Sanigxoj de handikapoj post frostigxo

Saniĝo je kruraj doloroj, ambauxflankaj

Sinjorino E. K. (62), Kolonjo (Germanio )

Dum la fugxado en vintro 1945 mi ricevis frostigxon en ambaux kruroj. Ekde tiu tempopunkto mi suferis de fortaj doloroj, ankaux nokte. La doloroj elradiis gxis la piedfingroj kaj ankaux gxis la koksoj. La kruroj estis de la maleoloj gxis la genuoj vundaj, sxvelintaj kaj rugxigxintaj. Mi ne plu povis bone iri, cxar mi havis senton de senforteco, kvazaux ne plu estus vivo en la kruroj. La ungventoj preskribitaj de kuracisto donis nur etan mildigxon.

Post la enkonduka prelego, fine de aprilo 1991, mi estis sendolora kaj estas tia gxis hodiaux. La kruroj estas malpezaj kaj mi povas tradormi sen doloroj.

Saniĝo je doloroj en la manoj, ambauxflanke

Sinjoro K. H. (31), Schmallenberg (Germanio )

Frostigxo de miaj manoj, kiun mi akiris dum armea ekzercado, malhelpis min dum 7 jaroj. Dum malvarmo aperis pikantaj doloroj en la mandorsoj, kiuj tirigxis gxis la manartikoj kaj malhelpis al mi firme teni ion.

Dum la unua vintro post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, dum du tagoj aperis la reguligxodoloroj kaj sxvelajxo de la dikfingro tiel intense, ke mi, forgxisto, ne plu povis labori. Kelkajn monatojn poste dum minustemperaturo mi biciklis dum du horoj kaj survoje mi rimarkis, ke mi forgesis miajn gantojn. Sed la doloroj, kiujn mi timis, ne aperis. Gxis hodiaux mi restas sendolora.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning