Aktivitäten

Libervola kunlaboro

La agado de amo al proksimuloj

Freiwillige MitarbeitAl Bruno Gröning gravis renkontigi homojn en harmonio. Fojon post fojo li atentigis pri la ordono ami proksimulojn. "Vi sciu, ke vi devas esti kune. Vi amu vian proksimulon kiel vin mem. Jen mia deziro, jen mia volo, ke tio okazu, ke la homoj ree amikigu, kaj do la eblo de helpo estos donita al ciuj."

La plejparto de la homoj venas al la komunumo de Bruno Gröning kiel helposercantaj, pelataj de la deziro resanigi. Sed per la Heilstrom enfluis en ilin ne nur bona sano sed ankau nova vivosento. La koro malfermigas, protektateco, paco, kaj felico trafluas la homojn, kaj nesuspektata amo al la vivo regas ilian emocion. El tiu sento ekestas en multaj sanigintoj la deziro pludoni la nove akiritan felicon. Ili volas helpi en la agado de Bruno Gröning por havigi ankau al aliaj homoj la eblon sanigi kaj interne transformigi.

La agado de Bruno Gröning estas aktiva amo al proksimuloj. Tute same, kiel li neniam prenis monon pro sanigo, ankau hodiau ce la kunlaboro en la Amikaro ne okazas pagado. Cia aktivajo en la Amikaro estas sensalajra. Nur necesaj elspezoj, ekz. por luo de cambro, produktado de dissendado de instrumaterialo, estas repagataj.

Bruno Gröning konstante emfazis, ke Dio estas amo kaj volas efiki per homoj. Veran amon oni ne povas pagi, nek mem akcepti monon, gi estas donaco de la Cielo. Se gi direktas la interhomajn rilatojn, paco sur la Tero estos realigita.

 

Migradsemajnoj

Reen al la naturo

DavosKomencigis meze de la 1980-aj jaroj pro la deziro de kelkaj junaj Bruno-Gröning-geamikoj pasigi komune tempon en la naturo kaj la montoj dum la someraj ferioj. Car Grete Häusler devenis el Austrio kaj mem estis entuziasma montgrimpantino, ne necesis multe da konvinklaboro ce la tiama gvidanto de la Bruno-Gröning-Amikaro. Kaj do en 1987 renkontigis eble 30 au 40 Bruno-Gröning-geamikoj por la unua migradsemajno ce Maria Alm en la provinco Salzburg rande de la "Stona Lago". Oni kune tranoktis en junulgastejo, migradis tage en la montoj, kaj arigis vespere por komunuma kunsido.

La reago estis entuziasmega, kaj do la migradsemajno rapide igis fiksa ero en la jara kalendaro de eventoj de la Amikaro. Ekde 1988 gi okazas en Filzmoos, piede de la monto Bischofsmütze en la austra regiono Dachstein. Sed hodiau ne plu estas nur unusola migradsemajno; intertempe renkontigas ciujare pli ol 3000 geamikoj por pluraj migrad- kaj montgrimp-semajnoj en Filzmoos.

Ankau en aliaj regionoj okazas similaj eventoj. Kun la tutmonda disvastigo de la instruo de Bruno Gröning estigis en ciam pli da landoj la deziro okazigi tiajn migradsemajnojn ankaux en la propra lando. Tial pliigas de jaro al jaro la nombro da landoj, en kiuj oni okazigas migrad-semajnfinojn au –semajnojn, ekzemple en Svislando, Francio, Italio, sed ankau en Hindio, Australio au Usono.

Tiuj aktivajoj estas ligitaj al la konscia pliproksimigo al la naturo lau la intencoj de Bruno Gröning. "Reen al la naturo" kaj "la naturo estas Dio". Enpreni en sin la naturon trankvile kaj kviete proponas mirindan kontraston al la nuntempa event-turismo, kaj kondukas homojn ree pli proksimen al Dio kaj la fontoj de la vivo. En tiu intima kontakto kun la naturo multaj geamikoj spertis ec sanigojn.

 

Konferencoj en la tuta mondo

"Sin bani" en Heilstrom

Foto von der Schweiz-TagungKrom la komunumaj kunsidoj, kies estigon spronis Bruno Gröning, la Bruno-Gröning-geamikoj renkontigas en la tuta mondo ce konferencoj. Lau la regiono, arigas kelkaj dekoj gis multe pli ol 1000 geamikoj kaj faras komune Einstellen por ricevi la dian forton, kiun Bruno Gröning nomis Heilstrom.

Car la fortofluo kaj la fortoricevo por individuoj estas des pli facila, ju pli da homoj estas kune, multaj geamikoj uzas tiun eblon por konatigi, intersangi, auskulti sperto- kaj sukcesraportojn kaj lasi enflui en sin la dian forton.

Ce multaj el tiuj konferencoj geamikoj el diversaj landoj kaj kun diversaj etnaj, kulturaj kaj religioj radikoj renkontigas. Ekzemple, judoj, islamanoj, kaj kristanoj sidas pace unu apud alia kaj okupigas pri la instruo de Bruno Gröning. Au renkontigas kroatoj, bosnianoj, kaj serboj ce konferenco, komune akceptas la Heilstrom kaj kultivas amikecon inter si.

 

Komunumaj  kunsidoj

Fonto de forto por la ciutaga vivo

GE Köln-RathEn la komunumaj kunsidoj la instruo de Bruno Gröning estas pludonata pliprofundigite. La helposercantoj kaj geamikoj do havas sancon praktiki la uzadon de tiu ci nova pensmaniero kaj plifortigi la kredon en si mem. Tiel homo ne nur ricevu bonan sanon, sed ankau konservu gin.

Koni la spiritajn cirkonstancojn por ne refali en malnovan suferon

Kiel gravas la kono de la instruo de Bruno Gröning, la pasintajo montris: Multaj helposercantoj post unufoja renkontigo kun Gröning – ekzemple en Herford au ce Traberhof -- sanigis, sed ne komprenis la spiritan fonon de sanigo. Ili nek estis lernintaj akcepti la Heilstrom nek sciis pri la tiel nomataj doloroj de Regelungen. La forto de pensoj, la gusta sidmaniero, la scio pri bono kaj malbono: ci cio ne estis konata al ili. Kiam okazis Regelungen au ili ekdubis pri la longa dauro de la sanigo, ili estis, sen ekstera helpo, ofte tro malfortaj por kredi je bona sano. Tiel pluraj refalis en sian malnovan suferon. Tiam ili opiniis, ke la sanigoj ne estas longedauraj. Sed kiu konas la instruon de Bruno Gröning kaj komprenas la spiritajn cirkonstancojn, scias, ke estas nur arbitra sekvo de mankanta kredo resp. de scio pri la spiritaj cirkonstancoj. Kiu, ekzemple, ne scias pri la forto de pensoj kaj pluen okupigas pri malsano, povas perdi la sanigon, car li altiras per siaj pensoj ree la malbono, la malsanon.

Do gravas por helposercantoj konatigi kun la instruo de Bruno Gröning dum la komunumaj kunsidoj. Sed krome gravas, ke li akceptu en sin mem en forta grado la Heilstrom – kio sukcesas pro la multobliga efiko de energio en la komunumo.
Bruno Gröning similigis homon al baterio. Per pensado, parolado, kaj agado li daure foruzas energion. Por resti fortoplena li devas samkvante encerpi energion. Tion li povas fari per ciutaga Einstellen kaj per regula ceestado ce komunumaj kunsidoj. En letero al helposercanto Bruno Gröning skribis i.a.: "Komparu vin mem kun baterio [...] per tio [...] ke vi zorgu, ke via korpo estu frese sargita, kiu ciam kapablas kaj kapablos ne nur uzi tiun energion por si mem por resti vivipova, sed krome kiel baterio povas doni energion al aliaj, t.e., al ciuj niaj proksimuloj, al kiuj mankas energio."

Formeti cion negativan

En la komunumaj kunsidoj arigas multaj homoj kun kredantaj pensoj kaj malfermitaj koroj. Tie ili havas la eblon formeti cion negativan sur spirita vojo, malplenigi sian animan ujon. Ili povas akcepti en sin mem multe da bona forto por resti forta en ciutagaj defioj kaj venki la malbonon. Tie la saniga forto estas alprenebla en forta grado. Kaj ju pli da homoj faras Einstellen, des pli granda estas la forto.

Kio gravas ce komunuma kunsido, Bruno Gröning klarigis tiel ci: "Temas ne pri tio, ke oni nur ceestas komunuman kunsidon, sed vere temas pri tio, ke vi restu sur la gusta vojo kaj ke vi devigu vin ne flankenigi de tiu vojo, car cio tia estas bona por vi."

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning