Sanigxoj de kolaj doloroj (HWS-sindromo)

Saniĝo je kolspina sindromo (doloro en la regiono de la kola vertebraro)

Sinjorino I. H. (63), Bebra (Germanio )

Ekde la jaro 1959 mi dauxre havis perturbojn en la regiono de kola spino. Nokte cxiam mia dekstra brako farigxis sensenta, tiel ke post la vekigxo mi devis bati la brakon, por ke gxi denove farigxis movebla. Ofte mi ne povis turni la kapon kaj havis fortan doloron en la postkranio kaj en la dekstra sxultro. La kuracisto konstatis per rentgenado eluzigxon de la kolaj vertebroj Kiam la doloroj estis tre fortaj, tiam mi ricevis injektojn. Krome la spino estis enartikigita per kiropraktika kuracado. Post tio mi estis dum certa tempo sen doloro, sed la sensentigxon de la brako mi havis cxiam denove.

Ekde 1987, cxirkaux unu jaro post kiam mi akceptis la instruon de Bruno Gröning, mi estis sen perturboj. Nun mi dormas en cxia pozicio kun aux sen kuseno. Ankaux la brako ne plu sensentigxas.

Saniĝo je kolspina sindromo (doloro en la regiono de la kola vertebraro)

Sinjorino H. R. (57), Hannover (Germanio )

Ekde 1989 mi suferis de tre forta doloro en la dekstra mano, mi ne plu povis ekpreni per gxi kaj ricevis kramfojn en la mano. Doloroj en la kola spino ne plu lasis min dormi kaj kapaj movoj kauxzis senton de vertigxo. Kvankam mi konsultis plurajn kuracistojn, kiuj preskribis al mi injektojn, tablojdojn, mikroondon, ekscitan kurenton kaj kuracgimnastikon, la sxargxoj restis. Sekve de tio mi farigxis antauxtempa pensiulino en oktobro 1991. Nur en novembro 1991 oni konstatis kaze de restado en malsanulejo malvastigxon de la spina kanalo (malvastigxo de la mjela kanalo) en la regiono de la kola spino inter la 4a/5a kaj 5a/6a kola vertebro. La konsilatan operacion mi malakceptis pro la dangxeroj.

Gxis la enkonduko en oktobro 1994 mi plue havis tiujn perturbojn. Sed post cxirkaux duona jaro la doloroj farigxis cxiam malpli kaj fine tute malaperis. Ekde tiam ankaux en la dekstra mano mi ne plu havis doloron, mi denove povas ekpreni per gxi, gxi ne plu sensentigxas. Krome mi ne plu ricevas kramfojn.

Saniĝo je kolspina kaj lumbospina sindromoj (dorsodoloroj en la regiono de la kola kaj lumba vertebraro)

Sinjorino G. Ch. (65), Wegberg (Germanio )

En la agxo de cxirkaux 30 jaroj mi ricevis movodolorojn en la dorso kaj nuko. Ekde 1962 mi estis preskaux konstante en kuracado, ekzemple 15 dentoj estis eltiritaj, cxar oni supozis interrilaton. Ekde 1973 mi ne plu laboras. Mia stato malplibonigxis tiom, ke ekde 1978 mi ne plu povis klinigxi. Kiam mi purigis la fornon, tiam mi devis surgenuigxi. Por poste ekstari mi devis rampi al segxo, kie mi povis apogi min. Dum la genuado mi havis dolorojn en la genuoj, dorso kaj femuroj. Krome de la nuko la doloroj radiis gxis la brakoj. Levado de la humeroj estis malfacila por mi, ekzemple kiam mi lavis la harojn kaj volis ilin survolvi, tiam mi devis apogi la humerojn sur tablo. La kapon mi povis apenaux turni flanken. En la kliniko pri reuxmatiko oni diris al mi: „Vi estas plene eluzita de la kapo gxis la piedo!“

En majo 1989 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Jam en la tago post la enkonduko mi povis unuafoje denove fresxe kaj vigle ekstari. Post unu semajno mi ricevis la plenan sanigxon en la dorso, dum mi matene akceptis la sanigan kurenton. Ekde tiam mi povas denove libere movigxi kaj mi ne plu havas doloron. Mia familia kuracisto konfirmis en junio 1989 la por li nekompreneblan sanigxon.

Saniĝo je kolspina kaj lumbospina sindromoj (dorsodoloroj en la regiono de la kola kaj lumba vertebraro)

Sinjorino G. B. (65), Hamburg (Germanio )

Dum 30 jaroj, dum la lastaj 10 jaroj eksterordinare intense, mi suferis de doloroj en la spino, pro kio mi estis ofte en ortopediaj klinikoj. La doloroj estis antaux cxio en la nuka regiono kaj ofte radiis en la maldekstran brakon. Krome ili radiis de la lumba spinoregiono gxis la maldekstra piedo. Nokte mi povis dormi pro la konstantaj doloroj nur 2-3 horojn, kelkfoje ecx tute ne dum pluraj tagoj. Mi ricevis regule masagxojn, sxlimbanojn, fojno-banojn kaj kuracgimnastikon, medikamentojn kaj injektajn terapiojn. Cxiuj kuracadoj kaj aliaj pere de naturkuracisto, kaj ankaux trifoja veturo al Lurdo ne donis sukceson krom mallongan mildigxon. En majo 1983 mi farigxis antauxtempa pensiulo pro la kronikaj doloroj, kies kauxzojn oni supozis en la grava degenera sxangxigxo kaj damagxo de la intervertebraj diskoj en la regiono de la kola spino.

Ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en printempo 1991 mi estas plene sen perturboj kaj sentas min je 20 jaroj pli juna. Mi povas sen problemoj fari mian mastrumadon kaj havas sanan dormon.

Saniĝo je kronikaj doloroj de la kola spino post akcidento

Sinjoro A. S. (66), Roermond (Nederlando )

Dum preskaux du jardekoj mi havis konstante dolorojn en la postkranio kaj nuko, iam pli fortaj kaj alitempe malpli fortaj. Tiuj doloroj estis la malfrua sekvo de akcidento en minejo, cxe kiu instrumentujo kauxzis malferman kapvundon. Cervika artrozo estis la diagnozo. Mi ricevis injektojn, un-gventojn, masagxojn - sen sentebla sukceso. Por vidi ion malantaux mi, mi devis turni la tutan korpon.

La 4an de decembro 1990 mi akceptis la unuan fojon la sanigan kurenton kaj ekde januaro 1991 mi povas denove libere movi la kapon kaj estas tute sendolora.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning