj post unu semajno cxiuj perturboj malaperis. Ekde tiam miaj enmetajxoj restas sekaj kaj mi denove povas tradormi.

Saniĝo je urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino H. St. (49), Olpe (Germanio )

Dum 15 jaroj mi suferis de urin-inkontinenco, tiel ke mi dauxre devis porti kalsoneto-enmetajxon, dum sporto mi devis porti ecx inkontinenc-enmetajxon. Laux mia kuracistino la kauxzo estis veziko- kaj uteromalaltigxo kaj sxi konsilis al mi operacion.

Post unu monato mi lasis min enkonduki en la instruon de Bruno Gröning kaj post tri monatoj la inkontinenco aperis pli intense. Post 14 tagoj gxi su-bite malaperis. La kuracistino konfirmis, ke operacio ne plu estas necesa.

Saniĝo je urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino A. C. (74), Liegxo (Belgio )

Ekde antaux 8 jaroj mi suferis de inkontinenco. Dum irado mi perdis cxe cxiu pasxo urinon gutece. Pro tio mi devis konstante porti protektajn kompresojn, kiujn mi sxangxis plurfoje en la tago. En ripoza pozicio kaj nokte cxi tiu sxargxo ne montrigxis. Per kuracgimnastiko mi ricevis etan plibonigxon nur partatempe.

Dum la unua jaro post mia enkonduko en auxgusto 1993 mi ne konstatis sxangxigxon. Dum pasis la sekva duona jaro la perturboj farigxis cxiam malpli kaj en februaro 1995 tute malaperis. Ecx kiam mi devas forte terni, mi ne plu perdas urinon.

Saniĝo je urin-inkontinenco (malkapablo reteni urinon)

Sinjorino H. R. (57), Hannover (Germanio )

Post subventra operacio en 1981 aperis perturboj de la veziko. Mi ne plu povis reteni la akvon kaj devis porti kompresojn. La necesejo devis esti atingebla, cxar mi tre ofte devis ellasi akvon. Nokte mi devis ellitigxi kvar gxis kvin fojojn. La kuracisto malkonsilis operacion kaj opiniis, ke mi devas vivi kun tio. Medikamentojn mi ne ricevis.

Cxi tiu stato restis gxis la enkonduko en oktobro 1994. En la unuaj monatoj post la enkonduko mi devis iri al la necesejo ankoraux ofte, sed post cxirkaux duona jaro mi povis jam reteni la akvon dumtage kaj nokte mi devis ankoraux nur unufoje ellitigxi. Nun mi povas tute trankvile foriri cxien, sen konstante devi sercxi necesejon.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning