Saniĝo je kronika sindromo de laceco (ME, mialgia encefalomjelito)

M. Koekkoek, Prinsenland (Nederlando)

M. Koekkoek, Prinsenland (Niederlande)Antaŭ ol mi malsaniĝis, mi estis tre aktiva. Daŭre mia kalendaro de eventoj estis plena. La intensa laboro plenumis min, mi estis feliĉa kaj havis pozitivan sintenon. En marto 1994 mia familia kuracisto diagnozis febron de la glandoj (Pfeiffer). Mi estis daŭre lacega kaj multe dormis, sed poste mi ne estis ripozinta. Mian plentempan laboron kiel instruistino mi devis ĉesigi, kaj du monatojn poste oni klasifikis min nelaboripova.

Dum bonaj tagoj mi ellitiĝis ĉ. la 11-a horo kaj poste televidis. Miajn hobiojn, ekzemple manfaritaĵojn kaj legadon, mi ne plu povis ekzerci. Je la 13-a horo mi plejofte ree enlitiĝis kaj dormis ĝis la vespermanĝo, kaj post tio mi refoje ekkuŝis. Ne plu eblis promeni, ĉar post 50 metroj mi estis tute elĉerpita. Miaj kruroj sentiĝis senfortaj. Mi ne povis longe stari, kaj foje miaj kruroj simple kolapsis. Mi havis dolorojn de la kolo, kaj do ne povis teni mian kapon vertikale. Miaj okuloj doloris kaj mi sentis premon en la okulkavoj. Dum legado mi ne povis fiksi miajn okulojn sur unu lokon. Dum konversacioj mi spertis interrompon de la kapablo trovi vortojn. Foje mi havis altan febron kun forta ŝvitado kaj vomado. La dommastrumaj taskoj kaj butikumado estis farataj de mia edzo, miaj gepatroj, kaj domservistino. Mia societa vivo venis al halto. Eĉ telefonkonversacioj elĉerpis min.

Mi ne akceptis tion kaj luktis pluen

Ekde novembro 1994 mi penis labori por unu horo du tagojn de la semajno. Intertempe internulo diagnozis kronikan sindromon de laceco. Li diris, ke tio ne estas sanigebla kaj ke mi devas vivi kun ĝi. Li nomis ĝin fortan specon de ME kaj rekomendis al mi serĉi helpon inter alternativaj medicinoj. Mi ne akceptis tion, luktis pluen, kaj pliigis la labortempon ĝis oktobro 1995 lauxgrada ĝis tri posttagmezoj semajne. Sed kiam mi iris hejmen post la laboro, mi estis ĉiam plene elĉerpita. Post severa refalo mi estis ĝis marto 1997 ligita al la domo. Ĉiuj jam nomitaj simptomoj revenis plenforte. Tiutempe mi serĉis helpon ĉe kuracisto pri bioresonanco kaj energiterapiisto. Ankaŭ ili ne povis sanigi min, sed mi lernis ekspluati la forton de pozitiva pensado. Tio plibonigis mian staton iomete, kaj ekde marto 1997 mi povis per tre malgrandaj paŝoj reiri en la laborprocezon, sed mi ĉiam bezonis ripoztagon inter miaj labortagoj, ĉar alikaze la simptomoj revenis en plena severeco.

Mi firme restis ĉe unu penso: se mi povas plulabori, mi venkos la malsanon. Do mi luktis pluen. Plua refalo en novembro 2007 metis finon al miaj bonaj intencoj. La ĉefkuracisto malpermesis al mi iri al laboro. Nur por matenmanĝi mi forlasis la liton. Mia edzo prizorgis la du infanojn kaj faris ĉion alian.

Mi apartigis min pense for de la malsano kaj mi min sentis pli bone

En januaro 2008 telefonis min la patrino de lerneja amikino. Ŝi rakontis al mi telefone pri la instruo de Bruno Gröning. Mi sciis, ke malgraŭ mia volo mi sola estis tro malforta por venki la malsanon. Do mi fidis esperoplene Dion kaj Brunon Gröning. Mi apartigis min pense for de la malsano. Ekde tiu momento mi min sentis pli bone. En aprilo mi ĉeestis mian unuan komunuman kunsidon. Tiam la afero evoluis tre rapide. Per la ĉiutaga akcepto de la Heilstrom la eterna supren-subeno de mia sanstato tiel ŝanĝiĝis, ke la suproj daŭris pli longe kaj la suboj malpli. En julio 2008 mi povis jam labori refoje tagon kaj duonon, kaj ekde septembro ĉiuj limigoj malaperis. Ekde tiam mi estas sana, ne plu elĉerpita, kaj matene ripozinta. Mi refoje mem butikumas, kuiras manĝojn, prizorgas la infanojn, kaj povas ree fari manlaboraĵojn kaj legi. Ĉiaj doloroj estas for, kaj mi povas refoje bone koncentriĝi. Mi havas refoje societan vivon, biciklas, kaj ĝuas la vivon. Mi sentas min pli bone ol iam ajn antaŭe. Mi estas dankema al Dio kaj Bruno Gröning pro la saniĝo.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning