Sanigxoj de handikapoj post operacio

Saniĝo je paralizaj fenomenoj post operacio de ingvena rompo

Sinjorino L. T. (59), Meschede (Germanio )

Antaux 21 jaroj mi farigis operacion pro ingventa rompo. Post tio mia dekstra kruro falis eksteren, kiam mi sidis aux kusxis kaj ne apogis gxin. Pro tio mi ricevis tre malagrablan obtuzan doloron en la ingvena regiono gxis la ventro.

En printempo 1988 mi venis al Amikaro Bruno Gröning. En julio 1988 mi rimarkis, ke mia kruro estis denove plene en ordo, kaj tiu stato restas gxis hodiaux.

Saniĝo je neelteneblo de graso post forigo de la gala veziko

Sinjorino I. H. (63), Bebra (Germanio )

En la jaro 1959 dum operacio estis forigita mia galveziko, kiu estis plena de sxtonoj. Galajn kolikojn mi poste ne plu ricevis. Sed post kiam mi man-gxis malfacile digesteblajn mangxajxojn, kiaj legumenacoj, brasiko, mangxajxoj frititaj en graso aux preparitaj kun lardo kaj cepoj, mi cxiam havis senton de pleneco kaj dolorojn en la supra ventro. La doloroj elradiis gxis la dorso. Pro tio mi mangxis diete.

Ekde la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en 1986 mi rimarkis, ke la mangxajxon mi pli bone eltenis. Post cxirkaux 1 jaro mi povis mangxi denove cxion sen perturboj, ecx grasajxojn.

Saniĝo je neelteneblo de graso post forigo de la gala veziko

Sinjorino S. D. (64), Bielefeld (Germanio )

Tri jarojn post operacio pro la galo en 1967 komencigxis cxe mi, post la mangxado de certaj nutrajxoj, denove la samaj kolikecaj doloroj en la supra ventro, kapdoloroj kaj nauxzo, kiujn mi havis en la antauxa tempo. Sekve de tio mi - gxis 1981 vivante ankoraux en Pollando - ofte devis venigi la kuraciston pri urgxaj aferoj. Nur per la preno de medikamentoj (Enadin, poste Oragallin-S) post cxiu mangxado mi povis elteni.

Cxirkaux du semajnojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en decembro 1990 de mia forta malsatosento mi lasis min logi al mangxado dejxus bakita, varma pomkuko. Kvankam mi ne prenis medikamentojn, mi tiam unuafoje post 22 jaroj poste ne havis perturbojn. Ekde tiam mi povas mangxi denove cxion sen preno de medikamentoj.

Saniĝo je hauxttransplantado (malfacilajxoj cxe surkresko sur la hauxto)

Sinjorino A. F. (61), Eupen (Belgio )

En decembro 1987 mi ricevis per bolanta fritgraso gravan brulvundon cxe la maldekstra pieda dorso, kiu kauxzis plej fortajn dolorojn. En la malsanulejo oni faris hauxttransplantadon de la femuro al la piedo. Poste mi ricevis dum multaj semajnoj bandagxojn, ungventojn kaj medikamentojn kaj povis iri nur per lambastono. Ekde somero 1988 aperis cxiam denove forta jukemo cxe la maldekstra piedo, tiel ke mi ofte gratis min gxissange. Kun la tempo la hauxto kuntirigxis kaj estis plene krustigxinta. Pro la konstantaj doloroj oni konsilis al mi pluan transplantadon.

Sed tio ne okazis, cxar cxirkaux 3 monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en septembro 1990, mi ricevis la plenan sanigxon. La hauxto cxe mia maldekstra piedo estas denove supla, ne plu jukas kaj la doloroj malaperis.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning