Dokumenta filmo "La fenomeno de sanigado"

La sanigoj dauxre okazas

La fenomeno de sanigado

Bruno Gröning estis en la 1950-aj jaroj en la tutmonda gazetaro pro eksterordinaraj sanigoj. Kiam li mortis en 1959, multaj kredis, ke la fenomeno finigxis. Sed male: homoj en cxiuj kontinentoj atingas surbaze de la instruo de Bruno Gröning grandajn helpojn kaj sanigxojn. Kion neniu atendis, Bruno Gröning evidente sciis jam antauxe. Preskaux fine de la vivo li diris: "Kion miaj oponuloj devis fari, ili gxisfunde faris kaj do ne povas plu. Same mi faris, kion mi devis fari, sed tio estas nur la komenco."

La dokumenta filmo "La fenomeno de sanigado" prezentas en impona maniero la eventojn post 1959. La spektantoj ekscias, kiel la agado de Bruno Gröning evoluis post lia hejmeniro, kaj en kiel granda skalo helpo kaj sanigoj sur spirita vojo okazas ankoraux hodiaux -- sendepende de religiaj ligoj, hauxtkoloro kaj kulturo. Ekscitaj intervjuoj, objektivaj jugxoj de kuracistoj, kaj personaj raportoj de Bruno Gröning-amikoj el pli ol 35 landoj prezentas vastskalan bildon de la Bruno-Groening-Amikaro aktiva tutmonde.

Prezentajxoj

Por la premiero la 1-an de marto 2015 la kinejohaloj de Berlino, Munkeno, kaj Vieno estis homplenaj. La dokumenta filmo konsistas el tri partoj kun entuta longo de preskaux kvin horoj, kaj estas montrata publike en multaj urboj. Kinodatoj cxe http://bruno-groening-film.org

Parto de la filmo (4 minutoj)

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning