Libroj pri Bruno Gröning

Prezento de malgranda elekto el la Grete- Häusler- eldonejo

en buch revolution medizin 170px

Bruno Gröning – Revolucio en la medicino

Rehabilito de miskomprenito. Kuracista dokumentado de sanigo sur spirita vojo

D-ro M. Kamp

La sanigxoj efektivigitaj de Bruno Gröning ekscitis la emociojn de milionoj en la 1950-aj jaroj. Lia vivovojo finigxis en 1959, sed liaj vortoj „Estas nenio nesanigebla, Dio estas la plej granda kuracisto“ pruvis sian gxustecon gxis hodiaux per kuraciste dokumentitaj sanigxoj. Miloj aktuale spertas helpon kaj sanigxon per lia instruo. La auxtoro – profesia kuracisto – mem kontrolis multajn sanigxojn kaj agnoskas post multjara esplorado de la agado de Bruno Gröning „revolucion en la medicino“.

Specimena teksto en originala formato (30 pagxoj, in English)

Order book online from Grete Häusler Publishing House


en buch die wahrheit 170px“Nur la vero dauxras”

Bruno Gröning kaj lia Amikaro. Referencoj tiutempaj kaj hodiaux

Thomas Eich (eldonanto)

Tiu cxi verko estas speco de referenclibro, kolekto da pozitivaj vocxoj pri Bruno Gröning siatempe kaj pri la Bruno-Gröning-Amikaro hodiaux. Krom internaciaj gazet-vocxoj gxi enhavas elcxerpajxojn el libroj kaj brosxuroj, sed ankaux individuajn vocxojn kaj ekspertizojn kaj honorigojn el la tuta mondo. Kompletigas la kolekton petoleteroj de kuracistoj el 1949, sanigoraportoj tiutempaj, vocxoj de kuracistoj kaj terapiistoj de hodiaux kaj aktualaj sukcesraportoj.

Specimena teksto en originala formato (30 pagxoj, in English)

Order book online from Grete Häusler Publishing House


en buch das wirken 170pxLa agado de Bruno Gröning

dum lia vivo kaj hodiaux

Thomas Eich

La eventoj rilate Brunon Gröning, lian vivon, lian instruon, la polemikoj pri lia persono, sed ankaux la evento de hodiaux, disvastigo kaj struktoro de la Bruno-Gröning-Amikaro, sukcesraportoj, la signifo kaj celo de la komunumoj: jen la temoj de tiu cxi ampleksa libro pri la agado de Bruno Gröning.



Specimena teksto en originala formato (30 pagxoj, in English)

Order book online from Grete Häusler Publishing House


eo buch ich lebe 170pxBruno Gröning:

„Mi vivas, ka la homaro povu pluvivi“

Grete Häusler / Thomas Eich

Tiu cxi mallonga biografio pri Bruno Gröning pentras la plej gravajn etapojn de lia vivo: la amasan alfluon de la jaro 1949, la nekredeblajn sanigxojn, sed ankaux la rezistojn kaj kontrauxfortojn, la profitemulojn, kiuj lin premis, la malpermeson sanigi, kiu sekvis lin. Oni prezentas al leganto, al kio Bruno Gröning sin submetis por ree liberigi la vojon al Dio por cxiuj homoj kaj por ebligi al la suferanta homaro pluvivadon.


Senpaga alsxuto (30 pagxoj)

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning