Zeitzeugen

Intervjuo kun tiutempa atestantino E. Süffert

Saniĝo je astmo en Munkeno

Bruno Gröning heilt in MünchenNajbarino renkontigis min kun s-ro Gröning en Munkeno. Ŝi sciis, ke dum ĉ. 14 jaroj mi suferas fortan astmon kaj ke ofte forlasis min la volo por vivi.

Mi estis afable akceptita. Bruno Gröning sidis malantaŭ skribotablo, mi antaŭ ĝi, kun brakoj kaj gamboj ne krucitaj. Bruno Gröning petis min spiri trankvile kaj profunde. Tion ni ambaŭ faris, kio estis por mi stranga kaj ridiga. Enen...elen...enen...elen. Tiam mi ricevis varmegan senton en la gamboj. S-ro Gröning alparolis min pri la bone saniĝintaj operaciospuroj. Pri tio mi antaŭe diris eĉ ne unu vorton. Li klarigis al mi, ke li sentas ĉion en si kaj tiel ricevas la scion. Li sciis pri mia iama infekta iktero, ke nokte mi devis ofte ellitiĝi por ellasi urinon kaj ke ofte plurajn tagojn mi ne povis ellasi ekskrementon. Bruno Gröning sciis simple ĉion. Nun mi ne plu emis ridi. Li petis min plue spiri. Tiam mi ricevis malbonan atakon kaj mi havis la senton, kvazaŭ roko kuŝas sur mi. S-ro Gröning spiris same laŭte kiel mi. Subite, mallonge antaŭ sufokiĝo, mi ricevis senton, kvazaŭ energio trafluus mian korpon de la kapo ĝis en la ventron. Post tio mi povis bone kaj libere spiradi. En la nokto mi dormis tiel trankvile, ke mia edzo vekis min. Li volis konstati, ĉu mi ankoraŭ vivas. Antaŭe mi pli sidis ol kuŝis en la lito. Mi aŭdis min fajfi, kvazaŭ rapida trajno enveturus en la stacidomon de Munkeno.

Ĉe la renkontiĝo mi sentis, ke Bruno Gröning havas tre fortan internan vivon. Mi spertis spiritan ligon de li al mi. Bruno Gröning donis al mi tri staniolfolietojn, kiujn mi metu sur la bruston kaj ventron. Li diris, ke tiam mi povos bone spiradi. Tion mi faris tiel. Ekde tiu tempo mi neniam plu ricevis atakon.

Voĉoj pri Bruno Gröning

Konataj personoj esprimas sian opinion pri Gröning

Helmut Kindler, eldonistoHelmut Kindler

"Gröning estas unika fenomeno, kiun oni ne povas enkategoriigi en iun ajn psiĥoterapian aŭ psiĥologian skolon. Mi kredas, ke li estis profunde religia homo. Modesta, kredinda, bonintenca, helpema homo."

Helmut Kindler, eldonisto
(http://de.wikipedia.org/wiki/Helmut_Kindler)

Anny baronino Ebner von Eschenbach
Anny Freiin Ebner von Eschenbach (de.)

"El la spertado kaj la profunda enrigardo en la instruon de Bruno Gröning, la saniĝoj okazintaj el tio kaj lia saĝoplena scio, lia simpla naturo submetata al Dio, lia personeco elradiadanta forton kaj sekurecon, tio permesas al mi esprimi prijuĝon: Tiel malgranda kiel li estas laŭ la korpa staturo, tiel superpotence granda li estas, ĉar li donis sian tutan volon kaj sian unikan kapablon kaj scion por la bono de la homaro."

Anny baronino Ebner von Eschenbach

Episkopo Hermann Kunst el Herford, 1949
Episkopo Hermann Kunst (de.)

"Konstatiĝis, ke s-ro Gröning ekzamenis neniun homon, kiu venis al li. Neniu kazo estas konata al mi, en kiu Gröning tuŝis pacienton. Neniam mi eksciis, ke li provis igi malsanulon rezigni pri la helpo de fakmedicinisto. Krome li preskribis neniun medikamenton (…). Al mi neniu kazo estas konata, en kiu s-ro Gröning postulis monon de homoj, kiujn li traktis (…). Mi ne rigardis lin ĉarlatano (…). Eksterdube por mi estis, ke el li fortoj disradias, kiuj atingis sanigon ĉe homoj."

Episkopo Hermann Kunst el Herford, 1949 
(http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_Kunst)

Josef Hohmann, direktoro de meza lernejo, historiisto kaj randsciencisto
Josef Hohmann (de.)

"Gröning estas eksterordinara fenomeno, ne komprenebla science. (...) Oni povas kompari lin kun Sokrato, Jeanne d'Arc, Gandhi kaj Albert Schweitzer, ĉar ankaŭ li tute oferis sin pro la bono de la socio. (...) Liaj miraklaj sukcesoj estas tiel unikaj, ke li jam elstaras kiel historia persono. Sekvaj generacioj okupiĝos pri li kaj lia agado."

Josef Hohmann, direktoro de meza lernejo, historiisto kaj randsciencisto

Hella Emrich, kuracistino
Hella Emrich (ma.)

"Se Bruno Gröning estis misinterpretata kaj kalumniata de certaj rondoj, do ne lastaloke pro tio, ke li estis prezentita al siaj samtempuloj tro unuflanke kiel miraklosaniganto. Lia sincere sentata amo al la homoj estis ege tro akcentite videbla ekstere, eĉ nebuligis lian originan kaj tre nuancoplenan naturon: la kristanon, la sciiganton kaj heroldon. La kerno de lia vivenhavo kaj lia strebado estis konata al nur malmultaj, al tro malmultaj."

S-ino Hella Emrich, kuracistino

 

"La fenomeno Gröning interesis min kiel kuraciston tiel, ke ekde multaj semajnoj mi pasigis multajn tagojn kaj ankaŭ multajn noktojn ĉe la flanko de Gröning. (...) Gröning donas al ni kuracistoj enigmon: Unue per persona kontakto kaj plej forta koncentriĝo li kapablas sanigi ene de mallonga tempo malsanulojn kun plej severaj suferoj, inter ili eĉ blindulojn - tion mi mem spertis - aŭ almenaŭ doni mildigon al ili. Due Gröning kapablas atingi la samajn sukcesojn per tio, kion li nomas telesanigo, tio estas, plenan saniĝon aŭ almenaŭ fortan pliboniĝon. Ankaŭ telesanigojn mi spertis. Ni kuracistoj povas kaj devas lerni multon de s-ro Gröning, ĉar estas sendebate pruvite en centoj da kazoj, ke la malgranda Gröning helpis kaj plene sanigis tie, kie scienco kaj kuracista kapablo jam malsukcesis."

D-ro med. Zetti, kuracisto

 

"Neniu povas kontesti, ke Bruno Gröning sanigis jam multajn malsanulojn, kiuj ĝis tiam estis konsiderataj nesanigeblaj. La konvencio saĝo de nia medicino rapidas klarigi, ke tio ne estas io eksterordinara, se ĝi rilatas al malsanoj, kiuj havas sian kaŭzon sur anima tereno. Sed kial la konvencia medicino ĝis nun havis tiom malmulte da sukceso per tiu kuracmetodo, tion oni ne diras. Aŭ ĉu tiaj kazoj estas tiom malmultaj, ke oni preferas silenti pri ili? La 'nova sanigometodo' en Herford ĉiukaze indas la atenton, kion oni donas al ĝi."

D-ro fil. A. Kaul

Tiutempa atestantino Anni baronino Ebner von Eschenbach

"Kvazaŭ la kuracisto devus ree kutimiĝi al la aspekto de sia sana edzino"

Bruno Gröning umringt von MenschenDum kelka tempo en 1950/51 Bruno Gröning donis prelegojn en gastejo Weikersheim en Gräfelfing. Anni baronino Ebner von Eschenbach  ĉeestis kelkajn el tiuj prelegoj kaj skribe fiksis diversajn okazaĵojn. Jen ekzemplo:

"Iam juna virino kun neĝoblanka vizaĝo estis enpuŝita en rulseĝo. Dum la prelego ŝi senkonsciiĝis kaj aspektis kvazaŭ mortinta. Bruno Gröning ĵetis nur unu mallongan rigardon al ŝi kaj trankviligis la ĉeestantojn ĉirkaŭ ŝi, kiuj estis kaptitaj de zorgoj, aparte la viro flanke de ŝi.

Post apenaŭ duonhoro ŝi vekiĝis, sin etendis, havis ruĝajn vangojn kaj ekstaris el la rulseĝo kaj aliris Gröning, ankoraŭ iom necerta sed kun radianta, mireganta esprimo en la okuloj.

"Bone, kara virino, kiam oni povas refoje per la propraj kruroj stari, kaj krome la koro refoje batas en normal takto! Sed ne tuj kompensu pro la perditaj jaroj – konduku la korpon malrapide al ĝiaj devoj!"

Kiam la virino volis danki, Gröning diris: "Danku Dion! Mi estas nur Lia eta helpanto, nun pruvu, ke vi estas vera infano de Dio!"

La viro, kiu envenigis ŝin, ekstaris kaj parolis kun emociplena voĉo: "S-ro Gröning, mi estas ŝia edzo kaj mem kuracisto, por mi mia edzino estis nesanigebla, kvankam mi provis absolute ĉion. Sed ŝi havis nur unu deziron, veni al vi. Mi estis konvinkita, ke ŝi mortos survoje ĉi tien, ĉar si tiom suferis je la koro, ke ĉiu moviĝo alportis mortodanĝeron. Mi estas skuita pro tiu ĉi miraklo kaj apenaŭ povas kredi ĝin!"

Plorante pro ĝojo, li elpuŝis la malpenan rulseĝon kaj eksidis kun sia edzino sur seĝojn kaj aŭskultis la duhoran prelegon. Ofte li rigardis sian edzinon ĉue de la flanko, kvazaŭ li devus kutimiĝi al la aspekto de sia sana, feliĉa edzino."

Tiutempa atestantino G. Clausen

Liberiĝo je multjaraj krurodoloroj

Bruno Gröning auf dem SofaEn la 1950-aj jaroj mi loĝis ĉe Fliegerhorst en Uetersen. Iun tagon Bruno Gröning preteriris nian fenestron, kaj miaj infanoj atentigis min pri li. S-ron Gröning ni konis el ĵurnalraportoj. En la momento, kiam ni vidis s-ron Gröning ĉe la fenestro, mi pensis: "Kien li iras?" Kiam mi vidis, ke li iras al mia najbarino, mi postkuris kaj frapis ĉe la pordo.  Mi eksciis, ke mia najbarino estas fratino de Bruno Gröning. Oni kondukis min en la kuirejon kaj mi rajtis eksidi ĉe la tablo vidalvide de Bruno Gröning. Inter ni, ĉe la longa flanko de la tablo, lia fratino eksidis. Bruno Gröning invitis min sidi tute libere, ne kruci la brakojn kaj krurojn, kaj atenti pri tio, kion mi sentas. Li diris: "Akceptu tiom da energio, kiom vi povas!" Tiam mi konstatis je mia mirego, ĉar li sidis ĉe la alia fino ol mi, blovadon en la manoj, kvazaŭ iu spirus en mian manon. Tion mi povas atesti. Tiam lia fratino subite kaj neatendite sentis dolorojn en la kruro kaj kriis: "Aj aj aj!"

Mi pensis: "Tiuj doloroj estas miaj, ili ĉiam turmentas min." Dum jaroj mi ĝis tiam havis la senton, kvazaŭ mia kruro ne apartenus al mi, kvazaŭ ĝi estus algluita. Ankaŭ kuracista helpo ne povis liberigi min je tiuj cirkonstancoj.

Mi laŭte kriis: "Tiuj estas miaj doloroj, tiajn  dolorojn mi ĉiam havas!" Bruno Gröning diris pri tio nur unu vorton: "Havis!" En tiu momemto la doloroj de lia fratino ĉesis, kaj mi sentis mian kruron refoje tute normala. Mi estis libera, mi ne plu havis dolorojn, mia kruro ree apartenis al mi, kaj ekde tiu momento mi ne plu lamas. Mi estis tiam sana kaj restas daŭre tia.

Monon Bruno Gröning ne postulis, li donis al mi ankaŭ staniol-folieton, sur kiu estis skribita: "La benoj de Dio sur ĉiuj viaj vojoj!" Duonhoron daŭris la vizito, kaj poste mi reiris en mian apartamenton tute sana.

Tiutempa atestanto Gottfried Kalz

"La informo ‘Ŝi povas marŝi!’ disvastiĝis kvazaŭ neregebla fajro"

Bruno Gröning mit KrankerLa patrino de mia kolego estis katenita dum 25 jaroj al rulseĝo. Kiam la temo Bruno Gröning leviĝis, mi diris: "Provu, venigu la viron …" Estis, mi kredas, en 1956. Ili kontaktis Brunon Gröning, kaj li promesis viziti iun matenon.

Kiam Bruno Gröning aperis, kelkaj konatoj de familio W. venis pro scivolo. La maljuna s-ino W. estis levita el la lito kaj metita en rulseĝon vidalvide de Bruno Gröning. Neniu rajtis resti en la ĉambro, ĉiuj devis foriri el ĝi.

Nur maljuna s-ino W. kaj s-ro Gröning restis tie. Tre atente ni ceteraj aŭskultis ekstere ĉe la ĉambra pordo, ĉu ni povas ion aŭdi. Subite ni aŭdis laŭte kaj klare la vortojn de Bruno Gröning: "Ekstaru kaj marŝu …" Mi povas ĵuri, ke la maljuna damo antaŭe ne povis fari eĉ unu paŝon! Kiam ni aŭdis tiujn vortojn, nenio plu povis teni nin antaŭ la pordo. Ni ĵetmalfermis ĝin kaj vidis, ke la maljunulino nun povas iri. La edzino de mia kolego volis helpeme teni la manon de sia bopatrino, sed Bruno Gröning diris, ke s-ino W. povas sola marŝi. Ŝi vere ekstaris kaj marŝis, libere, tute sola! Venis en la okulojn de ĉiuj larmoj, estis apenaŭ kredeble, sed ni spertis kaj vidis propraokule tion!

Bruno Gröning nek hipnotis nek tuŝis la maljunan s-inon W. Li nur rigardis firme en ŝiajn okulojn kaj diris: "Ekstaru …" Kaj vidu,  ŝi marŝis.

Mi pensis tiam: "Ĉu ja ekzistas Dio?" Estis neniu homo en la ĉambro, kiu ne ploris pro ĝojo. Estis simple kuntira sperto. Krom tio, Bruno Gröning diris: "Vin povas nun marŝi."

S-ino W. iĝis la ĉefa konversacitemo de la kvartalo. Tio estis sensacio. La informo cirkulis kvazaŭ neregebla fajro: "Ŝi povas marŝi!" Ene de tre mallonga tempo venis ĉ. 200 homoj, kiuj volis vidi kiel s-ino W. marŝas. Ŝi iris tien kaj reen sur la strato kaj montris ĝin al la homoj.

Bruno Gröning postulis neniom da mono pro sia vizito. Mi povas raporti nur bonon pri li, li havas tute apartan disradiadon. La saniĝo de s-ino W. daŭradis.

Tiutempa atestantino Christa Hinz

Militvundito saltas trans kampobarilon

Menschenmenge am TraberhofDe konatino mi eksciis pri la agado de Bruno Gröning ĉe la Traberhof. Sekve mi veturis por du tagoj tien. Kiam mi alvenis, estis almenaŭ dek ĝis dudek mil homoj sur la tereno de la bredejo. Bruno Gröning ankoraŭ ne estis videbla. Dum horoj ni atendis lin.

Tiam li venis kaj parolis desur la balkono al la homoj. Mi sentis elektran ekscitiĝon kaj vibradon, piketiĝon en la tuta korpo. Ankaŭ aliaj homoj moviĝis, iliaj membroj ja kvazaŭ flugis. Ion tian mi neniam antaŭe kredintus, se mi mem ne spertintus ĝin. Kelkaj ĉeestantoj ekkriis: "Mi ne plu bezonas apogilon!" kaj "Mi povas ree marŝi!"

Ni staris ege kunpremataj, tamen mi trairis la homamason, ĉar min tio, kio okazas, tiel interesis.

Portistoj de la Ruĝa Kruco helpis viron eksidi, ĉar li kuŝis sur primitivaj lignobretoj. Li levis la manojn helpopetante, ŝvito grandamase fluis de li. Mi lin demandis, kia estas lia problem, kaj li respondis: "Mi estas militvundito." Poste tiu viro tute propraforte ekstaris de sia kuŝejo.

Tiam mi vidis plorantan avon, kiu ĉeestis kun sia okjara nepo. La knabo ne povis marŝi. Ili kunĉarpentis ĉareton el simplaj bretoj por venigi la knabon al Traberhof, al Bruno Gröning. La maljunulo rakontis al mi larmante, ke lia nepo nun ree povas marŝi.

Alia viro saltis trans la barilon kaj mi diris al li: "Nu, vi estas en falsa loko ĉi tie!" Li respondis al tio: "Dimanĉon mi estis ankoraŭ lama, mi iris helpe de apogiloj." Kvin tagojn poste la sama viro saltis trans barilojn! Li disradiis grandan feliĉon kaj montris al mi sian identigilon de militvundito.

Mi renkontis tie ankaŭ maljunulon. Li sidis en rulseĝo. Li estis sanigita, sed perdis la saniĝon. Homoj asertis, ke la saniĝoj ne daŭros kaj ke Gröning estas ĉarlatano. Li kredis tiujn vortojn.

La homoj estis tie tage kaj nokte. La tutan tempon, kiun mi pasigis ĉe la Traberhof, mi ne sentis malsaton. La homamaso ne estis histeria, ĉiuj kredis kaj esperis saniĝi. Kiam mi vidis tiujn homojn kuŝi sur bretoj aŭ subtenataj de apogiloj, mi estis interne tiel emocia, ke vortoj mankis al mi kaj mi apenaŭ povis rigardi ilin.

Mi kredas, ke Bruno Gröning havis tute specialan ligon al Dio. Mi trovis domaĝe, ke mi ne povas pli ofte renkonti lin. Ankoraŭ hodiaŭ mi ofte pensas pri miaj spertoj.

Intervjuo kun atestanto

Sanigxo je konstipigxo kaj embolozo - "La okazajxo estis la cxefa babiltemo de la vilagxo"

Bruno Gröning mit RollstuhlfahrerDum helposerĉantoj ĉe Wilhelmsplatz atendis Brunon Gröning, aliloke okazis scenoj kiel la sekva:

La kuracistoj estis rezignintaj pri la patrino de nia atestanto. Ses semajnojn ŝi ne povis feki. Ĉiuj medicinaj penoj, kiaj klistero, laksigiloj, ktp. estis sensukcesaj. Krome ŝi suferis  embolozon.

Atestanto: "Ni, t.e. ĉiuj niaj familianoj estis tute elĉerpitaj. Ni emis provi ĉion ajn por tamen trovi helpon kaj saniĝon por nia patrino. En tiu situacio ni aŭdis, ke Bruno Gröning estas ĉi tie en Herford en Wittekindstrasse ĉe ege malsana persono. Mi ekiris tien. Tie estis jam ĉ. 20 aliaj personoj, kiuj same serĉis helpon. Ĉe la saluto Bruno Gröning diris al mi: "Iru en la kuirejon. Hodiaŭ vespere mi kunveturos al vi patrino. Kiel li sciis, ke mi venis al li pro mia patrino, tion mi ne scias. Mi ne estis dirinta al li ion pri tio.

Dum la atendado en la kuirejo mi spertis la jenon: intertempe venis patrino kun infano. Tiu infano havis teruran kokluŝon. Ni estis aŭdintaj la teruran tusadon jam de malproksime. La infano kun la patrino estis gvidataj al ni en la kuirejon. Bruno Gröning amoplene karesis ĝian hararon. Turniĝinte al la patrino, li diris: "Atentu pri via infano, ĉar post kvarona horo ĝi vomos flavan mukon." Post tio Bruno Gröning forlasis la kuirejon por denove turni sin al la aliaj. Subite la infano komencis tusvomi. Mi havis sufiĉe da tempo por ĝin preni kaj teni super la karbujon, kie ĝi vomis. Tian vomadon mi neniam vidis en mia vivo. Poste Bruno Gröning diris al la patrino: "La infano estas sana..."  Ŝi foriris kaj la knabino ne plu tusis.

Nokte je la 24a horo ni veturis al mia patrino en Bielefeld. Dum la veturado Bruno Gröning komentis, ke mi ne havu zorgojn, ĉar la saniga forto venas de Dio. Homo  kredu je la bono. Plue Bruno Gröning sciigis al mi, ke li nun, dum la veturado, jam okupiĝas pri mia patrino, li spirite albiras ŝin.

Kiam ni iris en la dormoĉambron de mia patrino, Bruno Gröning sidiĝis apud ŝia lito. Je mia granda ĝojo mi vidis, ke ŝiaj okuloj jam estis ege pli klaraj. Sed la ventro ankoraŭ volbiĝis kvazaŭ barelo. Bruno Gröning tiam parolis kun ŝi kaj mi observis, kiel la vivoĝojo denove fluas en mian patrinon. Ŝia koro estis malfermita por Bruno Gröning; ŝi kredis je li. Bruno Gröning petis glason da akvo por mia patrino kaj diris, ke tio estos bona por ŝi. Mi alportis freŝan akvon el la pumpilo en la korto kaj mia patrino trinkis ĝin. Turniĝinte al mia patro, Bruno Gröning diris: "Atentu la ekskrementon kaj urinon de via edzino. Vi vidos kaj miros, kiel ĉio forskoriiĝas kaj kio elvenas". Mia patro demandis al Bruno Gröning, kiom li ŝuldas, kiom li pagu. Sed Bruno Gröning diris nur: "Ni danku Di-Sinjoron kaj en formo de dankskribaĵo raportu, kion ni spertis."

La sekvan tagon komenciĝis la bruetado en la ventro de mia patrino. Patro diris, ke ŝi povis eligi sep plenajn pelvojn. Du tagojn poste mia patrino ekstaris tute resaniĝinta. Ekde tiu tempo ankaŭ ŝiaj malfermitaj gamboj kaj varikoj saniĝis sen kuracista ago. La praktikanta kuracisto senvorte miris. La evento estis babiltemo en la vilaĝo.

Kiam mi rigardis en la okulojn de Bruno Gröning, mi sciis: Tie staras kredanto! Li havis unikan elradiadon. Se antaŭe iu rakontintus tian sperton, tiam mi pensintus: "Ho, tiu estas freneza!" Sed la homo devas mem sperti ion tian por povi kredi ĝin. Ĉi tiu okazaĵo restis por mi unika sperto."

Tiutempa atestantino L. Schlüter

Saniĝo je surdeco, blindeco, lameco en Herford – la disradiado de Gröning esprimis pli ol mil vortoj

01-Menschen-am-Wilhelmsplatz7La vestfalia Herford estis la loko, kie grandskale komenciĝis la agado de Bruno Gröning. Ankaŭ la gazetaro atentis kaj raportis pri tio. De proksime kaj malproksime la helposerĉantoj venis milope por sperti tie helpon kaj saniĝon. Inter la multaj homoj staris ankaŭ s-ino Schlüter kun sia blinda bopatrino. Tiu ĉi estis korpe tre malforta kaj bezonis konstante helpon, ankaŭ dum la vestiĝo, la ĉiutaga higieno, ktp...

S-ino Schlüter raportis la jenon: "Pere de ilustrita magazino mi eksciis pri la multaj saniĝoj. Inter alie oni montris bildojn, kiuj respegulis la okazaĵojn en Herford. Mi diris al mi, tien vi devas iri kun la bopatrino!

Dense kunpuŝiĝante, kvazaŭ haringoj en barelo, ni staris tie inter la multaj homoj ĉe Wilhelmsplatz, antaŭ la domo n-ro 7. Dekstre de ni estis ĉirkaŭ 30 personoj, kiuj sidis en rulseĝoj. Ni ĉiuj atendis kaj atendis. Neniu parolis. Ĉiuj estis plenaj de ekscitiĝo kaj rigardis alten al la balkono, sur kiu Bruno Gröning aperu. Estis jam tre malfrue en la vespero. Tiam sur la balkonon venis iu por konsoli nin. Li diris, ke Bruno Gröning estas ankoraŭ ĉe aliaj helposerĉantoj. "Havu paciencon! Bruno Gröning certe venos!" Kaj tiel ni eltenis tri tagojn kaj tri noktojn.

Subite Bruno Gröning staris tie, kaj ĉiuj ĝojis. Bruno Gröning diris, ke ni ĉiuj serĉas helpon kaj saniĝon kaj ke Dio estas la plej potenca kuracisto por ĉiuj homoj. Poste li petis la lamulojn, ke ili eliru el la rulseĝoj. "Vi povas iri! Ekstaru!"  Neniu faris tion. Bruno Gröning denove stimulis la lamulojn fidi al Di-Sinjoro kaj ekstari. "Kredu nur, ke vi povas tion, ekstaru!" Tiam ili, unu post alia, ekstaris el sia rulseĝo. Ili povis iri! Neniu povis ekkompreni tion. Ĉiuj estis silentigitaj. La homoj ploris, vidinte tion.

Tiam Bruno Gröning diris: "La blindulojn kaj surdmutulojn mi petas veni al la enirejo de la domo." Tiam mi iris kun mia bopatrino tien, kie li parolis inter alie ankaŭ kun ŝi. Tie ĉe la domenirejo Bruno Gröning prenis el la brakoj de iu patrino surdmutan infanon eble dujaran. S-ro Gröning karesis la infanon kaj parolis kun ĝi. Poste li tenis agordilon por muzikiloj apud la orelo de la infano. Sekve de tio la infano turnis sian kapon. Estis tute klare observeble, ke la infano nun povas aŭdi. Alia infano fariĝis vidpova. Tiuj estis la plej kortuŝaj scenoj, kiujn mi vidis en mia tuta vivo.

Iam poste ni reveturis hejmen. Mi bopatrino iĝis tiel vidpova, ke ŝi povas sola kaj libere moviĝi en la domo. Ŝia ĝenerala sanstato pliboniĝis tiel, ke ŝi ne plu bezonis helpon ĉe vestiĝo kaj la ĉiutaga higieno.

Bruno Gröning estis simple kaj modeste vestita kiel ĉiu alia. Sed li disradiis amon kiel neniu alia. Tuj oni povis fidi al li. Lia disradiado simple esprimis pli ol mil vortoj."

Intervjuo kun tiutempa atestanto H. Steurer

Bruno Gröning helpas militvunditon

Bruno Gröning am ZugfensterOfte

Bruno Gröning estis survoje al la helposerĉantoj per trajno. Dum iu veturo okazis la sekva afero:

H. Steurer: "La trajno, en kiu sidis Bruno Gröning, enruliĝis en la stacidomon en Innsbruck/Aŭstrio. Tie ĝi havis nur mallongan haltotempon. Bruno Gröning tiris la fenestron de sia kupeo malsupren kaj elrigardis. Je la sama tempo mi atendis sur tiu kajo. Mi havis fortajn dolorojn.

Pri Bruno Gröning kaj lia efiko sur la suferanta homaro mi eksciis el la gazetaj artikoloj. Vidalvide staris la rapida trajno, el kiu elrigardis Bruno Gröning. Mi iris tien kaj petis Brunon Gröning, ke li bonvolu helpi al mi, ĉar mi havas ege fortajn dolorojn. Bruno Gröning mallonge iris en sian kupeon kaj el la fenestro donis al mi staniolglobeton. Li diris, ke mi metu la globeton sur la doloran lokon kaj ke mi preĝu. Poste lia trajno denove ekmoviĝis.

La doloroj rezultis el mineja eksplodo kaj la tiel kaŭzitaj splitvundoj. Ekde tiam mankas al mi la dekstra okulo kaj unu brako. Mi tuj sekvis la konsilon de Bruno Gröning kaj surmetis la globeton. Ene de tute mallonga tempo la doloroj malaperis. Ili ne revenis. Ekde la unua momento s-ro Gröning faris sur mi eksterordinaran kaj grandiozan impreson. Mi havis la senton, ke li estas homo, kiu povas vere helpi. Krome li ne postulis monon por la globeto, sed li altruisme helpis min."

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning