Saniĝo je alkoholdependeco kaj deprimiĝoj

John Leiker (54-jara), Buffalo (Usono)

J. L. (54), Buffalo (USA)

Mallonge post mia 18-a naskiĝtago mi ektrinkis bieron kaj brandon. Ĉiutage de lundo ĝis dimanĉo mi trinkis 12 ĝis 17 bierglasojn. Estis tiutempe normale por mi veni hejmen postlabore, ŝanĝi la vestojn, iri al mia konstanta drinkejo, kaj resti tie ĝis 3h matene, tiam ekstari je 7h kaj ĉiufoje kun terura postebrio iri al la laboro. Tiam mi aktivis en la konstrumetio. Tio okazas tagon post tago. Ĝi iĝis la ŝablono de mia vivo. Hodiaŭ mi ne povas imagi, kiel mi povis pretervivi 35 jarojn da tioma alkoholkonsumo.

Mi volis meti finon al tiu ĉi vivo

En 1972 mi edziĝis kaj tiu vivoligo daŭris ok jarojn. Hodiaŭ mi povas memori, kiom da fojoj mi iris hejmen je 23h kaj malvarma vespermanĝo atendis min. Mia geedzeco suferis pro tio kaj fine fiaskis. Mi ekkonsciis, ke mi ne amas min mem. Mia vivo estis tiutempe eroziata de kolero kaj senespero kaj ofte mi havis la deziron meti finon al tiu ĉi vivo.

Post la disiĝo kaj divorco de mia edzino (1982) ekis severa deprimiĝo, kiu ĵetis ombron sur ĉion en mia vivo. La jarojn markis turmenta malfeliĉo, senespero, kaj despero. Mi faris suicidprovon, injektinte min per veneno post nerva kolapso. Ekde tiam estis grandaj breĉoj en mia memorpovo. Sekvis dua suicidprovo. Tiam mi pensis pri miaj infanoj. Mi estas senedzina patro kaj nur la amo al mia filo kaj mia filino tenadis min vivanta. Tiel mi pluenvivis, akompanate ĉiutage de la turmenta interna mizero kaj alkoholo.

Mi petis internan pacon

Mi estis enkondukita en januaro 2004 en la instruon de Bruno Gröning pere de amiko. Li montris al mi, kiel oni faras Einstellen por ricevi Heilstrom, kaj diris, ke per tio jam okazis multaj saniĝoj.

Kiam mi dormis en la sekvanta nokto, min plenumis ankoraŭ la amareco de la vivo, kolero, kaj senespero. Dum tiu nokto mi petis la unuan fojon pri la interna paco, kiun mi iam konis. Mi havis la senton, ke mi devas fordoni la tutan koleron. Tiam mi ankoraŭ ne estis preta; mi bezonis ses monatojn, antaŭ ol mi kapablis liberigi.

En la unuaj du monatoj post mia enkondukiĝo en la instruon de Bruno Gröning nenio okazis. MI ne faris Einstellen por ricevi la Heilstrom kaj daŭrigis mian antaŭan vivmanieron. Tiu sama amiko invitis min ĉeesti la edziniĝon de sia sola filino. Mi ne iris al la geedziĝo. Mi estis trinkinta la tutan tagon. Oni diris malmulton pri tio, ke mi ne aperis ĉe la granda evento. Sed mi sciis, ke mi ofendis lin, tute same kiel mi ofendis aliajn homojn en pasintaj tempoj. Eĉ pli fortaj konsciencpikoj kaj kulposentoj ekposedis min, kaj mi memoras, ke mi diris: „Bonvolu, Dio, lasu min morti! Al mi sufiĉas!“

La miraklo okazis

Poste tiu sama amiko petis min partopreni en konferenco de la Bruno-Gröning-Amikaro en aprilo 2004 en Detrojto. Fakte mi ne volis iri tien, sed mi vidis sur lia vizaĝo esperon pri mi, ke helpo kaj saniĝo povus veni al mi sur tiu vojo. Mi veturis tien pro la kulposentoj pro la malĉeesto ĉe la geedziĝfesto de lia filino kaj pro nia amikeco. Mi atendis tie nenion por mi. Mi estis ĉe la konferenco du tagojn kaj forveturis unu tagon frue. Mi simple ne kredis tion, kion mi aŭdis tie.

Dum la konferenco mi ne trinkis alkoholon. La merkredon de la posta semajno mi konstatis, ke dum kvin sinsekvaj tagoj mi trinkis eĉ ne unu bieron. Ne nur tio: mi krome rimarkis, ke dum tiuj tagoj mi pensis eĉ ne unu fojon pri biertrinkado. La miraklo okazis, kaj mi konas neniun alian vorton por esprimi la forton de tiu sperto.

Ekde tiam la deziro trinki alkoholon estas forprenita de mi. Neniuj ĉesigproblemoj aperis. 35 jaroj da alkoholdependeco finiĝis ene de tri tagoj. Mi sentas, ke mi iĝis alia homo, kaj ja tia mi estas.

Post la konferenco mi komencis regule fari Einstellen por ricevi Heilstrom. Iun oktobran matenon mi faris kelkajn videoludojn. Mi sentis, ke ege potenca forto supreniĝas de miaj piedoj ĝis mia kolo. Tiumomente mi sentis, ke io okazos. Nesolvitaj problemoj, kiuj turmentis min dum multaj jaroj, iĝis interne plene klaraj al mi. Mia tuta esto estis glutita kaj misformita de tiuj problemoj. Mi konstatis, ke ĉiu temo havas alian flankon. Pecon post peco la ŝarĝo de mia tuta vivo estis forprenita de mi. Mi sentis malpezecon kiel neniam antaŭe kaj mi sentis, ke mi estas refoje mi. Mi komencis laŭte ridegi, el la abdomeno, kion mi dum longa tempo ne faris. Ridado tiel kompleta, ke ĝi kunportis senton de libereco. Ekde tiam la deprimiĝo malaperis. Senespero kaj timo cedis al ĝojo, ĝojo kaj dankemo, ke mi vivas.

Psiĥologa opinio:

La raporto impone priskribas la kronikan malsanon de s-ro L. Pro la ĉiutaga alkoholkonsumo (12 ĝis 17 bieroj tage) venas divorco de la unua edzino.Sekvas severa deprimiĝo dum pli ol dudek jaroj kun du suicidprovoj. Nur la du infanoj tenadas al senedzinan patron vivanta.

Post kiam s-ro L. ĉiutage dum pli ol 35 jaroj trinkis grandajn kvantojn da biero, li trafas en januaro 2004 la Bruno-Gröning-Amikaron. Kaj la alkoholdependeco kaj la deprimiĝoj malaperis en la daŭro de kelkaj monatoj. Tiu pozitiva turniĝo en la vivo de s-ro L. ĝis ĉioampleksa saniĝo de la tuta personeco post multjardeka dependeco kontraŭas ĉiuj atendojn.

U. T., dipl. psiĥologo

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning