Junulaj aktivaĵoj
Montgrimpado, skiado, velveturado – aktiva spertado de la naturo
Montgrimpa semajno por junuloj en Filzmoos (Aŭstrio): ĉiusomere junuloj el la tuta mondo renkontiĝas ĉi tie kaj faras amikajn kontaktojn dum komunaj grimpadoj en montoj.
Episkopa Mitro en Filzmoos (Aŭstrio): estas io aparte valora, kiam oni povas kune kun similpensuloj esplori la sonĝecan montomondon kaj enpreni novan vivenergion.
Migra semajno printempe en Filzmoos (Aŭstrio): ankaŭ ĉi-semajnfine junuloj renkontiĝas piede de Episkopa Mitro por kune migradi.
La vintra neĝo ankoraŭ ne degelis kaj ĝi invitas al glitado.
Neĝa semajnfino en Braunwald (Svislando): ĉe skiado, „neĝosurfado“, sketado, kaj surneĝa marŝado oni povas ĝui la fortodonajn montojn kaj ligi sin al la belo de la naturo.
Skiada semajnfino en Prättigau (Svislando): neniu monto estas tro alta, nek vojo tro longa, kiam oni volas atingi celon.
Velvetura semajno en Kroatio: sporta velveturado ĉe bona vento. Ĉi tie la junaj geamikoj de Bruno Gröning spertas sunon, venton, kaj maron.
Paŭzo dum naĝado en kroata Maro.
Junula semajno en Bollmannsruh (Germanio): per komuna kantado kaj vivosaĝaĵo de Bruno Gröning oni salutas la novan tagon.
Post la matena komunuma kunsido estas malvarmetiga freŝigo en lago.









