Sanigxoj de paralizoj

Saniĝo je damaĝon cxe cxiuj kvar membroj pro cerba difekto en beba agxo

Sinjorino E. W. (52), Nordenham (Germanio )

Mia filino S. (26) estis handikapita pro cerba difekto ekde la beba agxo. Ligite al tio estis paralizoj cxe cxiuj kvar membroj, kiuj dekstre estis pli fortaj ol maldekstre. Iri sxi povis nur sur la antauxpiedoj, kiuj estis turnitaj internen, la manoj estis senfortaj kaj la fingroj kaj la manartikoj estis plene trostrecxeblaj. Krome sxi suferis de dekstre akcentita spasmo, ofte mi devis liberigi sxiajn fingrojn, kiam sxi volis trancxi panon aux kiam dum entrajnigxo sxi tenis sin cxe tenilo. La fajna movebleco estis tiel forte perturbita, ke sxi ecx ne povis fermi la butonojn de sia jako. Ofte okazis parta elartikigxo (kuracista diagnozo: subluksacio cxe saltanta kokso), sxian dekstran kruron sxi povis movi nur limigite kaj la brakojn sxi ne povis levi super la kapon. Pro ronda dorso, kiu formigxadis, sxia irmaniero estis klinita antauxen. Kuracgimnastiko, sanigopedagoga kaj invalida gimnastiko donis tiukaze nur etajn sukcesojn. La piedmisformajxoj (fortaj transversaj kaj plat-piedoj ambauxflanke) postulis eksterordinare largxajn sxuojn.

En novembro 1989 mi eksciis pri Amikaro Bruno Gröning. Jam post kelkaj tagoj sxi povis denove uzi sxiajn manojn normale, ili ne plu estis tiel senfortaj kaj ne plu superstrecxeblaj. La paralizoj cxe la brakoj kaj kruroj simple malaperis, sxi povas denove levi la brakojn super la kapon kaj ankaux la krurojn denove normale uzi. Ne plu ekzistas spasmo, sxi povas senzorge firme mankapti, ne plu aperas konvulsio. Ecx dum granda klinigxo la kokso ne plu elartikigxas. Ankaux la piedaj misformajxoj malaperis, sxi povas iri ecx per vakeraj botoj kaj ne plu bezonas specialajn sxuojn. La ronda dorso rektigxis. Post duona jaro sxi eklernis la kvar bazajn kalkulspecojn. Cxe la postekzamenoj pluraj fakkuracistoj ne plu povis konstati la gravan korpan handikapon. Mi dankas tutelkore.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning