Kuracistoj esprimas sian opinion

Deklaroj de kuracistoj pri sanigxo sur spirita vojo laux la instruo de Bruno Gröning

D-ro med. F. G.„Kiel kuracisto pri gxenerala medicino mi konatigxis kun la ebleco de sanigxo per spiritaj fortoj kadre de Amikaro Bruno Gröning cxe medicine nesanigeblaj suferoj. La rilato al la spirita cxirkauxo, al la animo, al Dio perdigxis de ni materiisme pensantaj homoj. Nun, kiam ni malrapide ekkonas, ke ni povas trovi la savon ne en la materiismo (sennombraj malsanoj, nesanigeblaj laux la skola medicino malgraux evoluanta teknika progreso), ni denove komencas sercxi la radikon de cxia vivo, la spiritan cxirkauxon - Dion. La spirito regas la materion - tion ni devas denove lerni. Bruno Gröning estis simpla, sed profunde kredanta kaj scianta homo, kiu pliproksimigis nin al cxi tiu simpleco de la sanigxo per spiritaj fortoj kaj per tio al nia origino. Cxiu povas utiligi tiun sxancon, se li estas malfermita kaj preta por tio, senpage kaj tute sen ligo. „Vi ne devas kredi tion, kion mi diras. Mi ankaux ne postulas tion. Unu devo, kiun vi havas: Mem konvinkigxi pri tio." (Bruno Gröning)“

D-ro med. F. G.
Auxtrio

D-ro med. dentisto U. M.„La realecon de nia tempo destinas unuflanke la altteknika medicino, kiu en sia eblo-iluzio konsideras la homojn ankoraux nur kiel riparendajn korpomasxinojn kaj aliflanke la kreskaj tut-ekonomiaj premoj - cxe cxiam pli grandigxanta nombro da homoj, kiuj estas sxargxitaj per pli kompleksaj malsanobildoj. Tio en kreska kvanto kreas nesolveblajn konfliktojn kaj neeviteble devigas nin kuracistojn al etika nov-orientigxo. Cxi-kaze Bruno Gröning montras al ni novan komencon. Li instruis kaj donis al ni per sia grandioza agado gxis hodiaux la vivan pruvon, ke vera sanigxo ne estas demando pri 'tekniko', sed ke eblas cxio per la vera 'scienco de la koro' kaj per la preteco al la interna returno. Pri tio mi povis dum pluraj jaroj per la propra sperto konvinkigxi malgraux (aux gxuste pro) mia aneco al tipe reparo-orientita 'gildo'.“

D-ro med. dentisto U. M.
Germanio

D-ro med. A. M.„Estas ege grave, precipe ankaux por kuracisto, percepti, ke la homo ne estas nur fasko el ostoj kaj muskoloj kun kelkaj kilogramoj da pezo. Multe pli la homo estas viva kunigxo de korpo, spirito kaj animo kun Dia esenco en la centro. Tiu Dia forto en la centro de la homo ne nur ligas la homon al la plej alta principo, sed influas la homon sur cxiuj ebenoj, de la fizika farto gxis la spirituala farto. Sen fortigo de la spirituala ligo kaj sen harmoniigo de korpo, spirito kaj animo, ne eblas cxioampleksa sano. Estus granda eraro, se oni difinus la homon nur sur la fizika nivelo kaj aliflanke forgesus la aliajn gravajn kaj subtilajn ebenojn spirito kaj animo kaj ignorus la ligon kun la universala principo. La instruo de Bruno Gröning memorigas nin ne nur pri nia profunda ligo al la universala energio, sed ankaux helpas al ni stabiligi la harmonion en niaj korpo, spirito kaj animo. Por mi la principoj de Bruno Gröning estas kompareblaj kun la hindaj vedaj filozofioj, kiuj ankaux atribuas grandan signifon al la fortigo de la internaj subtilaj energioj. La instruo de Bruno Gröning vere estas sistemigita kaj komprenebla vojo por fortigi niajn internajn energiojn kaj fortojn kaj por akordigi niajn korpon, spiriton kaj animon.“

D-ro med. A. M.
Hindio

Diplomita med. B. S.La instruo de Bruno Gröning helpis min persone igxi libera je malsano. Gxi helpas homojn, kiel pruvas la medicine-science dokumentataj sukcesraportoj. Ne ekzistas io nesanigebla. Cxu malsano povas esti sanigita. Per akcepto de la Heilstrom la sanigxsercxanto spertas la ligon kun Dio kaj do havas la eblon aktive kunlabori je sia sanigxo. 'Dio estas la plej granda kuracisto,' diris Bruno Gröning.“

Diplomita med. B. S.
Germanio

Prof. D-ro F. S.„Mi opinias, ke konvencia medicino kaj sanigo sur spirita vojo per la instruo de Bruno Gröning ne gxenas unu la alian. Ili suplementas sin. Tamen estas multaj kuracistoj, kiuj malmulte kredas tiun aferon. Ili kredas, ke nur konvencia medicino povas helpi homojn kaj ke spirita sanigo nenion atingas. Sed mi absolute ne konsentas kun ili, cxar mi pensas, ke unu helpas la alian. Kelkfoje, kiam la malsanulo ne plu fidas konvencian medicinon, spirita sanigo helpas lin pli ol tradicia medicino. Mia persona opinio kiel sciencisto estas, ke nek unu nek la alia gxenas la alian. Se gxuste aplikite, unu devas helpi la alian.“

Prof. D-ro F. S.
Medicina Universitato de Dusxanbeo, Tagxikio

D-ro med. dent. R. W.„Bruno Gröning estas montrilo. Li montras al mi mian vojon kaj montras al ni, kiel ni povas akiri la sanon kaj per tio ankaux la animan ordon. Lia vojo gvidas al Dio, sendepende de religio, hauxtkoloro kaj de la agxo. Gxi estas akirebla por cxiu, cxar gxi estas senpaga.“

D-ro med. dent. R. W.
Svislando

 „Germana kolego donis en nia hospitalo prelegon pri sanigo sur spirita vojo per la instruo de Bruno Gröning. La kuracista direktoro de nia domo pludonis la informon al cxiuj faksekcioj kaj persone invitis nin. Kaj do ni iris tien. Estis io aparta, ke germana kuracisto devis veni al ni en Hindio por klarigi al ni la eblon de sanigo sur spirita vojo. Sed la ligo de medicinaj faktoj kaj spirita scio per la instruo de Bruno Gröning estis por ni cxiuj tre impona. Mi krome sentis forton flui tra mia korpo kvazaux elektro. Ekde tiam mi regule akceptas la Heilstrom. Pro multaj bonaj spertoj la instruo de Bruno Gröning intertempe igxis aparta signifoplena por mi.“

D-ro Z. Ginekologo
Ahmedabad, Hindio

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning