Sanigxoj de gangliono

Saniĝo je ganglio

Sinjoro J. R. F. (37), Lüneburg (Germanio )

Dum 2 jaroj mi suferis pro cxirkaux 1cm granda igxinta ganglio cxe mia dekstra mano tage kaj nokte de cxiam pli fortaj doloroj, kiuj tute endangxerigis mian ekziston kiel muzikisto kaj pianoinstruisto. Neuxroterapiaj kaj psikoterapiaj kuracadoj, magneta terapio kaj ankaux rejkio nur mallonge haltigis la kreskon de la ganglio. Operacio sxajnis neevitebla, sed mi ne estis preta por tio. Oni ja diris al mi, ke operacie forigitaj ganglioj ofte denove kreskas.

3 monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en novembro 1992, mi ricevis la plenan sanigxon, kiu gxis hodiaux dauxras: La ganglio plene malaperis, kaj mi povas denove senprobleme ludi pianon.

Saniĝo je ganglio

Sinjorino V. S. (40), Heiligenroth (Germanio )

Dum cxirkaux 5 jaroj mi suferis de dolora ganglio cxe la maldekstra dikfingro proksime al la manartiko. Mia kuracisto diris, ke oni devas gxin operacie forigi. Sed tion mi ne volis.

Post kelkaj semajnoj post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en junio 1988, post mi dum certa tempo tute ne plu atentis la ganglion, mi subite sentis fortan doloron en la mano, kaj post malmultaj horoj mi konstatis, ke la ganglio malaperis.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning