Migradsemajnoj

Reen al la naturo

DavosKomencigis meze de la 1980-aj jaroj pro la deziro de kelkaj junaj Bruno-Gröning-geamikoj pasigi komune tempon en la naturo kaj la montoj dum la someraj ferioj. Car Grete Häusler devenis el Austrio kaj mem estis entuziasma montgrimpantino, ne necesis multe da konvinklaboro ce la tiama gvidanto de la Bruno-Gröning-Amikaro. Kaj do en 1987 renkontigis eble 30 au 40 Bruno-Gröning-geamikoj por la unua migradsemajno ce Maria Alm en la provinco Salzburg rande de la "Stona Lago". Oni kune tranoktis en junulgastejo, migradis tage en la montoj, kaj arigis vespere por komunuma kunsido.

La reago estis entuziasmega, kaj do la migradsemajno rapide igis fiksa ero en la jara kalendaro de eventoj de la Amikaro. Ekde 1988 gi okazas en Filzmoos, piede de la monto Bischofsmütze en la austra regiono Dachstein. Sed hodiau ne plu estas nur unusola migradsemajno; intertempe renkontigas ciujare pli ol 3000 geamikoj por pluraj migrad- kaj montgrimp-semajnoj en Filzmoos.

Ankau en aliaj regionoj okazas similaj eventoj. Kun la tutmonda disvastigo de la instruo de Bruno Gröning estigis en ciam pli da landoj la deziro okazigi tiajn migradsemajnojn ankaux en la propra lando. Tial pliigas de jaro al jaro la nombro da landoj, en kiuj oni okazigas migrad-semajnfinojn au –semajnojn, ekzemple en Svislando, Francio, Italio, sed ankau en Hindio, Australio au Usono.

Tiuj aktivajoj estas ligitaj al la konscia pliproksimigo al la naturo lau la intencoj de Bruno Gröning. "Reen al la naturo" kaj "la naturo estas Dio". Enpreni en sin la naturon trankvile kaj kviete proponas mirindan kontraston al la nuntempa event-turismo, kaj kondukas homojn ree pli proksimen al Dio kaj la fontoj de la vivo. En tiu intima kontakto kun la naturo multaj geamikoj spertis ec sanigojn.

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning