Sanigxoj de menstruaj misfunkcioj

Saniĝo je tro forta menstrua sangado

Sinjorino A. S. (44), Huijbergen (Nederlando )

Ekde 1994 mi ricevis dum la menstruado cxiam fortajn sangadojn. De homeopato mi ricevis „Beladonon“, sen sukceso. Pro la sangado mi havis konstante likajxojn, dum tiuj tagoj mi ne plu kuragxis forlasi la domon.

En aprilo 1995 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. La cxiumonataj sangadoj farigxis cxiam malpli intensaj gxis auxgusto 1995 kaj ekde tiam ili estas tute normalaj.

Saniĝo je malesto de la sangado

Sinjorino M. H. (38), Bremen (Germanio )

Ekde mia pubereco mi suferis perturbojn de la hormonoj kaj regule devis gluti multajn hormontablojdojn por ricevi almenaux la menstruon. Post la unua infano mi prenis konstante la kontrauxkoncipan pilolon por plue ricevi mian menstruan periodon. La lasta hormontesto de septembro 1989 donis ege malbonan rezulton (oestradiolo 11pg/ml, FSH 1,6 mU/ml). La kuracisto komentis: Estas la hormonnivelo de maljunega virino. En agxo de 34 jaroj mi ricevis klimaktero-perturbojn kaj apenaux menstruon.

Duonan jaron post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning la hormontesto donis la unuan fojon „mirinde bona“ (cito de la kuracisto) (oestradiolo 72pg/ml, FSH 6,4 mU/ml) kaj ekde tiam mi ricevis mian menstruon regule sen preno de la kontrauxkoncipa pilolo.

Saniĝo je doloroj cxe la menstruo

Sinjorino A. M. (24), Roermond (Nederlando )

Ekde mia unua menstruo mi cxiam havis tre fortajn dolorojn dum la unuaj du tagoj de mia menstruo, tiel ke mi ne povis iri al la lernejoj. Nur helpe de kontrauxdoloraj tablojdoj eblis almenaux forlasi la liton.

Tiu stato restis, gxis mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning en junio 1988. Mallongan tempon poste mi estis je mia propra miro tute sendolora, kvankam la menstruojxus komencigxis. Mia sekva menstruo okazis sen ia komplikajxo kaj tute sendolora. Tiu stato restis gxis hodiaux.

Saniĝo je doloroj cxe la menstruo

Sinjorino U. T. (39), Hamburg (Germanio )

Post febra uterito antaux kvar jaroj mia menstruo estis neregula kaj kun forta doloro en la subventro. La ginekologo preskribis al mi Cyclo-Progynova, kiun mi cxesis preni post ok monatoj pro la perturboj en la kruroj. Mia sangado dauxris anstataux 4 gxis 5 tagoj 10 gxis 14 tagojn. Dum tiu tempo mi sentis min senforta, kun vertigxo kaj subventra doloro. La konsilon de ginekologino pri forigo de la utero mi malakceptis.

En auxgusto 1991 mi venis al Amikaro Bruno Gröning. En la nokto post mia unua komunumo-kunveno mi vekigxis kun nekonata doloro en la utero. Poste mi sentis, kiel io malvarmeta forigxis el mia korpo. Ekde tiam mi havas normalan menstruan sangadon. Gxi okazas regule kaj ne plu aperas doloroj.

Saniĝo je doloroj cxe la menstruo

Sinjorino H. St. (49), Olpe (Germanio )

Dum mia menstruo mi cxiam havis fortajn konvulsiojn, tiel ke ofte pro la doloroj estigxis nigre antaux miaj okuloj kaj ekzemple mi ne plu povis stiri auxton. La kuracisto diris, ke la hormonsistemo estas perturbita. Sed mi ne prenis hormontablojdojn kaj ankaux ne kontrauxdolorajn rimedojn.

Du monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning la doloroj malaperis.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning