Saniĝo je 58 jaroj da balbutado kaj 25 jaroj da kronika bronĥito

Dorofej Ermolaevitsch Kurbatov (78-jara), Gaĉina, Sankt-Peterburgo (Ruslando)

Dorofej Ermolaevitsch Kurbatov (78) Gatschina, St. Petersburg (Russland)Dum pli ol 25 jaroj mi ĉiujare suferis akutan malsanon de la spirvojoj, bronĥiton, turmentajn tusadon kaj katarojn. Ĉe ekzamenoj en la instituto kontraŭ tuberkulozo la kuracistoj diagnozis kronikan obstrukcan bronĥiton. Estis aparte malbone al mi printempe kaj aŭtune, sed ankaŭ kiam la vetero plimalvarmiĝis. La kataliziloj de la atakoj estis alterne tro longa starado ĉe la bushaltejo, kaj malsekiĝo de la piedoj ĉe pluvo, trablovo, ktp.

Krom la diversaj tablojdoj kaj miksturoj, kiujn mi glutis, oni preskribis al mi inhalaĵojn, fizioterapion, kupadon, mustardan plastron, kaj sanigan gimnastikon. La kuracistoj konsilis al mi ĉesi fumi kaj kiel eble plej eviti malvarmumiĝojn. La terapiaj rimedoj donis al mi ioman mildiĝon, sed la helpo estis nur etdaŭra. En mia mizero mi provis kuraci min mem kaj okupiĝis pri medicinaj herboj kaj kuracado per argilo. Miajn manĝaĵojn mi anstataŭigis per apartiga dieto, sed ne atingis la deziratan longedaŭran pliboniĝon.

Streso kaŭzas balbutadon

Dekjara mi ekbalbutis post stresa situacio. Mi ne povis prononci mian propran nomon. Mi ĉiam iris kiel la lasta al ekzamenoj, kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj mi interkompreniĝis kun mia instruisto. Mi sciis, ke la kuracisto ne povas min helpi. Miaj patrino, frato kaj lia filino same balbutis. Tiu balbutado premis sur mian vivon kiel peza ŝarĝo, kaj kauzis al mi multe da anima suferado.

Surstrate mi aŭdis pri Bruno Gröning

Hazarde mi aŭdis surstrate, ke du virinoj konversacias pri Bruno Gröning. Surprizis min, ke tie ĉio estas senkosta. En februaro 1997 mi estis enkondukita en la instruon de Bruno Gröning. Mi sentis nenion. Estis tre malfacile al mi kredi je la sankta forto, ĉar mi estis centprocenta ateistino. Mi volis kompreni ĉion per la racio kaj ne per la koro.

Libera post jardekoj

Mi iris regule al komunumaj kunsidoj kaj volis konvinki min mem pri la nekonata forto. Krome mi faris regule Einstellen dufoje tage. La efiko ne estis longe atendata. Tuj post la enkondukiĝo la du ŝarĝoj estis klare malpliigitaj, kaj ekde la komenco de 1999 mi estas daŭre sana. Du jardekoj da kronika bronĥito kaj preskaŭ ses jardekoj da balbutado nun apartenas dum jaroj al la pasintaĵo.

Kiel centprocenta ateistino mi neniam antaŭe kredis, ke io tia eblas en nia epoko. Estas tute alia vivo, kiam malsanoj, kiuj estis normalaj dum jarcentoj, simple malaperis.

Hodiaŭ mi povas paroli absolute libere, mi iĝis feliĉa, vivoĝoja, kaj tre parolema. Senobstakle sen honto simple paroli – mi kredas, ke nur tiu povas tion vere kompreni, kiu ne povis tion fari dum jardekoj. Krome, mi ne plu timas pluvon. Kiam miaj piedoj malsekiĝas, mi ne plu malsaniĝas. Mi tute ignoras trablovojn nuntempe.

Kuracista komentaro:

La kompleta saniĝo je la du supre nomitaj kronikaj malsanoj post jardekoj estas el medicina vidpunkto tre impona kaj neklarigebla.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning