Saniĝo je migrenoj, dorsdoloroj de jardekoj post du kazoj de vundo al intervertebraj diskoj (lumba iskiatalgio), kronikaj doloroj en la ŝultroj, sindromo de karpa tunelo en la dekstra mano, kaj fibromialgio

Lilian Johannson (65-jara), Rimini, Italio

Lilian Johannson (65-jara), Rimini, ItalioEstus longa rakonto, se mi detale priskribus ĉiujn ŝarĝojn, el kiuj kelkaj akompanis min dum jardekoj, antaŭ ol mi fine estis liberigita en mirinda maniero per akcepto de la Heilstrom.

Migrenoj

Estis migrensimilaj kapdoloroj, kiuj turmentis min ekde la komenco de la 1980-aj jaroj. Du- ĝis trifoje monate atakis min la kapdoloroj kune kun severa naŭzosento. Mi ne povis elteni lumon. Ofte miaj laborkolegoj devis akompani min hejmen de la laborloko, kie mi tiam devis resti foje du, tri, eĉ kvar tagojn enlite – en mallumo kaj en plena silento. Mi prenis diversajn medikamentojn, ekzemple sinflex kaj magnecyl, sed ili, malgraŭ dozo de kvar aŭ kvin tablojdoj tage donis nur mildiĝon sed ne ĉeson de la doloroj.

Iskiatalgio

Sed tio ne estis ĉio. Dek jarojn poste estiĝis kreskantaj doloroj en mia dekstra kruro. Traktado per varmo ne helpis, male, la doloroj plimalboniĝis. Krome estis sensenteco en la piedo, kaj mi povis movi nur lamante. Mia kuracisto diagnozis vertebran hernion. Oni operaciis min, sed la doloro revenis mallonge post la operacio. Mi provis ĉion eblan: plej diversajn medikamentojn, elektroterapion, gimnastikon, laserterapion, akupunkturon kaj masaĝojn. Sed mi povis eĉ ne sidi aŭ kliniĝi, nur penante mi povis ellitiĝi. Dua operacio en 1996 donis mildiĝon, sed la doloroj grandparte daŭris konstante. Krome, post la nova operacio mia dorso estis ĉiam rigida.

Kronikaj ŝultrodoloroj

En 1991 aldoniĝis doloroj en la kolaj vertebroj kaj severaj ŝultrodoloroj. Unue suferis la maldekstra kaj poste la dekstra ŝultro. Mia kuracisto parolis pri inflamo en la regiono de ambaŭ ŝultroj (periartrito). Kontraŭdoloraj medikamentoj ne helpis, mi pasigis tutajn noktojn sen dormo. Injektoj donis mildiĝon, sed la aĉa stato ne permesis al mi ripozi.

Sindromo de karpa tunelo

Sed ne limiĝis je nur tiuj doloroj. Baldaŭ ekestis doloroj kaj kreskanta sensenteco en la dekstra mano, estis aparte malbone nokte. Mia tuŝsento malaperis. Sekve mi ne povis firme teni ion, eĉ ne la kafotason matene. Dum la tago la tuŝsento malrapide revenis, sed en la posta nokto la konstanta doloro reaperis. Mi ne plu povis ĝuste preni per la dekstra mano, kaj fajna laboro, ekzemple kudrado, ne plu eblis al mi. Elektromiografio montris mallarĝiĝon de la nerva sistemo en la pojno. Mia neŭrologo diagnozis sindromon de karpa tunelo.

Fibromialgio

Fine – mi ne povas doni la ekzaktan tempon – estiĝis doloroj en la muskoloj kaj molaj histoj de mia korpo. Ili ĉiam disvastiĝante efikis sur aliaj korpopartoj. Ekzemple ĉe la femuroj mi sentis, kvazaŭ oni almetus al la haŭto brulantan alumeton. La diagnozo estis fibromialgio.

Mia tuta humoro atingis nadiron; mi ne plu vidis elirejon. Apenaŭ dorminte dum kelkaj jaroj, mi estis laca kaj plene elĉerpita. Nenombreblaj estis la iroj al specialistoj-kuracistoj en diversaj urboj. Mi serĉis helpon ĉe saniganto, kaj poste aplikis ankaŭ ĥiropraktikon kaj movsentan terapion. Foje mi spertis efemeran pliboniĝon, foje ne. Mi estis tiel senkuraĝigita, ke mi ne plu ekzakte plenumis la kuracistajn instrukciojn. Mi komencis kapitulaci al la suferado kaj kredi, ke mi devas vivi kun tio, sen espero pri vivo sen doloroj. Mi tre timis.

Kontakto kun la instruo de Bruno Gröning

Tiam venis la jaro 1999. Ĉe konferenco en Bellaria mi aŭdis pri raportoj pri sanigoj sur spirita vojo per la instruo de Bruno Gröning. Sed pro multaj duboj mi ne iris al la Amikaro antaŭ 2000, kaj tiam mi komencis regule akcepti la Heilstrom kaj ĉeesti la komunumajn kunsidojn. Mi baldaŭ komprenis, ke malgraŭ tiom da doloroj la konstantaj duboj obstaklis mian aliron al tiu vojo al saniĝo.

Per ĉeestado ĉe komunumaj kunsidoj kaj regula akcepto de la Heilstrom mi ekkonsciis, ke mi devas kredi je mia saniĝo kaj ke mi ne postulu saniĝon. Pense mi transdonis ĉiujn problemojn al Bruno Gröning. Post tio ĉio pliboniĝis.

Oni devas kredi

Kelkajn monatojn poste, en aprilo 2002, ĉiuj doloroj de la spino malaperis. Mi loĝas nun sur monteto, kie ofte kuŝas neĝo vintre, kaj mi povas – estas kvazaŭ miraklo – mi povas forŝoveli neĝon same kiel mi tion faris, kiam mi ankoraŭ loĝis en Svedio. Neniam plu la doloroj revenis.

La penetra doloro en la ŝultroj iom post iom mildiĝis kaj tute malaperis en somero de 2002. Nun mi sentas, ke miaj ŝultroj estas liberigitaj, kaj mi libere movas la brakojn, la maldekstran same kiel la dekstran. Mi povas sola nun vesti kaj kombi min, kaj fine spertas la ĝojon povi trankvile tradormi la nokton.

Ankaŭ la dekstra mano estas refoje normala ekde 2002. Mi ne devis submetiĝi al operacio pro la sindromo de karpa tunelo. Mi povas ree senprobleme teni mane kafotason aŭ ion ajn kaj senerare kudradi. Krome mi povas refoje ĝuste ludi kun mia plej kara eta nepino kaj teni ŝin enbrake, kio ne eblis al mi antaŭe, eĉ kiam ŝi estis nove naskita.

Dum 2003 – mi ne povas diri la ekzaktan momenton – malaperis la migrenoj kun ĉiaj simptomoj, ekzemple vomado kaj troa lumsentemo. Ankaŭ la turmentaj doloroj en la muskoloj kaj molaj histoj komplete malaperis dum 2003.

La deprimiĝo, kiu iam tenadis min, estas nur malbona memoraĵo. Mi min sentas forta kaj ne plu timas la morgaŭan tagon. Mi estas feliĉa kaj tre dankema al Dio, ke Li permesis al mi ekkoni la instruon de Bruno Gröning kaj mi estas dankema al Li, ke Li donacis al mi saniĝojn.

Kuracista komentaro:

Ĉi tie temas pri multaj kronikaj dolordonaj malsanoj. Kronikaj dorsdoloroj, kiuj daŭris jardekojn, Ekigitaj de du akcidentoj ĉe intervertebraj hernioj en la lumba spino. Doloroj, kiujn du operacioj povis nur mildigi. Kronika inflamo en la ŝultroregiono, tipa sindromo de karpa tunelo, konfirmita neŭrologie, severa migreno, kaj fine plenskala fibromialgio.

El kuracista vidpunkto neniu saniĝo estus ĉi-kaze ebla. La konstanta liberiĝo je la kronikaj suferoj post konscia akcepto de la Heilstrom estas por mi, kiel kuracisto, tre impona kaj konvinka.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning