Medicina dokumentado

Registrado kaj ekzamenado de ŝanĝoj

Medizinische DokumentationGrava parto de la laboro de la Medicina-Scienca Fakgrupo (MWF) estas sistema registrado kaj ekzamenado de sanigoj okazintaj sur spirita vojo laŭ la instruo de Bruno Gröning. Tiucele sanigitoj el la komunumoj de la Bruno-Gröning-Amikaro estas trejnitaj por registri sukcesraportojn en kvalifikita maniero. Tiel oni sukcesis estigi internacian retaron por registri la sanigojn en la Amikaro.

Ĉe la kronikado de sukcesraporto la stato de la sanigito antaŭ kaj post la sanigo estas detale registrita per demandaro simila al medicina historio. Tia raporto estas enhave ekzamenata de diversaj kuracistoj de MWF. Samtempe, laŭ la grado, kiel ŝajnas sencohave el kuracista vidpunkto, oni entreprenas dokumentadon. Kuracistoj de MSF venigas al si ĉiujn medicinajn antaŭ-diagnozojn kaj petas la sanigiton aranĝi postekzamenon faritan de sendependa surloka kolego. La dokumentoj estas aldonitaj al la sukcesraporto kaj kompletigitaj per kuracista komentaro.

Krom tiaj sukcesraportoj el la kampo de medicino por homoj, en la veterinara grupo de MSF oni registras kaj veterinare ekzamenas ankaŭ sanigon de bestoj. Ekzistas imponaj raportoj pri sanigoj je eĉ severaj kronikaj malsanoj, ĉe kiuj oni ne povintus atendi sanigon el veterinara vidpunkto.

Ankaŭ raportoj pri neklarigeblaj ŝanĝoj pere de la efiko de saniga forto sur plantoj estas kolektataj kaj ekzamenataj de tiukampaj fakuloj. Sammaniere oni registras raportojn pri helpoj en la persona vivo aŭ sur profesia kampo.

Tiel oni konservis skribe kaj arĥivis ekde la fino de la 1980-a jardeko milojn da helpoj kaj sanigoj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning