Sanigxoj de bronkito

Heilung von 58 Jahren Stottern und 25 Jahren chronischer Bronchitis

Saniĝo je 58 jaroj da balbutado kaj 25 jaroj da kronika bronĥito

Dorofej Ermolaevitsch Kurbatov (78-jara), Gaĉina, Sankt-Peterburgo (Ruslando)

Dum pli ol 25 jaroj mi ĉiujare suferis akutan malsanon de la spirvojoj, bronĥiton, turmentajn tusadon kaj katarojn. Ĉe ekzamenoj en la instituto kontraŭ tuberkulozo la kuracistoj diagnozis kronikan obstrukcan bronĥiton. Estis aparte malbone al mi printempe kaj aŭtune, sed ankaŭ kiam la vetero plimalvarmiĝis. La kataliziloj de la atakoj estis alterne tro longa starado ĉe la bushaltejo, kaj malsekiĝo de la piedoj ĉe pluvo, trablovo, ktp.

Krom la diversaj tablojdoj kaj miksturoj, kiujn mi glutis, oni preskribis al mi inhalaĵojn, fizioterapion, kupadon, mustardan plastron, kaj sanigan gimnastikon. La kuracistoj konsilis al mi ĉesi fumi kaj kiel eble plej eviti malvarmumiĝojn. La terapiaj rimedoj donis al mi ioman mildiĝon, sed la helpo estis nur etdaŭra. En mia mizero mi provis kuraci min mem kaj okupiĝis pri medicinaj herboj kaj kuracado per argilo. Miajn manĝaĵojn mi anstataŭigis per apartiga dieto, sed ne atingis la deziratan longedaŭran pliboniĝon.

Legi pli...

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjorino C. K. (22), Wegberg (Germanio )

Jam kiel eta infano mi estis sxargxita de Krupp-tuso, poste de kronika bronkito, laux la sezono pli aux malpli forte. Nia familia kuracisto preskribis al mi penicilinon. Krome cxe tio aperis kataro, febro, membrodoloroj kaj senforteco.

Pere de mia patrino mi venis al la instruo de Bruno Gröning. Iom da tempo post la enkonduko en la instruon mi ricevis fortan tuson, en akompano de alta febro. Estis pli malagrable ol iam antauxe. Du tagojn poste la febro kaj tuso komencis malaperi. Ekde tiam la tuso ne plu aperis.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjoro R. G. (51), Kolonjo (Germanio )

Dek gxis dekdu jarojn mi havis unu- gxis dufoje jare bronkiton. Plej ofte ligate kun febro. Tiam mi suferis de forta tus-ekscito kaj spirperturboj. La medikamentoj de mia kuracisto haltigis la perturbojn post cxirkaux 14 tagoj.

En marto 1991 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Tiutempe denove turmentis min forta tuso - kaj tio jam du monatojn -, kiu post la enkonduko malaperis. Gxis hodiaux mi ne havis bronkiton.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjorino E. V. (53), Bochum (Germanio )

Mi suferis de bronkito cxirkaux 5 gxis 6 jarojn, dum kiuj - gxis la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en majo 1993 - la intervaloj de la akutaj fazoj parte reduktigxis al nur 3 semajnoj. Profunde sidanta tuso kun forta, pusa sputajxo, kune kun noktaj sufokigx-atakoj lasis tiam min havi dum 2 gxis 3 semajnoj nur malmulte aux tute neniom da dormo. Kontrauxinflamaj kaj mukosolvantaj medikamentoj, antibiotikoj (ekzemple Doxy Wolff), sinapa plastro kaj teo donis ja mallongan mildigxon kaj malaltigxon de la febro, sed inter la akutaj statoj mi preskaux konstante tusis kaj cxiam mi sentis min malforta kaj mizera.

En majo 1993 mi estis enkondukita kaj komence perturboj restis sxen sxan-gxoj, gxis fine de oktobro mi spertis la lastan akutan fazon. De cxi tiu tempopunkto la tuso kaj la malforta sento plene malaperis, kaj ne plu aperis bronkito.

Saniĝo je kronika bronkito

Sinjorino M. B. (37), Frankfurt (Germanio )

Ekde 1977 mi ricevis, komence unufoje, poste tri- gxis kvarfoje bronkiton kun febro, dispneo kaj doloroj dum la tusado. Pere de medikamentoj la perturboj malaperis post 14 tagoj. La kuracisto parolis pri kronika bronkito.

Ekde mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en 1991 ne plu aperis bronkito.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning