Saniĝo je dependeco de medikamentaj drogoj

V.S. (61-jara), Berlino, Germanio

V.S. (61-jara), Berlino, GermanioEkde 1966 mi suferis ĉiun trian semajnon je severa migreno. Por almenaŭ iom mildigi la fortajn kapdolorojn kaj resti kiel eble plej laborkapabla, mi konsumis ekde la komenco la kontraŭdolorajn pilolojn neuranidal (kafeinenhavajn). Ĉar en la postaj jaroj la kuracistoj ne povis helpi min malgraŭ multaj aliaj medikamentoj kaj terapioj, mi prenis nur neuranidal. Ĉar mi havis tre stresoplenan vivon, la migrenatakoj venis ĉiam pli ofte; en la 1980-aj jaroj ĉiun duan semajnon, kaj ekde 1990 ĉiun semajnon. Por entute elteni la grandan doloron mi bezonis ĉiam pli da neuridal. Mi vivis konstante timante la venontan atakon. Tial mi komencis preni la pilolojn ankaŭ antaŭ aparte gravaj konsultiĝoj kaj jam ĉe milda malbonfarto en la kapo.

La konsumado kreskas

Sen la piloloj mi neniel povis mastri mian vivon. Sed ĉar neuranidal estis libere aĉetebla, mi povis ĉie akiri provizon de la piloloj. Proksimume en 1990 subite afliktis min malfacilo spiri, kiu kondukis al timoj je sufokiĝo kaj morto. Tiu spirmalfacilo malaperis nur, kiam mi prenis neuranidal. Tio okazis ĉiun duan aŭ trian horon kaj tuj kondukis al ĉiutaga konsumo de ĝis sep piloloj. Unu el miaj kuracistoj konsilis al mi tute komence: „S-ino S., mi rekomendas, ke vi skribu taglibron pri uzado de kontraŭdoloraj aĵoj.“ Tion mi faris, kaj pere de tiuj dokumentoj oni povas facile kalkuli, ke nur en la periodo 1966 ĝis 1995 mi prenis proksimume 25.000 neuranidal-pilolojn.

Rezisto kontraŭ ĉiaj kontraŭdoloraj piloloj

En majo 1995 mi spektis televidan programon pri alternativaj sanigmetodoj, en kiu ankaŭ geamikoj de Bruno Gröning rakontis pri siaj saniĝoj. Inter ili estis ankaŭ saniĝo je migreno daŭrinta tridek jarojn. Poste mi tuj skribis al la donita adreso, kaj estis enkondukita en junio 1995. Tri tagojn post konferenco de la Amikaro en aŭgusto 1995, la postan matenon la spirmalfacilo plene kaj permanente malaperis. Samtempe mi havis interne fortan reziston kontraŭ ĉiuspeca kontraŭdolora pilolo. Ekde tiu tago mi povis elteni eĉ la plej severajn dolorojn ĉiuspecajn sen kontraŭdoloraj piloloj, kio estis absolute ne ebla al mi antaŭe. Ekde 1995.09.01 ĝis hodiaŭ mi ne prenis eĉ unu kontraŭdoloran pilolon.

Kuracista komentaro:

S-ino S. suferis ekde sia dudeka jaro proksimume ĉiun trian semajnon je migrensimilaj kapdoloroj. Ekde la komenco ŝi prenis, por subpremi la dolorojn, la medikamenton neuranidal (aktivaj ingrediencoj: acetilcikla acido, paracetemol, kaj kafeino). Reage al streso kaj pli oftaj migrenatakoj ŝi uzis la medikamenton ĉiam pli ofte, fine ankaŭ pro timo rilate gravajn konsultiĝojn. La dozo kreskis regule ĝis sep piloloj tage kiam ŝi estis 44-jara. Fine aperis simptomoj de spirmalfacilo kaj sentoj de sufokiĝo, kiam ŝi ne prenis la pilolojn dum pluraj horoj. 49-jara ŝi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning kaj regule faris Einstellen dufoje tage. Du monatojn poste la deziro uzi kontraŭdolorajn pilolojn malaperis kaj la severaj fizikaj simptomoj malaperis de unu tago al alia. Tiu libero je konsumado de piloloj daŭras dum dek unu jaroj ĝis hodiaŭ kaj eĉ malgraŭ tio, ke la kapdoloroj pli persistis dum la unuaj jaroj. Tian saniĝon, tian spontanan kaj poste konstantan povon elteni dolorojn sen, ekzemple, apliko de psiĥoterapia kontraŭ-dependeca traktado, oni povas nomi el kuracista vidpunkto eksterordinara.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning