Saniĝo je parkinsona sindromo, divertikulozo, kaj sonado en oreloj

Maria Schoppenhauer (81-jara), Germanio

Maria Schoppenhauer (81-jara), GermanioEn aprilo 2000 mi eksciis per artikolo en la magazino Das neue Blatt pri Bruno Gröning kaj mi estis enkondukita en lian instruon komence de majo. Mi tuj perceptis la Heilstrom kaj spontane mia tremado ĉesis. Krome la muskoldoloroj kaj la konstanta doloro de la dorso tuj malaperis, kaj post tiuj multaj jaroj mi povis ree dormi sen doloroj. Ĝis hodiaŭ mi povas libere moviĝi. Ankaŭ la fajnmotoraj nervoj bone funkciis, eĉ dum kudrado.

Nova vivo!

Por mi komenciĝis nova vivo. Sen bastono mi povas hodiaŭ longe promeni. Mi eĉ kuraĝis post paŭzo de 20 jaroj bicikli. Mi spertis feriadon en aŭgusto 2000 kun geamikoj en Filmoos/Aŭstrio kaj ĉiutage senprobleme migradis. Mian dommastrumadon mi ree povas fari sen helpo de aliaj. Post la enkondukiĝo mi ne plu bezonas figojn aŭ sekigitajn prunojn, mi povas flankenmeti laktozan siropon kaj dietaĵojn. Mia digestado estas bona, foje eĉ du fojojn tage.

Mi foriris de la enkondukiĝo sen doloroj. Mi ne povis kompreni, ke post tiom da jaroj mi estas sendolora, kaj tia mi restas ĝis hodiaŭ.

Spontane sanigita!

Sube estas prezentite en ekzempla maniero kiajn helpojn kaj saniĝojn mi rajtis sperti:

Post operacio en 1951 je galveziko necesis rigora dieto; alikaze kolikaj stomakdoloroj kaj vomado venis. Ses monatojn post la enkondukiĝo mi estis konstante sen ŝarĝoj. Post jardekoj da malsano mi povas hodiaŭ refoje manĝi legumenacojn kaj grashavajn manĝaĵojn.

Ekde 1970 mi printempe devis daŭre terni kaj havis larmojn en la okuloj. Testo pri alergioj montris, ke mi reagas al poleno, doma polvo, ŝimo kaj aliaj alergivekaj substancoj. Ekde printempo de 2001 mi povas refoje ĝui la printempan naturon.

Ekde 1983 mi suferadis pro vertiĝo. Ofte mi falis, kaj ĉe severaj atakoj mi devis resti 1-2 tagojn enlite. Infuzterapioj donis nur malgrandan pliboniĝon. Fine mi suferis malfortan daŭran vertiĝon. Mia kuracisto diagnozis malregulecon de la sangocirkulado. Mi povis dommastrumadi kaj grimpi sur ŝtuparojn nur per ekstera helpo. En la lastaj jaroj mi ne plu eliris el la domo kaj vivis kun konstanta timo, ke mi falos. 10 monatojn post la enkondukiĝo en la instruon de Bruno Gröning mi estis tute libera je la konstanta vertiĝo.

Malsana jam infanaĝe

Ekde mia infanaĝo mi suferis pro konstipiĝo. Mi fekis nur unu fojon en 3-4 tagoj, kaj havis stomakdolorojn kaj daŭran senton de troa satado. Ekzameno de la intestoj en 1995 montris divertikulozon (sakformajn ŝvelaĵojn de la rektumo) kaj miskreskaĵojn. Oni preskribis laktozan siropon, neniun rafinitan farunon aŭ sukeron, nur malmulte da salo. Dum la tuta vivo mi devis manĝi kilogramojn da figoj kaj sekigitajn prunojn por povi feki. Hodiaŭ ĉio estas en plej bona ordo.

Neniu kuracisto povis helpi

Kiam en 1972 mi transprenis, en mia profesio kiel flegistino, administradon de psiĥiatria sekcio, mi konstatis, ke mi ne plu kapablas levi la krize malsanajn homojn. Mi havis fortajn dorsdolorojn, aparte en la regiono de la kolaj kaj lumbaj vertebroj. En 1983 oni diagnozis hernion de intervertebra disketo. Operacio donis pliboniĝon, sed baldaŭ la doloroj iĝis refoje eĉ pli malbonaj. Estis konstanta doloro en la regiono de la lumba kaj kola spino, kiu iĝis aparte forta ĉe streso. Mi elprovis la tutan gamon da terapioj; ofte helpis min nur portado de kolapogilo kaj korseto por la spino. Intertempe mi frue emeritiĝis 57-jara kaj ne plu povis dommastrumi. Mi glutis kontraŭdolorigilojn, ekzemple tramal, kaj por marŝi mi bezonis unu aŭ du apogbastonojn. Ortopediisto diris al mi post ekzameno, ke mi ne plu devas reveni, ĉar li ne povas min helpi. Hodiaŭ mi estas sana.

Tage-nokte doloroj

Tiam mia dekstra brako kaj dekstra kruro komencis daŭre tremi. Kiam la tremado komenciĝis ankaŭ en la maldekstra brako en majo 1995, mi iris al neŭrologo, kiu diagnozis la sindromon de Parkinson. Li preskribis al mi madopar-tablojdojn, kiujn mi devis gluti ĝis sesope unu fojon tage. Komence tio donis ioman pliboniĝon, sed poste la afero refoje malboniĝis. Fine de 1999 aldoniĝis tre doloraj malmoliĝoj de la muskoloj. Mi havis tiam neniam ĉesantajn dolorojn, tage kaj nokte. Nokte estis aparte malbone. Pere de fortaj kontraŭdoloraĵoj mi sukcesis dormi, sed nur malmultajn horojn. La konstantaj doloroj preskaŭ frenezigis min. Dommastrumado iĝis neebla; mi plene dependis de mia edzo.

En 1983 konstanta doloro en ambaŭ ŝultroj ekŝarĝis min. Tio iĝis kronika, kaj ĉia moviĝo de la ŝultroj estis tre dolora, kaj eblis levi la brakojn nur ĝisŝultren. Per kontraŭdolorigiloj mi povis iom elteni tion. Operacio ne donis helpon. Du tagojn post enkondukiĝo en la instruon de Bruno Gröning mi estis komplete libera je doloroj kaj povis ree libere movi la brakojn. Eĉ iom peza korpa laboro estas refoje ebla.

Ekde 1994 mi aŭdis sonojn per la dekstra orelo kaj en 1995 konstantan bruadon per la maldekstra orelo. La kuracista diagnozo estis sonorado en la oreloj. Post la enkondukiĝo en la instruon de Bruno Gröning mi spertis spontanan saniĝon je la turmentaj orelsonoj kaj la konstanta bruado.

Ekde 1996 min turmentis ruĝa ekzemo sur ambaŭ kruroj, ligita kun tre forta jukemo. Mi ofte gratis min ĝis sangofluo kaj nokte apenaŭ povis dormi. La familia kuracisto diagnozis ekzemon kaj donis al mi kortizon-ungventon, sed ne estis pliboniĝo. Per urinhava ungvento mi spertis mallongan pliboniĝon. Per la enkondukiĝo en la instruon de Bruno Gröning mi spertis spontanan liberiĝon je la jukemo, kaj unu monaton poste ankaŭ la ekzemo malaperis.

Aliaj helpoj kaj saniĝoj

Krome mi povus raporti pri tre ĝena inflamo de la pankreato, ekde 1951; pri akutaj misfunkcioj de la sangocirkulado ekde 1969, aŭ pri la brustangino – kiuj estas hodiaŭ aferoj de la pasintaĵo. Mi povus raporti pri operacio je katarakto kaj la poste ĉiam sekaj okuloj, pri la alta sangopremo kaj malforto de la veziko post la uterektomio en 1973. Ankaŭ tiurilate mi spertis en ĉiuj kazoj saniĝon. Eĉ la multjara tremado dum subengrimpado de ŝtuparoj kaj la timo iri sola en mallumo, ĉar mi ĉiam ekŝanceliĝis, malaperis. Kion mi diru prie? Se tiu ĉi raporto helpas ĉiujn, kiuj ankoraŭ dubas, ke Dio estas la plej granda kuracisto, kiuj ankoraŭ ne kuraĝis fakte liberigi sin je malsano – se ĝi helpas ilin atingi saniĝon, tio estas por mi – krom la feliĉo pri la propra saniĝo – la plej granda ĝojo.

Kuracista komentaro:

Naŭ kronikaj malsanoj malaperas grandparte spontane post enkonduko en la instruon de Bruno Gröning. En ĉiuj kazoj oni devintus kalkuli el kuracista vidpunkto je vivolonga restado de la problemoj pro la jardeka daŭrado de la ŝarĝoj kaj la granda aĝo de s-ino Schoppenhauer. La spontana malkresko en tempa rilato kun la enkondukiĝo en la instruon de Bruno Gröning estas klare atribuenda al la efiko de Heilstrom. Kion tio signifas por homo, kiu jaron post jaro devis vivi sen espero je saniĝo de la turmentaj efikoj de siaj ŝarĝoj, ne povas esti esprimita per vortoj. El kuracista vidpunkto mi povas nur ĉi-kaze paroli pri miraklo.
Med. d-ro H. H., Berlino

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning