Saniĝo je genuartika artrozo, spina artrozo kaj skoliozo

Nguyen Thi Bao Ngoc (73-jara), Ho-Ĉi-Min-Urbo (Vjetnamio)

Nguyen Thi Bao Ngoc (73-jara), Ho-Ĉi-Min-Urbo (Vjetnamio)En 2004 mi ekhavis dolorojn en la dekstra genuo. Ĝi estis ruĝa kaj ŝvelinta. Mi apenaŭ povis grimpi sur ŝtuparojn, fleksi la genuon aŭ kaŭri. Rentgenaj fotoj el 2005 montris, ke mia genuo degeneris. La kuracisto preskribis al mi medikamentojn por gluti kaj almasaĝi por mildigi la dolorojn (dodatalvic-kontraŭdolorigilon + glukozaminon 250mg). Oni traktis min fizioterapie, sed sen sukceso. Grimpi sur ŝtuparojn iĝis turmento. Uzo de ĉinaj kaj vjetnamaj medicinaj herboj ne helpis.

Nenio funkciis

Samtempe kun la genuaj problemoj aperis en 2004 doloroj en la malsupra dorso. Mi ne plu povis kliniĝi. Kiam mi volis eksidi aŭ ekstari, tio sukcesis nur je la kosto de fortaj dorsodoloroj. Ankaŭ turnmoviĝoj de la spino estis tre dolordonaj. Mi ne plu povis purigi la plankon, kuirejaj laboroj eblis nur per doloroj, kaj mi dependis de la helpo de miaj infanoj. Do mi devis ĉiam moviĝi tre singarde. En 2005 oni konstatis en hospitalo eluziĝon de la spino de la malsupra dorso kaj alflankan kurbiĝon de la spino (skoliozo). Kontraŭ tio oni povas nenion fari, diris la kuracisto. Estis sekvo de mia granda aĝo kaj mi devas kutimiĝi al ĝi. Mian profesion kiel dancinstruistino kaj mian hobion, tablo-tenison, mi apenaŭ plu povis plenumi.

Mi havis la senton, ke io alparolas mian koron

Komence de marto 2008 mi estis refoje tre deprimita kaj ploris. Enmane mi havis mian tablotenisan batilon, kiun mia amikino s-ino Tin aĉetis por mi en Ĉinio. Ŝi tre zorgis pri mi, kaj do ŝi invitis min al si la 9-an de marto 2008, kie okazis enkonduko en la instruon de Bruno Gröning. Dum la prelego mi estis tre skeptika, ĉar mi estas nek protestanto, katoliko, aŭ budhisto. Mi observas nur la kulton de la prauloj. Mi pensis: „Se la bonaj medikamentoj el Francio, Japanio, kaj Ĉinio ne helpas min, mi ne kredas, ke tiu instruo povas min helpi.“ Fakte mi kredis, ke neniu plu povas min helpi. Sed tiam „io“ okazis. Mi havis la senton, ke io alparolas mian koron. Tial mi ĉeestis kun miaj amikoj Tin kaj Xuan komunuman kunsidon kaj spertis la plej mirindan tagon de mia vivo. Mi subite konsciis, ke mi rajtas refoje kredi je bonfarto kaj ankoraŭ ne perdis mian kredon je tio. Mi eksciis, ke jen mia lasta ŝanco. Pro pura ĝojo kaj feliĉo mi ploris. Mi nun regule faris Einstellen kaj ricevis fortajn dolorojn en la dekstra genuo kaj la malsupra dorso, kiuj daŭris dum tagoj. Poste la doloroj malpliiĝis, kaj mi fartis ĉiutage pli bone.

Mi ĉeestis ĉiun trian semajnon la komunuman kunsidon kaj regule faris Einstellen por ricevi la sanigan forton. Post preskaŭ unu monato mi estis absolute resanigita. Ekde tiam mi povas ree normale moviĝi, libere grimpi sur multajn ŝtuparojn, kaŭri, kliniĝi, eniri la bankuvon, purigi la plankon kaj fari turnmoviĝojn. Mia kredo je Dio estas kreskinta pro la instruo de Bruno Gröning kaj la mirindaĵoj, kiujn mi rajtis sperti. Mi estas dankema al Dio, ke Li donis al mi novan vivon per la instruo de Bruno Gröning. Nun mi povas refoje fari ĉiujn mirindajn dancojn kaj ludi mian plej ŝtatan sporton, tablotenison.

Kuracista komentaro:

Ĉe s-ino Bao troviĝis dum periodo de kvar jaroj kronikiĝintaj doloroj dependaj de ŝarĝoj, kun progresinta genuartika artrozo dekstre kaj degeneraj ŝanĝoj de la malsupra lumba spino. Malgraŭ apliko de tiurilata kontraŭdolora medikamento, ŝi suferis severajn kaj pli kaj pli intensajn limigojn de la vivkvalito. Normale oni ne kalkulas ĉe tiuj kronikiĝintaj malsanoj, eĉ se oni uzas la haveblajn terapiojn, je granda kaj daŭra pliboniĝo de la ŝarĝoj; pri la genuartika artrozo nur la enmeto de artefarita genuartiko donas esperon pri libereco je doloroj. Ke ĉe s-ino Bao okazis ene de unu monato kompleta malpliiĝo de la doloroj kaj restarigo de elasteco, estas el medicina vidpunkto tre nekutime.

D-ro M. K., fakkuracisto

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning