"Regelungen"

Purigo de la korpo povas unue kaŭzi dolorojn

Bruno Gröning in einer Wohnung

La "Regelungen" estas parto de la puriga procezo

Dum la akceptado de la saniga energio kelkaj homoj ricevas dolorojn. Tiun fenomenon Gröning nomis "Regelung". Ĝi estas signo de komenco de ŝanĝiĝo en la korpo. La normaligaj doloroj ne estas kompareblaj kun tiuj de la malsano. Ili estas kaŭzitaj de la Heilstrom kaj estas esprimo de purigo de la malsaniĝintaj organoj. Kurt Trampler (sanigito, iama kunlaboranto de Bruno Gröning, ĵurnalisto kaj libroaŭtoro) skribas pri tio: "Ankaŭ la normaliga doloro sufiĉe ofte konfuzas la helposerĉantojn. La normaliga doloro devas esti. Ofte unuopaj homoj timis, kiam ekestis la normaliga doloro, ke aperis denova atako. Ili timis kaj diris: ‘Fariĝis pli malbone, ni iru al kuracisto.’ Gröning: ‘Pro tio mi atentigas vin: kiam aperas la normaliga doloro, eltenu tion. Ne okazas io malbona, sed nur, ke la homo saniĝas.’"

La formoj de la Regelungen povas esti diversaj. La doloroj povas esti similaj al tiuj de la malsano, kelkfoje eĉ pli fortaj. Sed ili povas montri sin ankaŭ tute alimaniere. Estas diverse de kazo al kazo, ĉar ĉiu homa korpo reagas al la saniga forto individue.

La normaliga doloro ne povas esti ŝparita al la homo. Ĝi estas parto de la puriga procezo, per kiu la malpuraĵo de la malsano estas spirite forigata el la korpo.

La procezo de Regelung

Bruno Gröning klarigis la fenomenon de la Regelungen per ekzemplo de malpurigita laktujo. Li demandis, kion oni faru, se la acidan, odoraĉan lakton en la ujo anstataŭus freŝa. La respondo estas evidenta: unue oni devas elverŝi la malbonan lakton, poste purigi la ujon. Tute simile - en metafora senco - estas ĉe homoj. Se oni rigardus la korpon kiel ujon, la malsanon kiel la malbonan kaj la sanon kiel la bonan lakton, tiam la homo unue devas spirite disiĝi de la malsano - forverŝi la malbonan lakton. Poste la korpo estas purigata de la "malpuraĵo" de la malsano - tio estas la Regelungen. Nur en la purigitan ujon oni povas meti la freŝan lakton - la sano eniras la homon.

Per alia bildo li komparas la homon kun fruktopelvo: "Prenu pelvon, kiu estas plenigita, egale de kio, eble per fruktoj, kiuj multajn tagoj kuŝas tie, t.e. kuŝis, kaj neniu okupiĝis pri ili, kaj neniu sciis trakti ilin kaj ili fariĝis malbonaj. Vi ne plu povas manĝi tiujn fruktojn. Kaj nun venas iu, kaj volas doni al vi novajn, sanajn fruktojn, tiam estus granda malsaĝo, se oni metus la bonajn, la novajn, la sanajn fruktojn sur tiujn malbonajn, ĉar ankaŭ la bonaj transirus en la staton, kiun havas la malbonaj. Se vi volas havi la sanajn fruktojn, tiam vi ja devas unue forĵeti la malbonajn, la malsanajn, la ne plu manĝeblajn; sed ne nur tio: vi devas ankaŭ purigi tiun fruktopelvon mem por tiam ricevi la sanajn. Komparu tion, la pelvon, kun via korpo kaj la fruktojn kun viaj malsanaj organoj, kaj la sano estas tio, kion vi esperas, sed tio estas neebla, se vi la malbonon ne povas forĵeti, t. e. ĉi-kaze, se vi okupiĝas pri via malsano."

 

"Einstellen"

La ĝusta sinteno de la korpo kaj spirito por akcepti la dian Heilstrom

Bruno Gröning mit HundBruno Gröning nomis Heilstrom la spiritan forton, kiu atingas sanigon. Li uzis sinonimojn ankaŭ por la konceptoj saniga ondo kaj dia forto. Sed kiel homo enprenu en sin la Heilstrom, kiel sin malfermi al la dia forto? Bruno Gröning konsilis al la helposerĉantoj la sekvan sidmanieron: ne krucu la brakojn kaj gambojn, kaj malfermu la manojn kun la polmoj supre sur la femuroj. Krom tiu fizika detalo gravas, ke oni malŝaltu ĝenajn pensojn kaj tute koncentriĝu pri tio, kio okazas en la korpo. Malfermita, kredanta sinteno de la spirito estas antaŭkondiĉo. Tiamaniere homo povas malfermi sin al la enfluo de la saniga forto. Bruno Gröning diris: "Dio donas al ni ĉion bonan, sed ni devas akcepti en nin ĉion Lian, kion Li sendas al ni. Do - faru tion!"

Kial la pozicio de la korpo estas tiel grava, li klarigas sekve: "La homoj, kiuj ankoraŭ havas moveblan korpon, tiel ofte tre volonte kramfas ĝin, jen la potenco, la potenco de kutimado. Gamboj krucitaj, metitaj unu sur la alian; certe li foje povas sidaĉi laŭplaĉe, sed ne tiam, kiam li volas ricevi la bonon, la dian. Li devas esti libera, kun malfermitaj manoj li devas sidi – aŭ stari!"

Kurt Trampler (sanigito, iama kunlaboranto de Bruno Gröning, ĵurnalisto kaj libroaŭtoro) skribis en sia libro La granda transformiĝo: "Gravas [...] krom la interna preparo ankaŭ ŝajne malgranda, sed tamen tre grava eksteraĵo. Oni sidu kun libera dorso kaj metu kunen nek la krurojn, nek la manojn. La reciproka intertuŝo de la manoj kaŭzas laŭ Gröning kortan cirkviton de la vivofluo en la supra korpoparto. Meti la krurojn kunen aŭ eĉ meti gambon sur alian estigas la saman damaĝon en la malsupra korpoparto. Kiu faras tiajn erarojn pro kutimo, tiu eĉ povas altiri al si en longa perspektivo tre malagrablajn malsanojn."

Atenti, kion oni sentas en la propra korpo

La konscian akcepton de la forto Bruno Gröning nomis "Einstellen". La homo "agordiĝas" al akcepto de la Heilstrom. Kiam kaj kie tio okazas, ne estas nepre grave. Gravas nur, ke li estu trankvila, malŝaltas ĉiujn ĝenajn pensojn kaj ekzakte observas, kio okazas en la propra korpo. Bruno Gröning fojon post fojo demandis siajn aŭskultantojn, kion ili sentas.

"Vi devas agordi vin nur al tio, por ricevi, pli bone dirite por akiri, la veran, dian sendaĵon. Kiel vi akiras tiun sendaĵon, tion vi konstatas. Sed ĉiam denove mi devas diri, nur tiam, kiam vi donas al via korpo veran atenton, kiam vi atentas, kio okazas en ĝi, multe malpli ĉirkaŭ ĝi, sed nur en ĝi, en via propra korpo."

Ĉiu homo povas senti la Heilstrom en sia propra korpo. Unu perceptas elektran flueton, alia alfluon de malvarmo aŭ varmo. Tria devas movi la brakojn kaj gambojn, kvara devas skuiĝi. Tiel la Heilstrom kaŭzas ĉe unuopaj homoj plej diversajn reagojn.

 

La "Heilstrom"

Vivofluo el la dia fortofonto

Bruno Gröning spricht zu den Menschen am Traberhof.

Gröning kiel "transformanto" inter la "elektra centralo" Dio kaj la "inkandeska ampolo" homo

Bruno Gröning nomis sin mem peranto de spirita forto, kiu venas rekte de Dio kaj atingas sanigon. Tiun dian forton li nomis "Heilstrom".

Por klarigi la naturon de la saniga energio li uzis bildon. Li komparis Dion kun elektra centralo, la homon kun inkadeska lampo. Same kiel la inkadeska lampo povas plenumi sian celon nur tiam, kiam atingas ĝin la kurento el elektra centralo, la homo povas vivi en la dia ordo nur tiam, kiam li estas nutrata per la forto de Dio. Al si mem Bruno Gröning atribuis la taskon de "transformilo". Li transformis la senfine altajn energiojn tiamaniere, ke ĉiu homo ricevu nur tiom, kiom li povas akcepti. Lia kapablo akcepti la forton estis senlima. Ekzemple ĉe Traberhof apud Rosenheim eblis, ke miloj da homoj samtempe sentu la sanigan forto kaj ke okazu amasaj saniĝoj.

Kiam la ligo inter Dio kaj homoj ŝiriĝis

Bruno Gröning klarigis, ke en la praa stato ekzistis rekta ligo inter la "centralo" Dio kaj la "ricevanto" homo. La homoj vivis surtere kiel infanoj en plej alta unueco kun sia Patro. Sed forturninte sin de Dio, ili elfalis el la dia ordo kaj elmetis sin al mizero kaj sufero. La ligo inter Dio kaj la homo ŝiriĝis. Kun la tempopaso estiĝis ĉiam pliprofundiĝanta abismo, kiun la homoj per si mem ne povis superponti.

La ponto super la abismo inter Dio kaj homoj direkte al nova vivosento

Bruno Gröning atentigis: "Kaj ĉar la homo ne plu povis reveni sur la originan, sur la dian vojon, ĉar estis eksplodinta la ponto, kiu gvidis al ĉi tiu vojo, kaj li estis kunpuŝata sur etan areon kaj nur vagadis sen orientiĝo - la ponton al ĉi tiu vera, dia vojo mi refoje konstruis, mi restarigis ĝin, kaj se vi uzas  tiun ponton, se vi iras trans ĝin, tiam vi venas sur la vojon, sur la dian vojon, kie eĉ vi havas la ligon al la granda, sola, dia agado, kie vi ricevas la veran, la originan, la ĝustan, la dian vivoenergion, por tiam plu povi bone, antaŭ ĉio sane, pasigi vian vivon."

"Kaj kiu iras trans tiun ponton kaj plupaŝas laŭ la vera, dia vojo, tiu ricevos tute alian senton, tiu miros pri ĉio, kio ekzistas tie, kion li ĝis nun ankoraŭ ne povis ekkoni. Nur tiam vi ricevos tie fakte la ligon al la granda dia agado."

Kiu plenumas la instruon de Bruno Gröning kaj malfermas sin al la dia forto, tiu sentos je la propra korpo la Heilstrom. Tute nova vivosento eniĝas en lin: doloroj, zorgoj kaj mizeroj malaperos, sano, harmonio kaj ĝojo prenos lokon en li. Li komencos sperti, ke Dio ne tronas kiel senkompata juĝisto alte super la astroj, sed ke Li estas kiel amoplena Patro ĉe la homoj kaj volas helpi al ili. La abismo estas venkita. La homo denove spertas la prastaton.

 

La granda transformiĝo

Disigi sin de malsanoj kaj kredi je bona sano

Tausende suchten die Hilfe bei Bruno Gröning am Wilhelmsplatz.

Okupiĝi pri malsano pense signifas alkroĉiĝi al ĝi

Fojon post fojo Bruno Gröning vokis la homojn al "la granda transformiĝo". Li admonis ilin realigi la kredon je la bono per agado kaj rezigni je malbonaj kutimoj.

Unuavice li postulis, ke homoj ne plu pensu pri malsano. Ĉiam li substrekis, ke malsano venas de la malbono kaj estas la malbono. Okupiĝo pri ĝi signifas okupiĝi pri malbono. Tio malhelpas la sanigoprocezon kaj eĉ povas malebligi ĝin. "Kiu okupiĝas pri la malsano, tiu alkroĉiĝas al ĝi kaj baras la vojon de la Dia forto."

La homo apartigu sin de malsano, ne konsideru ĝin sia propraĵo, sed vidu en ĝi malbonon. "Malsano ne apartenas al la homo!"

Pludoni malsanon al Bruno Gröning

Bruno Gröning proponis al homoj, ke li forprenos de ili malsanojn: "Donu al mi viajn malsanojn kaj viajn zorgojn! Solaj vi ne venkos ilin. Mi portas ilin por vi. Sed donu ilin al mi libervole, mi ne ŝtelas!"

"Se vi liberigas malsanojn, por ke mi povu depreni ilin, tiam estas bone; se vi kroĉiĝas al ili, tiam mi ne rajtas fari ion. La sepa ordono malpermesas tion: ‘Ne ŝtelu!’ Se mi deprenus de homoj malsanon perforte, mi pekus. Mi ne rajtas ŝteli! Kiu amas sian malsanon, tiu kroĉiĝas al ĝi; kiu povas ĝin forgesi, de tiu mi forprenas ĝin, por ke li liberigu ĝin, ne nur pense, sed ankaŭ per agoj. Vi devas atenti miajn vortojn! Mi ne volas influi vin. Se vi liberigas malsanon, tiam mi forprenas de vi ĉiujn suferojn!"

Unue la homo devas estigi internan transformiĝon en si

Kiel grave Bruno Gröning konsideris la internan transformiĝon de unuopuloj, tion montras la sekva eltiraĵo el la libro La granda transformiĝo de Kurt Trampler (sanigito, iama kunlaboranto de Bruno Gröning, ĵurnalisto kaj libro-aŭtoro): "Ankaŭ en privataj interparoloj mi ofte aŭdis de Gröning la decidan konstaton, ke li portas la respondecon antaŭ Dio fari ‘sanigojn per la pure Dia forto’ nur ĉe tiuj suferantoj, kiuj havas almenaŭ bonan volon vivi laŭ la Dia leĝo kaj ekskludi tiujn de la sanigo, kiuj ne estas pretaj por rezigni pri malbono. "Mi povus," li diris,"fari amasan sanigon ankaü tiamaniere, ke mi dirus: ‘Ĉiuj malsanuloj de urbo aŭ de lando saniĝu! Sed ĉu per tio ne estus pli perdite ol gajnite? Ĉu la malbonaj inter la malsanuloj estus per tio pretaj je transformiĝo? Ĉu ili ne nur misuzus la reakiritan sanon? Ne! Unue la homo devas estigi internan transformiĝon en si, unue li devas esti preta por eltiri el si la diablaĵon kaj trovi la vojon al Dio. Nur tiam li estas inda por saniĝi."

La prahomoj  ne estis malsanaj

La sekvaj vortoj de Bruno Gröning komprenigas tiun eldiron kaj klarigas la estiĝon de malsanoj:

"Kiel entute okazis, ke homo malsaniĝis? La prahomoj ne estis malsanaj. La homoj malboniĝis, ĉiam pli malbonaj de generacio al generacio. La malboneco tiel disvastiĝis, ke baldaŭ ne plu estis eble vivi. Kverelado kaj malpaco eĉ en la familioj, pli da milito ol da paco inter la popoloj! La zorgoj portis animan suferon al la homaro, kaj ili tiel enradikiĝis, ke la homoj devis malsaniĝi. Unu ŝarĝas anime alian. La homoj estas misedukitaj, ili apartiĝis de la natureco, multaj perdis la kredon je Dio. Sed kiu devias de la Dia vojo, tiu devias ankaŭ de sia sano."

Se la homo volas reakiri bonan sanon helpe de Bruno Gröning, tiam li devas estis preta rezigni pri "malboneco". Li devas turni la dorson al la malbono, al la malsano, apartiĝi de ĝi, ne plu pensi "mia astmo, mia reŭmatismo, ktp." Tio ne ĉiam estas facila. Tio postulas internan ŝanĝiĝon. La homo devas radikale ŝanĝi sian pensadon. Li ne plu kredu kiel kutime je malsano, sed je sano. Li ekprenu la fidon, ke eĉ nesanigeblaj malsanoj estu sanigeblaj.

"Per la intelekto oni ne povas min kompreni"

Kion Bruno Gröning atendas de la helposerantoj? Ĉu ne ĉia logika pensado rifuzas rigardi serioze tian postulon? Kiel artikoj, misformitaj de reŭmatismo, denove bone ordiĝu, kiel paralizitaj membroj fariĝu funkcikapablaj? Kiel povus esti eble pludoni al Bruno Gröning malsanojn, sen tio, ke li faru eĉ la plej malgrandan kuracon, jes, sen ia ajn klarigo al li pri la sufero? Ĉu tio ne estas insulto al ĉiu sobre pensanta homo?

Fakte estas granda transformiĝo, kion Bruno Gröning atendas de la homoj, tio ja signifas meti flanken ĉiun sciencan, intelekte orientiĝintan pensadon kaj akcepti la kredon je io pli alta. Lia instruo baziĝas sur tute aliaj principoj ol la niatempe kutima intelekta pensado, naskiĝinta en la materiisma spirito de la epoko. Pro tio li ofte diris: "Per la intelekto mi certe ne povas esti komprenata."

La kaŭzo de malsanoj

Kiam la ligo al la dia fortofonto mankas

Bruno Gröning spricht zu Kranken.

Malsano ne venas hazarde

Multaj homoj vivas hodiaŭ kun la kredo, ke malsano estas io hazarda, kio subite aperas kaj atakas la homon kvazaŭ el nenie. Bruno Gröning male diris: "Ju pli la homo sin turnas for de Dio, konscie aŭ nekonscie, des malpli da vivo estas en lia korpo, tiel ke estis apenaŭ tiom da vivo en ĝi, ke la organoj reagis al ĝi tiel, kiel la korpo devas decidi pri ili. Ne plu kun plena forto li povis iri tra la vivo. Li apartiĝis de tiu fortofonto. Fine li perdis la ligon al la granda Dia fortofonto. Li ne plu povis akcepti en si la forton de Dio. Kaj tiel ĝi, lia korpo, fariĝis vrako."

Inter Dio kaj la homoj estiĝis granda abismo

Kiel homo povas rehavigi sian bonan sanon, tion Gröning priskribis jene: "Dio kreis la homon bela, bona kaj sana. Tiel Li volas, ke li estu. Origine la homoj estis tute ligitaj kun Dio, tiam estis nur amo, harmonio kaj sano, ĉio estis unuaĵo. Sed kiam la unua homo aŭskultis la voĉon, la malican, kiu parolis de ekster tiu unuaĵo, aŭdis kaj faris tion, tiam  tiu ligo rompiĝis, kaj ekde tiam Dio staras ĉi tie kaj tie la homo. Inter Dio kaj la homoj estiĝis granda abismo. Tie ne estas ligo. La homo - dependa nur de si mem – eĉ se li estas ege kredanta kaj preĝas, li estas atakata sur sia vivovojo de la malbonulo kaj tirata en la profundon. Vi alvenis sur via vivovojo tie, tie malsupre. Vi spertas malfeliĉon, dolorojn, nesanigeblajn suferojn. Mi diras al vi: ne iru ankoraŭ pli profunden, sed mi vokas vin al la granda transformiĝo! Venu supren, kaj trans la abismon mi konstruas por vi ponton! Iru for de la sufera vojo sur la Dian vojon! Sur ĉi tiu ne ekzistas malfeliĉo, doloroj, nesanigeblo - tie ĉio estas bona. Ĉi tiu vojo gvidas reen al Dio!"

La instruo de Bruno Gröning

Helpo kaj sanigoj sur spirita vojo

Bruno Gröning in einer Gemeinschaftsstunde.La instruo de Bruno Gröning baziĝas sur la influo de spiritaj fortoj sur la homo. La graveco de ili estas pli granda ol la plej multaj homoj supozas.

La homo kiel "baterio" – por plenumi siajn taskojn li devas ĉiam akcepti fojon post fojo novajn vivenergiojn

Gröning komparas la homon kun baterio. Dum la ĉiutaga vivo ĉiu fordonas forton. Sed ofte oni ne sufiĉe akceptas la necesan novan vivenergion. Same kiel malplena baterio ne kapablas funkcii, senforta korpo ne kapablas plenumi siajn taskojn. Laceco, nervozeco, vivotimoj kaj fine malsano estas la sekvoj.

Bruno Gröning klarigas, kiel ĉiu homo kapablas rericevi novajn energiojn. La kredo je la bono estas antaŭkondiĉo same kiel la volo por saniĝi. Ĉie la homon ĉirkaŭas sanigaj ondoj, kiujn li devas nur akcepti. Laŭ Bruno Gröning ne ekzistas nesanigebla malsano, kion konfirmas la sukcesraportoj atestitaj de kuracistoj. La saniĝoj okazas nur per spiritaj fortoj kaj tial ili ne estas ligitaj al la materia korpo de Bruno Gröning.

Kiel homo plej bone akceptas la  (Heilstrom)

Por akcepti ĉi tiun sanigan energion (Heilstrom), la helposerĉanto sidas kun malfermitaj manoj. La brakoj kaj gamboj ne krucu sin por ne malebligi la fluadon de la saniga energio. Pensoj pri malsano kaj zorgoj efikas malhelpe, aliflanke pensoj pri io bela helpas.

Kiam la (Heilstrom) trafluas la korpon, ĝi atingas la organojn, kiuj estas suferantaj, kaj tie komenciĝas ĝia puriga efiko. Dume eblas apero de doloroj, kio estas signo de la purigo en la korpo. Ĉar malsano laŭ sia naturo ne estas laŭ la volo de Dio, ĝi iom post iom malaperas. En kelkaj kazoj tio povas okazi eĉ spontane. Por tio estas necese, ke la homo ne plu pense okupiĝu pri la malsano, sed ke li kredu, ke por Dio ne ekzistas "nesanigeblo".

Por daŭre resti sanaj, la geamikoj de Bruno Gröning ĉiutage agordiĝas por ricevi la Heilstrom. Sana korpo estas la bazo por vivo en harmonio kun si mem, la kunhomoj, kaj la naturo.

Bruno Gröning donas al homoj instruon

La celo de la instruo de Bruno Gröning estas konverti ĉiun al vivoĝoja homo, kiu estu libera je korpaj kaj animaj ŝarĝoj.

La vortoj de Bruno Gröning ĉi-rilate: "Ĉi tiu mia instruo estas elparolata vivsaĝo, laŭ kiu jam multaj el miaj geamikoj vivas kaj atingis sukceson. Per la akcepto de ĉi tiu instruo okazis en ili plena transformiĝo, kiu en multaj kazoj gvidis al sukcesa saniĝo."

La strebo de Bruno Gröning havis nur unu celon: helpi al suferantoj. Al ili li donis sian instruon sur la vojo, kiu ne baziĝis sur intelektaj aŭ sciencaj pripensoj, sed fontis el intuicia sentado de la spiritaj leĝoj. Kiu pli intense okupiĝas pri ĝi, trovos neatenditan kompleksecon kaj ekscios, ke ĝi multe preteriras la kampon de saniĝo per tio, ke homo iĝas ne nur sana korpe sed sana ankaŭ en sia animo. Li alvokis homojn kredi je la bono kaj realigi ĝin per agado.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning