Film

La fenomeno de sanigado

La tutmonda aktivado de la Bruno-Gröning-Amikaro

La fenomeno de sanigado

Dokumenta filmo en tri partoj

Bruno Gröning estis en la 1950-aj jaroj en la tutmonda gazetaro pro eksterordinaraj sanigoj. Kiam li mortis en 1959, multaj kredis, ke la fenomeno finigxis. Sed male: homoj en cxiuj kontinentoj atingas surbaze de la instruo de Bruno Gröning grandajn helpojn kaj sanigxojn. Kion neniu atendis, Bruno Gröning evidente sciis jam antauxe. Preskaux fine de la vivo li diris: "Kion miaj oponuloj devis fari, ili gxisfunde faris kaj do ne povas plu. Same mi faris, kion mi devis fari, sed tio estas nur la komenco."

La dokumenta filmo "La fenomeno de sanigado" prezentas en impona maniero la eventojn post 1959. La spektantoj ekscias, kiel la agado de Bruno Gröning evoluis post lia hejmeniro, kaj en kiel granda skalo helpo kaj sanigoj sur spirita vojo okazas ankoraux hodiaux -- sendepende de religiaj ligoj, hauxtkoloro kaj kulturo. Ekscitaj intervjuoj, objektivaj jugxoj de kuracistoj, kaj personaj raportoj de Bruno Gröning-amikoj el pli ol 35 landoj prezentas vastskalan bildon de la Bruno-Groening-Amikaro aktiva tutmonde.

Kinejaj datoj ĉe http://bruno-groening-film.org

Eltiraĵo el la filmo (4-minuta)

Flanke de Bruno Gröning

La spertoj de Grete Holzbauer kun Bruno Gröning

DVD: An der Seite Bruno Grönings

Filmo de Thomas Eich

Somere de 1950 la austra instruistino Grete Holzbauer veturis al prelego en Munkeno de Bruno Gröning, nomata de la tiutempa gazetaro "mirakla sanigisto". Si estis nur akompanantino kaj volas protekti sian blindan amikinon kontrau, siaopinie, probabla carlatano. Kiam si veturas hejmen tri tagojn poste, si mem estas sanigita je tri nesanigeblaj suferoj. En la posta tempo si spertas en sia hejmregiono nekompreneblajn aferojn: malsanuloj, al kiuj si nur rakontas pri sia sanigo, sanigas, kaj okazas sennombraj sanigoj. Poste si igos intima kunlaborantino de Bruno Gröning.

Post la triparta kina dokumento La fenomeno Bruno Gröning estigis per Flanke de Bruno Gröning plua dokumenta filmo pri la historiaj eventoj cirkau tiu viro. El la vidpunkto de komence malfidanta kritikemulino, tiam sanigitino kaj pli poste intima kunlaborintino, la filmo estas specialkaraktera. Intervjuoj, fotoj de originalaj agejoj, dokumenta materialo, kaj aktorataj scenoj ebligas al la spektantoj sperti proprahaute la Gröning-eventojn, kaj donas enrigardon en la pli profundajn cirkonstancojn.

 

La fenomeno Bruno Gröning

Sur la spuroj de la "mirakla sanigisto"

DVD: Das Phänomen Bruno Gröning

Dokumenta filmo en tri partoj

Printempe de 1949 miloj da sanigosercantoj  amase alfluis al la vestfalia Herford. En autuno de la sama jaro iradis armeo da mizero de gis 30000 malsanuloj tage al Traberhof apud Rosenheim. Ili ciuj havis nur unu celon: la konatan "miraklan sanigiston" Bruno Gröning – kiel li estis nomata de la tiutempa gazetaro. Li estis ilia lasta espero. Skuitaj de la milito, prirezignitaj de kuracistoj, tiuj homoj konis nur unu deziron: sanigi, liberigitaj je mizero kaj doloroj. Gröning helpu ilin ... kaj okazis nekredeblajoj.
La fenomeno Bruno Gröning prezentas la dramoplenajn eventojn de tiu tempo kaj sekvas la spurojn de tiu nekutima viro. Malfermita, objektiva, kaj kunsentema la filmo ilustras la individuajn etapojn en lia vivo kaj agado.

La produktado de tiu filmo postulis nau jarojn; 80 tiutempaj atestantoj estis intervjuitaj, aktorataj filmscenoj faritaj kaj sennombraj dokumentoj filmitaj. Rezultis monumenteca kinofilmo. Historia dokumento pri unu el la elstaraj homoj de tiu epoko.

Antaufilmo 2 (23 minutoj)  -- prezentita kiel video

Filmprojektoj

Produktado de filmoj en la Bruno-Gröning-Amikaro

Fotos von FilmaufnahmenKiam Bruno Gröning igis konata en 1949, estis potenca eho en la amaskomunikiloj. Ne nur gazetoj kaj radio raportis, sed ankau filmoj kaj semajnaj filmprezentoj. La munkena enscenigisto Rolf Engler pretigis jam en malfrua somero 1949 ampleksan dokumentan kinofilmon pri Bruno Gröning, kiu ekmontrigis en kinejoj en oktobro 1949 kaj altiris multajn spektantojn. Bruno Gröning plene disponigis sin al la filmregistrado, kaj esperis, ke estigos verofidela raporto.

En la Bruno-Gröning-Amikaro la laboro pri filmoj komencigis meze de la 1980-aj jaroj. Amiko per sia VHS-kamerao filmis individuajn konferencojn kaj komunumajn kunsidojn kaj disponigis la registrajojn al aliaj geamikoj.  Poste tiu laboro estis sistemigita tiel, ke hodiau plimulto de la konferencoj filmigas kaj la geamikoj povas pruntepreni la filmregistrajojn en la formo de senkostaj prunt-DVD-oj.

Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj ankau profesiaj filmregistrajoj estas farataj. Produkititaj estis pluraj nelongaj dokumentfilmoj pri Bruno Gröning kaj la eventoj en la Amikaro, sed ankau tutvesperaj filmoj de kino-speca kvalito. Entute pli ol 100 intervjuoj kun atestantoj el la 1950-aj jaroj estis registritaj, kaj plurcentoj da intervjuoj kun geamikoj kaj sanigitoj el la Amikaro.

Grava elemento de tiu filmlaboro estas la sukcesraportoj. Ekde 1990 pli kaj pli da intervjuoj estas farataj, en kiuj geamikoj raportas, kiel ili spertis sanigon sur spirita vojo pro la instruo de Bruno Gröning. Tiel estigis jam multaj impresfaraj filmoj, el kiuj la spektantoj povas preni kredoforton kaj fidon kaj koni la gravecon de la eventoj cirkau Bruno Gröning.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning