Saniĝo je paralizo de unu flanko post apopleksio
Nikolaj Gonĉar, Ruslando
Nikolaj I. Gonĉar estis post apopleksio paralizita dekstraflanke kaj havis problemojn paroli. Malgraŭ restadoj en klinikoj pluaj apopleksioj sekvis, kaj li entute perdis parolkapablon. Oni malkovris ĉe li pulmokanceron, kaj post operacio la vundoj ne sanige kuntiriĝis; ili restis malfermitaj dum kvin jaroj. Kontraŭ la neelteneblaj doloroj eĉ ne morfino efikis. En tiu senespera situacio li ekkonis la Bruno-Gröning-Amikaron, kaj ekde tiam li pliboniĝis de tago al tago. La vundo saniĝis, kaj hodiaŭ li povas ree paroli kaj marŝi.