Intervjuo kun d-ro. med. G. Blättner

Gvidanto de la medicina-scienca fakgrupo (MWF)

G. Blättner

Mi estas konvinkita, ke nuntempe cxiu kuracisto havas devon helpi siajn pacientojn. Sed la universitata trejnado ne plu suficxas, kiel kuracisto oni devas senantauxjugxe esplori aliajn vojojn, kiuj povas helpi la pacientojn. Antaux jaroj mi estis atentigita pri Bruno Gröning kaj la Amikaro. Kiam mi per ekzamenado de la raportitaj sanigxoj konstatis, ke ecx severaj kronikaj suferoj simple malaperis, mi sciis, ke mi ne povas nek devas silenti pri tio, kio okazas.

Estas tamen multaj aliaj vojoj de la natura terapio, sed ankaux sur la kampo de spirita sanigado. Kial vi engagxigxas por la Bruno-Gröning-Amikaro?

Oni devas decidi prioritatojn. La kuracistoj, terapiistoj kaj homoj el aliaj terapiaj profesioj engagxigxas, krom por siaj profesiaj devoj, por la MSF. Oni devas scii, por kio oni donas sian tempon. Por mi persone tiu cxi vojo ne estas la sola, sed la plej valora, cxar gxi estas tiel simpla. Estas mia celo povi transdoni al homoj ion simplan, senpagan por sin helpi. Jen kion ni bezonas en la hodiauxa situacio de la sanprizorgado. Miaj kolegoj kaj mi travivas tion cxe niaj prelegvojagxoj aparte en la malricxaj landoj de tiu cxi mondo. En prelegoj ni klarigas al la homoj, kiel ili povas sin malfermi laux la instruo de Bruno Gröning al la Heilstrom [Tooltip]. Tre multaj auxskulatantoj tuj sentas la forton en sia korpo. Ni observas jam dum la prelegoj la unuajn sanigxojn. Tiam estigxas lokaj grupoj kaj kreigxas propra dinamiko, gxi kreskas propraforte, cxar gxi vere helpas.

Kio pri la instruo de Bruno Gröning aparte gravas por vi kiel kuracisto?

Krom la simpleco kaj la fakto, ke gxi estas senpaga, tiel gravas la mi la natureco kaj klareco. Mi fojon kaj fojo emfazas tion en miaj prelegoj, ke serioza sanigxo sur spirita vojo cxu en la Amikaro aux aliloke estas malfermita, klara, ne mistera aux mistika. Bruno Gröning dauxre substrekis, ke li diras nenion novan, finfine temas pri pratempaj scioj en la lingvo de nia epoko. Tiu scio devus esti konata. Sed gxi estis forgesita aux falsita. Oni trovas gxin en cxiuj religioj. Kaj kuracistoj de pli fruaj epokoj, ekzemple Paracelsus, same konis tiujn aferojn. S-ro Gröning nomis la Heilstrom pri alta naturforto, kiun Dio donas al homoj. Tiu forto havas siajn legxojn, kaj kiu konas tiujn, povas gxin uzi.

En la ekzamenado de sanigxoj ene de la Amikaro ni trovas konstante konfirmite, kiel la saniga forto povas efiki en homoj, se la homoj tion allasas. Tiukuntekste pensoj kaj sentoj estas alte signifoplenaj. Sanigxo sur spirita vojo estas pli ol nura akcepto de energio, la sanigx-sercxanto devas mem ion fari. Oni povas nur malfacile sanigxi, ekzemple, se oni ankoraux malamas aux envias. Necesas pliproksimigi tiun procezon de sxangxigxo kaj purigxo al la homoj. Por multaj estas tiel malfacile kompreni, ke aperantaj doloroj, diareo, febro aux aliaj reagoj en la korpo povas esti parto de la sanigxo. Homo, kiu vols sanigxi sur tiu cxi vojo, devas lerni finfine mem transpreni respondecon por sia sano. Kaj ne estas kontrauxdiro al akompanaj kuracistaj terapioj. Oni ne povas simple formeti cxiujn medikamentojn aux diri: „Mi neniam plu iros al kuracisto, car nun mi sanigxas per la Heilstrom.“ Ne, oni povas nenion postuli. Sanigxo estas kaj restas – oni ne povas tro emfazi tion – finfine donaco de Dio.

Cxu nun vi vin sentas kiel saniganto?

Pro Dio, ne! Neniu homo povas sanigi, sanigi povas nur Dio. Mi devas pensi pri diro de Bruno Gröning: „Ne mi sanigas – helpas, sanigas la dia forto.“ Mi kredas, ke tio enhavas cxion. La sanigxsercxanto spertas el si mem per la helpo de Dio sanigxon, kiam li sin malfermas al la Heilstrom. Nia tasko estas simple doni al li instrukciojn.

Kial la medicina-scienca fakgrupo estis fondita?

Estas al mi aparta gxojo, ke en la MSF reprezentantoj el preskaux cxiuj terapiaj profesioj kunlaboras. Kuracistoj, terapiistoj, sanigantoj, flegistinoj, fizioterapiistoj, psihxologoj k.m.a. Ne estas malamikecoj pro profesiaj kialoj, neniu sin levas super la ceterajn, estas harmonia kunlaborado en reciproka altestimo.
Parto de la laboro estas la internaciaj prelegeventoj prezentataj de kuracistoj kaj terapiistoj. Ofte la publikaj prelegoj estas ecx komune prezentataj aux kompletigataj de psihxologoj, kiam sanigxoj je dependeco de drogoj estas centraj en la prelegoj.
Alia parto de la laboro estas la registrado de sanigxoj kiel sukcesraportoj ene de la Amikaro. Pli ol 400 reprezentantoj el cxiuj terapiaj profesioj kunlaboras sur tiu kampo kiel helpantoj. En laborrondoj la raportoj estas pridiskutataj kune kun kuracistoj, ekzamenataj kaj kiel eble plej dokumentataj.
Krome estas interna periodajxo de la MSF, kiun oni tradukas en 11 lingvojn. En pluraj landoj oni regule okazigas konferencojn por intersxangxi spertojn.
La tuta mondvasta disvastigxo estas neebla sen la laboro de la fakgrupo.

Cxu la instruo de Bruno Gröning estas nova religio?

Multaj homoj kredas, ke kiam temas pri Dio kaj diaj fortoj, ke tiuj trovigxas en iu eklezio aux religia frakcio. Tiel ni malproksimigxis de la naturo. Fakte la scio pri la ekzisto de plej supera Esto, plej alta Spirito, kiu estas la sola kaj plej granda kuracisto, devus esti memkompreneblajxo por cxiu kuracisto. Ni kuracistoj kaj terapiistoj povas esti nur Liaj helpantoj. Tre gravas por ni kuracantoj refoje sperti, ke Li ekzistas kaj kiel Li efikas kaj helpas, ankaux en le cxiutaga vivo kaj en la praktiko. La instruo de Bruno Gröning, mi kredas – tio devus igxi klara – estas super religioj. En la MSF estas reprezentaj kuracistoj de cxiuj religioj. La islamano restas islamano, la kristano restas kristano, la judo restas judo. Ankaux cxi-rilate neniu sin imagas supera al la aliaj, temas pri homoj, ne pri religioj.
Reprezentantoj de la fakgrupo faris sukcesajn turneojn tra Israelo kaj dume donis prelegojn en Betlehemo kaj Hebrono. Iom poste ili flugis al Teherano/Irano por tie, en la medicina universitato en la kadro de kongreso, doni prelegon pri la laboro de la MSF kaj la instruo de Bruno Gröning. La MSF ekzistas en Hindio; unu el miaj kolegoj akceptis inviton al prelego en universitato en Pekino.
Tiu cxi forto ne konas katolikojn aux protestantojn, ne distingas inter kristanoj kaj judoj, islamanoj kaj budhistoj. Gravas nur la koro de la homo kaj lia volo fari bonon.

Kia estas via deziro por la estontagxo?

Gxuste en la lastaj jaroj la internaciaj prelegeventoj montris, kiel granda estas la intereso pri spirita sanigxo per la instruo de Bruno Gröning, kaj aparte inter miaj profesiaj kolegoj. Prelegoj en grandaj universitatoj en Usono, Kanado, orienta Euxropo kaj Azio kun miloj da interesatoj donas al mi senton de fido, ke baldaux en Germanio kaj la najbaraj landoj eblos aliri la universitatojn. La mizero de la epoko rekte postulas konstruivan kaj malfermitan uzadon de alternativaj sanigebloj. Personaj ideologiaj konfliktoj ne plu povas gravi, kiam temas pri helpo al homoj. Jen devo de la hodiauxa tempo: helpi, helpi, kaj refoje helpi. Tiucele oni utiligu cxion bonan, cxu terapion, konvencian medicinon, cxu sanigxon sur spirita vojo.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning